Pizo (Italio)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Pisa" en suda Eŭropo. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Provinco de Pizo. Por genro "Pisum" de plantoj legu la artikolon Pizo (planto). Por Programo por Internacia Taksado de Studentoj disponeblas la paĝo PISA. |
Pisa | |||||
urbo komunumo de Italio universitata urbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Toskanio | ||||
Provinco | PI Pizo | ||||
Geografia situo | 43° 43′ N, 10° 24′ O (mapo)43.71666666666710.4Koordinatoj: 43° 43′ N, 10° 24′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 4 m | ||||
Areo | 185 km² | ||||
Loĝantaro | 88 737 (2023) | ||||
Loĝdenso | 479 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Marina di Pisa, Tirrenia, Calambrone, Barbaricina, Riglione, Oratoio, Putignano, San Piero a Grado, Coltano, Sant'Ermete, Ospedaletto, Montacchiello | ||||
Najbaraj komunumoj | Cascina, Collesalvetti (LI), Livorno (LI), San Giuliano Terme | ||||
Patrono | Rainerius | ||||
Festa tago | 17-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | pisani | ||||
Poŝtkodo | 56100 | ||||
Imposta kodo | G702 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 050026 | ||||
Telefona prefikso | 050 | ||||
Estro | Michele Conti | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Pizo (itale Pisa, 'pi:sa) estas urbo en Toskanio (Italio), ĉefurbo de provinco Pisa.
Ĝiaj koordinatoj estas 43° 43‘ N kaj 10° 24‘ E. Situante proksime de la bordo de la Tirena Maro (parto de Mediteraneo) ĝi havas mezuman alton de nur 4 metroj super marnivelo. Ĝi situas ĉe rivero Arno. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 88 737 loĝantoj sur areo de 185,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 479 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Rainerius, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Ĝi internacie plej famas eble pro la "Oblikva Turo" (torre pendente) de sia katedralo, kiu estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Historio
[redakti | redakti fonton]Same kiel Amalfi, Ĝenovo kaj Venecio Pizo dum la "Alta Mezepoko" ĝis la 13-a jarcento estis aŭtonoma mara respubliko, kies potenco baziĝis precipe sur la komerco de ĝia ŝiparo.
En 1409 okazis romkatolika koncilio en Pizo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Iom konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Fibonacci aŭ Leonardo da Pisa (ĉ. 1170-ĉ. 1250, la unua eŭropa matematikisto post la antikva epoko)
- Rustichello da Pisa, 13-a jarcento
- Galilejo (1564-1642)
- Peider Lansel (1863-1943, poeto, eseisto kaj forta subtenanto de la retoromanĉa lingvo)
- Nicolas Micheletti (n. 1990, bestoprotekta aktivulo)
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj de Pizo estas
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Pizo estas sidejo de la eldonejo Edistudio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (itale)
- oficiala paĝo en la retejo Facebook (itale)
- Universitato de Pizo (itale, angle, hispane, portugale)
- Oblikva turo de Pizo kaj la urbocentro, retejo opapisa (itale, angle)
- Oblikva turo de Pizo, retejo torredipisa (itale)
- Edistudio (esperante, itale, angle)
- Ĉefaj eventoj de la romano Ojstro far Etelo Liliano Vojniĉ okazas en Pizo kaj Florenco. Legebla en En-Ru-Eo kun ilustraĵoj el du filmoj.