4-a de decembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 4-a de decembro estas la 338-a tago de la jaro (la 339-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 27 tagoj restas.
Je la 4-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -502: Antikva Egiptio: plena suna eklipso
- 771: Post morto de sia frato Karloman la 1-a Karolo la Granda ekregis en Franka Imperio
- 1110: Norvega krucmilito: krucistoj konkeris Cidonon
- 1154: Hadriano la 4-a iĝis papo
- 1515: Krono de la Regno de Pollando: incendio de Biecz
- 1533: Ivano la Terura ekregis Grandan Duklandon de Moskvo en la aĝo de 3 jaroj
- 1534: Armeo de sultano Sulejmano la 1-a konkeris tiutempe persan Bagdadon
- 1536: Armeo de reĝo Johano la 1-a okupis Košice kaj forpelis germanajn loĝantojn pro la subteno al Ferdinando la 1-a
- 1563: Koncilio de Trento finiĝis refutante ĉefajn ideojn de reformacio kaj komencigante internan reformon de Katolika Eklezio
- 1586: Elizabeto la 1-a konfirmis mortkondamnon kontraŭ Maria Stuart
- 1639: Unua sukcesa antaŭvidita kaj observita pasado de Venuso fare de angla astronomo Jeremiah Horrocks
- 1672: Danio: apotekistoj ricevis laŭleĝe ekskluzivan rajton distribui medikamentojn
- 1674: Jacques Marquette fondis unuan eŭropan setlejon sur loko de la nuntempa Ĉikago - fondita de francaj jezuitoj
- 1676: Skania Milito: venko de sveda armeo en batalo de Lund
- 1759: Sepjara milito: venko de aŭstra armeo kontraŭ la prusa en batalo de Meißen
- 1798: Milito de la Dua Koalicio: venko de pola-franca divizio super armeo de la Reĝlando de Napolo en la batalo de Civita Castellana
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo konkeris Madridon - samtage la Hispana Inkvizicio estis forigita de okupitaj teritorioj
- 1829: En parto de Brita Hindio oni malpermesis devigi vidvinojn al sinbruligo kun iliaj mortintaj edzoj - post plurjara kampanjo de Ram Mohan Roy
- 1832: En Parizo aperis Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado de Adam Mickiewicz
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Sprowa (distrikto Jędrzejowski)
- 1872: József Szlávy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1872: Sur Atlantika Oceano oni malkovris fantoman ŝipon Mary Celeste, forlasitan de la ŝipanaro
- 1893: Zimbabvo: patrolo de 34 soldatoj de Brita Sudafrika Kompanio en embusko estis ekstermita de pli ol 3 000 ndebeloj
- 1897: Grekio estis devigita pagi 4 000 000 da turkaj pundoj pro milita reparacio al Otomana Imperio
- 1899: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Paciencio
- 1904: En Sofio, kun la subteno de Ivan D. Ŝiŝmanov, ministro kaj esperantisto, malfermiĝis unua muzika lernejo en Bulgario, kiu ŝtatiĝis en 1913 kaj en 1921 transformiĝis al la Nacia Akademio de Muziko
- 1908: En Sofio malfermiĝis unua kinejo en Bulgario, kiel la dua en Eŭropo
- 1910: Alim Ĥan iĝis lasta emiro de Buĥaro
- Unua Mondmilito
- 1915: Germanio: kapostacio en Leipzig ekfunkciis
- 1917: Finna Senato eldonis al Parlamento de Finnlando deklaron pri sendependeco
- 1918: Usona prezidanto Woodrow Wilson ekveturas al Eŭropo por ĉeesti Pacan Konferencon - unuafoje alta oficialulo forlasis sian landon
- 1920: Ruĝa Armeo konkeris Erevanon - falo de Armena Demokratia Respubliko
- 1920: En Ankaro unuafoje strikis instruistoj, kiuj ne povis ricevi salajrojn
- 1926: Dua Pola Respubliko: Roman Dmowski fondis en Poznań unuigan Partion de Granda Pollando
