1941
Aspekto
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
19-a jarcento |
20-a jarcento
| 21-a jarcento
| ►
◄ |
1910-aj jaroj |
1920-aj jaroj |
1930-aj jaroj |
1940-aj jaroj
| 1950-aj jaroj
| 1960-aj jaroj
| 1970-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1937 |
1938 |
1939 |
1940 |
1941
| 1942
| 1943
| 1944
| 1945
| ►
| ►►
1941 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 1941 MCMXLI |
Ab urbe condita | 2694 |
Armena kalendaro | 1390 ԹՎ ՌՅՂ |
Bahaa kalendaro | 97 – 98 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 1996 – 1997 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1863 – 1864 |
- Kalijugo | 5042 – 5043 |
Budhisma kalendaro | 2485 |
Ĉina kalendaro | 4577 / 4637 – 4578 / 4638 庚辰 – 辛巳 |
Etiopa kalendaro | 1933 – 1934 |
Franca respublika kalendaro | 149 - 150 CXLIX -CL |
Hebrea kalendaro | 5701 – 5702 |
Holocena kalendaro | 11941 |
Irana kalendaro | 1319 – 1320 |
Islama kalendaro | 1359 – 1360 |
- Imperia jaro | Kōki 2601 (皇紀2601年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 11941 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4274 |
Tajlanda suna kalendaro | 2484 |
1941 estis normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1941 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]Esperantujo
[redakti | redakti fonton]- Hans Hermann Kürsteiner prezidanto de "ĝeneva" UEA.
- Louis Beaucaire eklernis Esperanton.
Mondo
[redakti | redakti fonton]- 1. jan. Kiel la unua milita paŝo al la Japana atako kontraŭ Pearl Harbor, Admiralo Jamamoto Isoroku, ĉefkomandanto de la Japana kombinita floto, ordonis al Sub-Admiralo ONIŜI Takiĝiro, unu el la plej bonaj maravidadistoj, prepari studon pri aeratako kontraŭ Pearl Harbor; Fregatkapitano GENDA Minoru helpas ONIŜIn. Tia atako preventos, ke la Usona floto malhelpu la japanan kampanjon en la Ekstrema Oriento.
- 11. jan. Hitlero ordonis al siaj fortoj esti pretaj eniri en Nord-Afriko por helpi la italojn. Tio establis la Afrikan Korpuson.
- 20. jan. Roosevelt estis inaŭgurita prezidenton de Usono triafoje.
- 22. jan. Italaj fortoj cedis la havenon de Tobruk al la britoj.
- 23. jan. Kolonelo Charles Lindbergh rekomendis al la Usona parlamento, ke oni negocu kun Hitlero por fini la eŭropan militon.
- 29. jan. – 29. mar. Britaj-usonaj stabaj interparoladoj en Vaŝingtono (kodnomo ABC-1).
- 1. feb. La usona mararmeo reorganiziĝis. La usona atlantika floto estis reestablita sub Admiralo Ernest J. King.
- 6. feb. Hitlero donis direktivon pri ekonomia milito kontraŭ Britio.
- 16. feb. Britaj fortoj minis la akvojn de Singapuro, preparante kontraŭ japana atako.
- 1. mar. Bulgario aniĝis en la Akso.
- 17. mar. Du germanaj submarŝipoj estis perditaj dum nord-Atlantika konvoja batalo : La submarŝipo U-100, komandata de Joachim SCHEPKE estis ramita kaj sinkigita de la brita destrojero Vanoc, kaj la U-99, komandata de Otto Kretschmer estas sinkigita de la brita destrojero Walker.
- 25. mar. Jugoslavio aniĝis en la Akso.
- 26. mar. Italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto, kaj uzis malligeblajn ŝargokapojn por sinki la britan krozoŝipon York, staranta ĉe la ankro. Tiu atako aldonis novan dimension al la militado.
- 27. mar. Hitlero prokrastis atakon kontraŭ Sovetunio (Operaco Barbarossa). Ŝtatrenverso en Jugoslavio prezentis registaron, amikan al la aliancanoj.
- 28. mar. Dum la Batalo ĉe Kabo Matapana en Mediteraneo, brita mararmea forto sub Admiralo Andrew Browne Cunningham surprizis italan mararmean forton, kaj sinkigis tri krozoŝipojn kaj du destrojerojn. La britoj perdis unu aviadilon dum la batalo, kiu okazis pro britaj sukcesoj je kodrompado.
- 30. mar. Germana Afrika Korpuso sub Generalo Erwin Rommel komencis sian unuan ofensivon kontraŭ britaj fortoj en Libio.
- 31. mar. Usona Prezidento Roosevelt ordonis al la usona marbord-gvardio konfiski tridek komercŝipojn de la Akso kaj tridek kvin de Danio en usonaj havenoj.
- 3. apr. Establiĝis german-favora registaro en Irako.
- 6. apr. Germanaj fortoj invadis Grekion kaj Jugoslavion.
