2002
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1970-aj jaroj |
1980-aj jaroj |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj
| 2010-aj jaroj
| 2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1998 |
1999 |
2000 |
2001 |
2002
| 2003
| 2004
| 2005
| 2006
| ►
| ►►
2002 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2002 MMII |
Ab urbe condita | 2755 |
Armena kalendaro | 1451 ԹՎ ՌՆԾԱ |
Bahaa kalendaro | 158 – 159 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2057 – 2058 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1924 – 1925 |
- Kalijugo | 5103 – 5104 |
Budhisma kalendaro | 2546 |
Ĉina kalendaro | 4638 / 4698 – 4639 / 4699 辛巳 – 壬午 |
Etiopa kalendaro | 1994 – 1995 |
Franca respublika kalendaro | 210 - 211 CCX -CCXI |
Hebrea kalendaro | 5762 – 5763 |
Holocena kalendaro | 12002 |
Irana kalendaro | 1380 – 1381 |
Islama kalendaro | 1422 – 1423 |
- Imperia jaro | Kōki 2662 (皇紀2662年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12002 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4335 |
Tajlanda suna kalendaro | 2545 |
2002 estis normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2002 post Kristo okazis, interalie:
Resuma listo de gravaj eventoj
[redakti | redakti fonton]Jen resumo de gravaj eventoj de la jaro 2002:
1. Enkonduko de la eŭro: 12 Eŭropaj landoj komencis uzi la komunan moneron.
2. Vintraj Olimpikoj en Salt Lake City, Usono.
3. Timor-Leste (Orienta Timoro) fariĝis sendependa ŝtato.
4. Terorismaj atakoj en Bali, Indonezio: Pli ol 200 homoj mortis.
5. Prezidenta elekto en Francio: Jacques Chirac reelektiĝis.
6. Mondpokalo de futbalo en Koreio kaj Japanio: Brazilo venkis.
7. NATO-Rusio Konsilantaro estis establita.
8. Submara vulkana erupcio apud Sicilio kaŭzis cunamon.
9. Mineja akcidento en Usono: 9 karbministoj saviĝis post 77 horoj.
10. Granda inundo en centra Eŭropo, precipe en Germanio kaj Ĉeĥio.
11. Snipera teroro en Vaŝingtono, DC-regiono: Du viroj mortigis 10 homojn.
12. Teatra siegado en Moskvo fare de ĉeĉenaj teroristoj.
13. Skandaloj en la Katolika Eklezio rilate al seksperfortoj.
14. Lanĉo de SpaceShipOne, la unua privata spacveturilo.
15. Morto de notindaj personoj, inkluzive de la reĝino patrino Elizabeth kaj la aktoro Richard Harris.
La jaro 2002 vidis plurajn gravajn eventojn en la kampo de internacia politiko, ekonomio kaj sekureco. La enkonduko de la eŭro estis grava paŝo por eŭropa integriĝo, dum la daŭra "milito kontraŭ terorismo" influis la monda politika pejzaĝo. Ankaŭ okazis gravaj naturaj katastrofoj kaj sportaj eventoj kiuj kaptis la atenton de la mondo.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]- 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo.
- Deguĉi Kjotaro kaj Evaldo Pauli iĝis honoraj membroj de UEA.
- Oni forlasis Vorlinon; kreitaj planlingvoj Lunio, Inkliŝo, Common Germanic, Proslava, Frionsko, Loneo kaj Aerkanto.
- Koreio: La 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Hans Bakker honora membro de UEA.
- La Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Alikanto de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002. Ĝin partoprenis pli ol 150 homoj.
Mondo
[redakti | redakti fonton]- En la 1-a de januaro: la eŭro fariĝis la sola monunuo de 12 ŝtatoj de la EU.
- Daniel Pearl, usona ĵurnalisto de la Wall Street Journal, estis senkapigita de teroristoj en Pakistano.
- Usono: Prezidento George W. Bush deklaras Iranon, Irakon kaj Nord-Koreion kiel la akso de kanajloj
- En la 1-a de aprilo: Nederlando kiel unua nacio en la mondo legaligas eŭtanazion.
- Granda skandalo de pederastio inter la katolikaj pastroj en Usono.
- Israelo: Israelo sendas la armeon kontraŭ la urboj de Cisjordanio, post la teroristaj atakoj de memmortigantoj dum Pasko kaj poste.