- 1926: Inaŭguro de la nova konstruaĵo Bauhaus translokigita al Dessau-Roßlau
- 1930: Vatikano aprobis naturan reguladon de fekundigo
- 1934: En Japanio oni establis 5 naciajn parkojn
- 1938: Karpata Rutenio: en Ĥust kunvenis kvazaŭarmea organizaĵo establita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- Dua Mondmilito
- 1939: soveta okupado de Pollando: sovetaj regopovoj enkondukis novan administran disdividon de aneksitaj polaj teritorioj - oni anstataŭigis vojevodiojn kaj distriktojn per provincoj kaj distriktoj, ene de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko kreiĝis provinco de Bjalistoko, kaj ene de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko — Lviva provinco, Ivano-Frankivska provinco, Ternopila provinco, Volina provinco, Rivna provinco kaj provinco de Drohobiĉ; Hans Frank estis nomumita komisaro de Tria Regno en Ĝenerala Gubernio
- 1940: Albana Fronto: grekoj konkeris Pogradec, apud la lago de Ohrid; krizo en la itala politika gvidantaro
- 1941: generalo Władysław Sikorski subskribis kun Stalin deklaracion pri batalo kontraŭ germanoj (kun amikeco kaj reciproka helpo) - krome Stalin deklaris, ke Orienta Prusio devas aparteni al Pollando, kies landlimo estos apud Odro
- 1942: Subtera Konsilantaro por Helpo al Judoj Żegota fondiĝis en Varsovio; Orienta Fronto: trupoj de Dona kaj Stalingrada Frontoj komencis atakon al ĉirkaŭigita grupiĝo de generalo Friedrich Paulus
- 1943: ĉirkaŭ 1800 personoj pereis dum bombado de Leipzig fare de Royal Air Force; Josip Broz Tito proklamis provizoran demokratian registaron de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio en ekzilo
- 1944: Balkana Fronto: en Srem sovetaj trupoj liberigis Sremska Mitrovica, en Kroatio Nacia Armeo de Jugoslavi-Liberigo - Knin (Šibenik-Knin); Kampanjo de Italio: kanada 1-a Armea Korpuso liberigis Ravenon, kaj Dua Pola Korpuso Montecchion; Okcidenta Fronto: en Alzaco usona 7-a Armeo finis en Sélestat purigon el malamiko, en Rejnlando usona 9-a Armeo purigis el malamiko Würm kaj Müllendorf; Adolf Hitler akceptis gvidanton de Hungario Ferenc Szálasi; rezulte de nokta bombado fare de RAF de Hajlbrono pereis ĉirkaŭ 6500 personoj
- 1945: Usona Senato ratifis membrecon de Usono en Unuiĝintaj Nacioj
- 1947: Nurenbergaj procesoj: en Nurenbergo finiĝis proceso de 16 germanaj juristoj, militkrimuloj de Nazia Germanio
- 1947: Sesa Granda Nacia Asembleo adoptis la konstitucion de Popola Respubliko Bulgario
- 1947: Post rezolucio disdividanta Mandatan Palestinon 82 judoj pereis kaj 76 vundiĝis en tritaga pogromo en Adeno, 106 el 170 domoj estis tute detruitaj - poste plimulto de jemenaj judoj estis deportita dum israela operaco
- 1948: Libera Universitato Berlino fondiĝis
- 1948: En Sovetunio oni patentigis komputilon
- Ĉinio
- 1948: Ĉina pasaĝera ŝipo Kiang surnavigis minon el la dua mondmilito kaj sinkis mortigante 2750 pasaĝerojn kaj ŝipanojn
- 1949: Teritorio de kontinenta Ĉinio komplete transiris sub kontrolon de la armeo de Mao Zedong
- 1952: Aera poluado: post kiam kombinaĵo de fumo kaj nebulo kaŭzis multajn mortojn en Londono, la vorto fumnebulo estis uzita unuafoje
- 1954: Usono: unua rapidmanĝejo Burger King ekfunkciis en Miamo
- 1955: En Teŝinio apud Ostrava fondiĝis urbo Havířov
- 1956: Pola Popola Respubliko: sur Regajnitaj Teritorioj Katolika Eklezio nomumis episkopojn
