Saltu al enhavo

Kiraso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reproduktaĵo de romia kiraso.

Kirasoj estis la partoj de armaĵoj kiuj kovris bruston kaj dorson.[1]

Kiraso devenas de la franca cuirasse, litere ledaĵo, kiu nur poste signifis ankaŭ metalajn ŝirmilojn. Laŭ Francisko Azorín kiraso estas Metala, foje leda armaĵo ŝirmanta la bruston k. la dorson, ofte arte prilaborita. Armaĵo, protektilo de io.[2] Li indikas etimologion el la latina coratia, el corium (ledo).[3]

Kirasisto, estis membro de peza kavalerio, ekipita per pafarmiloj kaj malvarmaj armiloj kaj armilaro, de kies ĉefa parto, ambaŭflanka kiraso, derivigis la kirasistoj sian nomon.

  1. PIV [1] Alirita la 22an de Aprilo 2017
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  3. Azorín, samloke.