- Je la 4-a de aprilo: la civila milito en Angolo finfine ĉesas, post la morto de Jonas Savimbi. Granda malsato sekvas.
- Francio : aprilo : Jacques Chirac estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Li estas la unua franca prezidento elektita por mandatdaŭro 5-jara (antaŭe : 7-jara).
- Argentino: Enorma ekonomia krizo kiu kaŭzas eĉ 20 mortojn dum 2 insurekciaj tagoj en decembro. Estas kelkaj ŝanĝoj de registaro.
- Orienta Timoro: Xanana Gusmão gajnas la unuajn prezidentajn elektojn sub aŭspicioj de UNO. Je la 20-a de majo la lando sendependiĝas, enirante kiel membro en UNO.
- Usono: Homoj en Los-Anĝeleso balotos pri apartiĝo de la urbo en maksimume kvar novajn urbojn la 5an de novembro.
- Je la 8-a de julio: Estiĝo de la Afrika Unio, kiu anstataŭis la OAU-on.
- En Afganio oni elektas la estron de paŝtunoj Hamid Karzai kiel Prezidento danke al la eksterlanda apogo.
- La germana piloto Michael Schumacher gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Svedio: Inaŭguro de la nacia parko Fulufjället, de la reĝo Karolo la 16a Gustavo.
- Rusio:
- Batalo ĉe Galaŝko okazis: militistoj atakis ĉeĉenajn teroristojn, kiuj subestre de Ruslan Gelajev venis el Kartvelio: pereis 21 militistoj kaj 70 ĝis 110 teroristoj.
- Komenciĝis fabrikado de la aŭto Chevrolet Niva.
- Nissan: komenciĝis uzado de la aŭtomobila platformo Nissan B
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 2-a de februaro : Inoxtag, franca algeria jutubisto kaj elsendisto
- 30-a de septembro: Levi Miller, aŭstralia aktoro
- 26-a de oktobro: Emma Schweiger, germana aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 14-a de januaro: József Mátyás, hungara pentristo de Rumanio (n. 1930)
- 17-a de januaro: Camilo José Cela, hispana verkisto (n. 1916)
- 28-a de januaro: Astrid Lindgren, sveda verkistino (n. 1907)
- 31-a de januaro: Hildegard Knef, germana aktorino (n. 1925)
- 11-a de marto: James Tobin, usona ekonomikisto (n. 1918)
- 13-a de marto: Hans-Georg Gadamer, germana filozofo (n. 1900)
- 27-a de marto: Billy Wilder, usona/germana reĝisoro (n. 1906)
- 30-a de marto: Elizabeth Bowes-Lyon, brita reĝino 1936-1952 (n. 1900)
- 18-a de aprilo: Thor Heyerdahl, norvega antropologo (n. 1914)
- 20-a de aprilo: Vlastimil Brodský, ĉeĥa aktoro (n. 1920)
- 22-a de aprilo: Elisabeth Klünder, germana esperantistino (n. 1954)
- 19-a de junio: Vasil Stanoviĉ, ukraina esperantisto (n. 1940)
- 30-a de junio: Francisco Cândido Xavier, brazila spiritisto (n. 1910)
- 4-a de julio: Laurent Schwartz, franca matematikisto (n. 1915)
- 15-a de julio: Evžen Wohlgemuth, ĉeĥa esperantisto (n. 1947)
- 19-a de julio: Nikola Aleksiev, bulgara esperantisto (n. 1909)
- 1-a de aŭgusto: Josse Mertens de Wilmars, belga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj 1980-1984 (n. 1912)
- 20-a de aŭgusto: Aristóphio Andrade Alves, brazila esperantisto (n. 1929)
- 30-a de septembro: Hans-Peter Tschudi, svisa politikisto (n. 1913)
- 30-a de septembro: Miloš Macourek, ĉeĥa verkisto (n. 1926)
- 1-a de oktobro: Marem Arapĥanova, unua kaŭkazanino honorita kiel Heroo de Rusio, murdita de ĉeĉenaj teroristoj (n. 1963)
- 6-a de oktobro: Yang Yide, ĉina espeprantisto (n. 1918)
- 24-a de novembro: Mihail Devjatajev, milita flugisto, eskapinto el sekreta nazia koncentrejo (n. 1917)
- 15-a de decembro: Jaroslav David, ĉeĥa esperantisto (n. 1918)