- 1958: Dahomeo (nuna Benino) forlasis francan kolonian imperion en Afriko kiel aŭtonoma respubliko, kaj kun Ebur-Bordo ricevis aŭtonomion kadre de Franca Komunumo
- 1963: Papo Paŭlo la 6-a anoncis, agnoskitan de la Dua Vatikana Koncilio, apostolan konstitucion reformantan liturgion - Sacrosanctum Concilium, kiu interalie ebligis celebri meson en naciaj lingvoj, krom la latina ĝis nun uzata en religiaj ritoj
- 1964: Brita rokgrupo The Beatles eldonis albumon Beatles for Sale
- 1971: Barata mararmeo atakis la pakistanan apud Karaĉio sinkigante sen viktimoj tri ŝipojn - Barato invadis Orientan Bengalon kaŭzante pli postan apartigon de Bangladeŝo disde Pakistano
- 1974: 191 personoj pereis sur Srilanko en katastrofo de nederlanda aviadilo Douglas DC-8, portanta indoneziajn pilgrimantojn al Mekko
- 1975: Surinamo estis akceptita al Unuiĝintaj Nacioj
- 1976: Jean-Bédel Bokassa proklamis Centr-Afrikan Respublikon monarkio kaj ŝanĝis nomon de la lando al Centr-Afrika Imperio
- 1977: 100 personoj pereis en Malajzio en katastrofo de forkaptita Boeing 737
- 1977: Jean-Bédel Bokassa, prezidento de Centr-Afrika Respubliko, kroniĝis kiel imperiestro de Centr-Afrika Imperio
- 1980: Disfalo de angla muzikgrupo Led Zeppelin, kiu estis unu el pioniroj de ŝtonroko
- 1981: Sud-Afriko atribuis sendependecon al bantustano Ciskejo
- 1982: Kadre de reformoj de Deng Xiaoping Ĉina Popola Respubliko akiris novan konstitucion
- 1983: Pollando: unua subtera Radio Solidareco en Świdnik disaŭdigis fonie de publika televido
- 1985: En Krakovo estis batita de funkciuloj de Sekureca Servo pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski, sacerdoto ligita kun Solidareco
- 1987: La 3-a reaktoro de la Nuklea centralo de Ĉernobilo ekfunkciis
- Revolucioj de 1989
- En Moskvo gvidantoj de Bulgario, Hungario, GDR, Pollando kaj Sovetunio kondamnis invadon en Ĉeĥoslovakion en 1968 kiel kontraŭan al la internacia juro
- Oni permesis al ĉeĥoslovakaj civitanoj vojaĝi eksterlanden, kun nur valida pasporto
- 1991: Usona flugkompanio Pan American World Airways bankrotis
- 1994: Unuaj lokaj elektoj en sendependa Slovenio
- 1995: Ministroj pri eksteraj aferoj de Eŭropa Unio ĉesigis sankciojn kontraŭ Jugoslavio, truditajn en 1992 pro partopreno de jugoslava registaro en la Bosnia Milito
- 2002: Plena suna eklipso videbla en Suda Afriko, Hinda Oceano kaj Aŭstralio
- 2005: Nursultan Nazarbajev iĝis la trian fojon prezidento de Kazaĥio
- 2007: Prezidento de Hungario László Sólyom nomumis Boldizsár Nagy ombudsmano kaj proponis reelekton de Attila Péterfalvi kiel komisaro pri datum-protekto
- 2008: Lasta numero de la gazeto "Naŝa Niva" en la belorusa klasika ortografio estis eldonita
- 2009: Ne malpli ol 39 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ moskeo en pakistana Rawalpindi
- 2010: En Hispanio pro striko de kontrolistoj pri aertrafiko oni enkondukis krizostaton
- 2011: En Kroatio, Rusio kaj Slovenio okazis parlamentaj balotoj
- 2012: Milo Đukanović la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Montenegro
- 2014: Norda Kaŭkazio: dum terorisma atako de islamistoj en Grozno (Ĉeĉenio, Rusio) 26 personoj pereis (14 policanoj, 11 teroristoj de la Kaŭkaza Emirlando kaj civilulo), 36 policanoj estis vunditaj
- 2015: Ĉado: 30 personoj pereis kaj 90 vundiĝis en bomba atenco de 3 virinoj-sinmortigantinoj en bazarejo sur unu el insuloj de Ĉada Lago