- 6. apr. Hungara ĉefministro Pál Teleki faris memmortigon, ne volante riverenci al la postuloj de Germanio por atako kontraŭ Jugoslavio. László Bárdossy iĝis la nova ĉefministro.
- 8. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Tesalonikon.
- 10. apr. La usona destrojero Niblack, dum ĝi kolektis supervivulojn el torpedita nederlanda kargoŝipo en la norda Atlantiko, atakis germanan submarŝipon.
- 13. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Beogradon, ĉefurbo de Jugoslavio. Sovetunio kaj la Japana imperio subskribis pakton pri neagresemo.
- 17. apr. Jugoslavio kapitulacis al la germanoj.
- 19. apr. Germanoj lanĉis sian plej fortan aeratakon ĝis tiam kontraŭ Londono. Britio sendis soldatojn al Irako.
- 21. apr. Britio decidis retiri soldatojn el Grekio, kiam la greka registaro subskribis armisticon kun Germanio.
- 27. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Atenon.
- 22. jun. Germanio atakis Sovetunion. Komenciĝis la Granda patriota milito.
- 8. sep. Komenciĝis la Sieĝo de Leningrado (1941-1944).
- 30. sep. Komenciĝis la Batalo de Moskvo (1941-1942).
- 7. dec. Japana imperio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor, Havajo.
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 11-a de januaro: Wolf Lepenies, germana sociologo
- 14-a de januaro: Faye Dunaway, usona aktorino
- 21-a de januaro: Placido Domingo, hispana operkantisto
- 22-a de januaro: Jaan Kaplinski, sovetia, estona verkisto (m. 2021)
- 11-a de februaro: Sérgio Mendes, brazila pianisto, komponisto kaj aranĝisto (m. 2024)
- 16-a de februaro: Kim Jong-il, estro de Nord-Koreio de 1994 (m. 2011)
- 20-a de februaro: Buffy Sainte-Marie, kanada kantistino
- 14-a de marto: Wolfgang Petersen, germana fimreĝisoro (m. 2022)
- 27-a de marto: Ivan Gašparovič, prezidento de Slovakio
- 29-a de marto: Renato Corsetti, prezidanto de UEA
- 8-a de aprilo: Vivienne Westwood, brita mododesegnistino (m. 2022)
- 20-a de aprilo: Ryan O'Neal, usona aktoro (m. 2023)
- 25-a de aprilo: Erhard Busek, aŭstra politikisto (m. 2022)
- 25-a de aprilo: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro (m. 2021)
- 26-a de aprilo: Regine Hildebrandt, germana politikistino (m. 2001)
- 13-a de majo: Senta Berger, aŭstra aktorino
- 19-a de majo: Ritt Bjerregaard, dana politikistino, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2023)
- 19-a de majo: Iva Janžurová, ĉeĥa aktorino
- 22-a de majo: Caitlín Maude, irlanda poetino kaj kantistino (m. 1982)
- 10-a de junio: Jürgen Prochnow, germana aktoro
- 12-a de junio: Chick Corea, usona ĵazpianisto (m. 2021)
- 16-a de julio: Desmond Dekker, jamajka kantisto (m. 2006)
- 27-a de junio: Mike Honda, usona politikisto
- 3-a de aŭgusto: Hage Geingob, prezidento de Namibio 2015-2024 (m. 2024)
- 14-a de aŭgusto: David Crosby, usona gitaristo kaj kantisto (m. 2023)
- 4-a de septembro: Marilena Chauí, brazila filozofino
- 15-a de septembro: Mirosław Hermaszewski, pola kosmonaŭto (m. 2022)
- 18-a de septembro: Michael Hartnett, irlanda poeto (m. 1999)
- 19-a de septembro: Umberto Bossi, itala politikisto
- 4-a de oktobro: Anne Rice, usona verkistino (m. 2021)
- 9-a de oktobro: Trent Lott, usona politikisto
- 25-a de oktobro: Helen Reddy, aŭstralia aktorino kaj kantistino (m. 2020)
- 21-a de novembro: Julio Anguita, hispana komunista politikisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 2-a de januaro: Robert Baden-Powell, fondinto de skoltismo (n. 1857)
- 5-a de januaro: Amy Johnson, angla pilotino (n. 1903)
- 13-a de januaro: James Joyce, irlanda verkisto (n. 1882)
- 20-a de februaro: George Minne, belga skulptisto (n. 1866)
- 24-a de februaro: Oskar Loerke, germana verkisto (n. 1884)
- 28-a de marto: Virginia Woolf, brita verkistino (n. 1882)
- 3-a de aprilo: Pál Teleki, ĉefministro de Hungario (n. 1879)
- 13-a de aprilo: Annie Jump Cannon, usona astronomino (n. 1863)
- 7-a de aŭgusto: Rabindranath Tagore, bengala poeto kaj filozofo (n. 1861)
- 29-a de oktobro: Károly Huszár, ĉefministro de Hungario (n. 1882)
- 3-a de novembro: Zmitrok Bjadulja, belorusa verkisto kaj poeto (n. 1886)
- 29-a de novembro: Ali Ŝogencukov, soveta poeto (n. 1900)