- 2016: Ŝavkat Mirzijojev gajnis prezidentan baloton en Uzbekio
- 2019: Varsovio: pola premiero de la ukraina filmo Malpermesita, reĝisorita de Roman Bravko, kiun en Ukrainio spektis cent mil personoj — metafora biografio de Vasil Stus, Heroo de Ukrainio murdita pro versaĵo pri KGB
- 2021: Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj: en Varsovio okazis unua kunsido de la gvidantoj de 13 konservativaj kaj dekstraj partioj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 34: Aulus Persius Flaccus, romia satiristo kaj poeto (m. 62)
- 1470: Willibald Pirckheimer, germana humanisto, juristo, tradukisto, eldonisto, helenisto (m. 1530)
- 1647: Daniel Eberlin, germana kapelmajstro kaj komponisto (m. ĉirkaŭ 1715)
- 1711: Bárbara de Braganza, portugala princino, reĝino de Hispanio (m. 1758)
- 1735: Josephus Nicolaus Laurenti, aŭstra naturalisto (m. 1805)
- 1741: János Gyöngyössi, hungara reformita pastro kaj poeto (m. 1818)
- 1767: John Adams, brita maristo kaj ribelanto (m. 1829)
- 1806: Julia Pardoe, angla verkistino rakontanta pri siaj vojaĝoj kaj historio (m. 1862)
- 1821: Ernst Wilhelm Leberecht Tempel, germana astronomo kaj litografisto (m. 1889)
- 1825: Ernst Heinrich Kohl, germana inĝeniero kaj fervojmajstro (m. 1901)
- 1835: Samuel Butler, angla romanisto, pentristo, muzikisto kaj vojaĝisto (m. 1902)
- 1841: Anna Tuszyńska, pola-germana instruistino, pioniro de Esperanto el 1907, nomata Esperanto-Patrineto, partoprenantino de UK 1908, organizantino de la 8-a Tutgermana Esperanto-Kongreso en 1912 en Gdańsk kaj Sopot, Gdanska esperantista Kongreso en 1922, kaj en Libera Urbo Dancigo de UK 1927, kie ŝi partoprenis enplantigon en Sopot de Jubilea Kverko, kiun dum la kristala nokto detruis nazioj (m. 1939)
- 1844: Fritz Baedeker, germana eldonisto (m. 1935)
- 1861: Hannes Hafstein, islanda poeto kaj ĉefministro (m. 1822)
- 1865: Edith Cavell, brita flegistino kaj spionino (m. 1915)
- 1866: Hanns von Gumppenberg, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1928)
- 1875: Rainer Maria Rilke, aŭstra poeto (m. 1926)
- 1883: László Tompa, hungara poeto (m. 1964)
- 1889: Béla Józsa, hungara publicisto, redaktoro, poeto (m. 1943)
- 1890: Franz Rehrl, aŭstra politikisto, viktimo de aŭstrofaŝismo (m. 1947)
- 1892: Francisco Franco, diktatoro de Hispanio (m. 1975)
- 1896: Albert Kuntz, germana kupristo kaj politikisto (m. 1945)
- 1895: Károly Rátkai, hungara ĵurnalisto kaj verkisto travivinta koncentrejon Mauthausen-Gusen (m. 1964)
- 1895: Feng Youlan, ĉina filozofo kaj historiisto (m. 1990)
- 1905: Emílio Garrastazú Médici, brazila generalo, prezidento dum militreĝimo (m. 1987)
- 1915: Eddie Heywood, usona ĵazpianisto kaj komponisto de svingo (m. 1989)
- 1922: Gérard Philipe, franca aktoro (m. 1959)
- 1930: Jim Hall, usona ĵaza gitaristo kaj komponisto (m. 2013)
- 1932: Roh Tae-wu, prezidento de Sud-Koreio (m. 2021)
- 1933: Horst Buchholz, germana aktoro (m. 2003)
- 1940: Kyuma Fumio, japana politikisto, membro de Liberal-Demokrata Partio
- 1946: Edit Lugosi, rumania hungara, hungara tekstilartisto
- 1949: Jeff Bridges, usona aktoro, kantisto kaj kinproduktoro
- 1950: Miguel Gutierrez Aduriz, hispana inĝeniero kaj Esperanto-verkisto, -vortaristo kaj -eldonisto de Sferoj, tradukisto, redaktoro de "Boletín", membro de literatura Ibera Skolo, membro de la Akademio de Esperanto, sekretario de la komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA
- 1950: Géza Szávai, hungara verkisto, eseisto, kritikisto
- 1950: Zsuzsa Rakovszky, hungara poetino, verkistino kaj tradukistino
- 1953: Jean-Pierre Darroussin, franca reĝisoro, komediisto kaj aktoro
- 1953: Mariam Raĝavi, irana opozicia politikistino, prezidantino de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado, edziniĝinta al Masud Raĝavi, kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
- 1953: Csaba Ternyák, hungara ĉefepiskopo kaj profesoro, sekretario de la kongregacio por la klerikaro
- 1957: Eric S. Raymond, usona kodumulo, libertarianisto, proponanto de Libera Programara Movado
- 1962: Aleksandr Litvinenko, subkolonelo de KGB, murdita (m. 2006)
- 1964: Marisa Tomei, usona aktorino
- 1969: Jay-Z, usona repisto kaj entreprenisto
- 1978: Éva Tófalvi, rumania hungara skipafistino
- 1996: Sheryl Sheinafia, indonezia kantistino, kantaŭtoro kaj aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 749: Johano de Damasko, siria monaĥo kaj pastro, doktoro de la Eklezio
- 771: Karloman la 1-a, reĝo de frankoj (n. ĉirkaŭ 751)
- 880: Seiwa, imperiestro de Japanio (n. 850)
- 1131: Omar Ĥajam, persa astronomo, matematikisto, poeto kaj filozofo (n. 1048)
- 1137: Lotaro la 3-a, germana-romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1214: Vilhelmo la 1-a, reĝo de Skotlando (n. 1142 aŭ 1143)
- 1334: Johano la 22-a, papo (n. 1249)
- 1460: Guarino da Verona, itala poeto kaj humanisto (n. 1374)
- 1503: Sten Sture la Maljuna, ŝtatestro kaj reganto de Svedio (n. 1440)
- 1516: Ludwig Ebmer, episkopo de Chiemsee
- 1533: Bazilo la 3-a, granda princo de Rusio (n. 1479)
- 1564: Wilhelm Frölich, svisa soldulestro, nobeligita (n. ĉirkaŭ 1505)
- 1574: Georg Joachim Rheticus, germana matematikisto, astronomo, kuracisto, teologo, kartografo, konstruisto de muzikinstrumentoj kaj eldoninto de la verko de Koperniko Pri la turno de ĉielaj sferoj (n. 1514)
- 1607: Petrus Jonæ Helsingus, sveda episkopo, profesoro pri teologio (n. 1538)
- 1642: Armand Jean du Plessis de Richelieu, franca kleriko (n. 1585)
- 1679: Thomas Hobbes, angla filozofo (n. 1588)
- 1680: Thomas Bartholin, dana kuracisto, anatomo, matematikisto kaj teologo (n. 1616)
- 1728: Ferenc Szilágyi, hungara klasikfilologo (n. 1762)
- 1795: Eŭgenio (Saksio-Hildburghausen), germana nobelo
- 1797: Christian Friedrich Schnauß, germana politikisto (n. 1722)
- 1798: Luigi Galvani, itala kuracisto kaj biofizikisto (n. 1737)
- 1822: Ägidius Jais, germana teologo (n. 1750)
- 1850: William Sturgeon, angla fizikisto kaj inventisto de elektromagneto kaj elektromotoro (n. 1783)
- 1865: Adolph Kolping, germana romkatolika pastro kaj fondinto de pormetiista organizo
- 1893: John Tyndall, irlanda naturfilozofo, fizikisto kaj grimpisto, okupiĝanta pri koloidoj, diamagnetismo kaj infraruĝa radiado (n. 1820)
- 1900: Wilhelm Leibl, germana pentristo (n. 1844)
- 1904: Maurycy Orgelbrand, pola librovendisto kaj eldonisto (n. 1826)
- 1919: Géza Entz, hungara biologo, zoologo, profesoro (n. 1842)
- 1925: József Ferenczy, hungara pentristo (n. 1866)
- 1926: Ivana Kobilca, slovena pentristino (n. 1861)
- 1932: Gustav Meyrink, aŭstra verkisto, okultisto kaj mistikulo (n. 1868)
- 1932: Edmund Wojtyła, pola kuracisto, frato de Johano Paŭlo la 2-a (n. 1906)
- 1933: Felikso Zamenhof, pola-juda apotekisto, frato de Ludoviko Zamenhof, pioniro de Esperanto kontribuinta al disvastigado de la Unua Libro, kunlaboranto de "La Esperantisto", enestanta en Fundamenta Krestomatio (n. 1868)
- 1933: Stefan George, germana poeto, tradukisto, estetikisto kaj filozofo (n. 1868)
- 1934: Adrien de Gerlache, belga esploristo de Antarkto (n. 1866)
- 1935: Charles Robert Richet, franca Nobelpremiita psikologo, kunmalkovrinto de anafilaksio, esperantisto (n. 1850)
- 1938: Józef Teodorowicz, pola ĉefepiskopo de Katolika Armena Eklezio, teologo, predikisto, politikisto kaj parlamentano (n. 1864)
- 1944: Alberto Vojtěch Frič, ĉeĥa etnografo, vojaĝisto, botanikisto kaj verkisto (n. 1882)
- 1944: László Mikecs, hungara historiisto (n. 1917)
- 1945: Thomas Hunt Morgan, usona biologo kaj genetikisto Nobelpremiita pro siaj eltrovoj pri rolo de kromosomoj en la heredo (n. 1866)
- 1955: József Galamb, hungara-usona inĝeniero kaj inventisto pri aŭtomobiloj (n. 1881)
- 1963: Stanley Clisby Arthur, usona ĵurnalisto
- 1964: Zoltán Felvinczi Takács, hungara pentristo, arthistoriisto (n. 1880)
- 1967: Balázs Kós, rumania hungara agronomo, redaktoro (n. 1912)
- 1975: Hannah Arendt, germana filozofino juddevena okupiĝanta pri teorio de politiko, aŭtorino de La Originoj de Totalismo, forĵetinta ĉian interpreton de la kategorio de sociaj klasoj (n. 1906)
- 1976: Benjamin Britten, brita operkomponisto, dirigento, pianisto (n. 1913)
- 1978: Tadeusz Kasprzycki, pola oficiro, ministro pri militaj aferoj, sekretario de junulara grupo de esperantistoj en Varsovio, membro de honora komitato de UK 1937 (n. 1891)
- 1983: József Molnár, hungara grafikisto kaj afiŝprojektanto (n. 1907)
- 1993: Frank Zappa, usona gitaristo, kantisto, komponisto de rok-muziko kaj ĵazo, aktoro, reĝisoro (n. 1940)
- 1994: Julio Ramón Ribeyro, perua verkisto (n. 1929)
- 2000: Henck Arron, ĉefministro de Surinamo, estro de Nacia Partio de Surinamo (n. 1936)
- 2007: Norval Morrisseau, indiana artisto el Kanado, mistikulo (n. 1932)
- 2008: Forrest J Ackerman, usona sciencfikcia verkisto kaj esperantisto, fakdelegito de UEA pri scienc-fikcio, ĉeestinta la unuan Mondan Sciencfikcian Kongreson, ano de sciencfikcia-fervorularo (n. 1916)
- 2009: Vjaĉeslav Tiĥonov, soveta kaj rusia aktoro (n. 1928)
- 2014: Kazimierz Świtoń, pola sindikatisto, katolika opozicianto, kunkreinto de la Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio, parlamentano (n. 1931)
- 2015: Yossi Sarid, israela ĵurnalisto, felietonisto kaj politikisto, membro de Kneset (n. 1940)
- 2017: Christine Keeler, brita teleputino (n. 1942)
- 2017: Ali Abdula Saleh, prezidento de Norda Jemeno, unua prezidento de Jemeno (n. 1942)
- 2017: Manuel Marín, hispana politikisto kaj juristo, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1949)
- 2022: Karl Merkatz, aŭstra aktoro (n. 1930)
- 2022: Dominique Lapierre, franca verkisto, filantropo en Barato, defendanto de humanismaj ideoj (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Barbara de Malgrand-Azio, virgulino kaj martirino, patronino de ministoj kaj artilerianoj
- Sankta Johano de Damasko, siria monaĥo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- Ortodoksa Kristana Eklezio: Entempligo de Maria (unu el 12 ĉeffestoj)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 4-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.