Ditrău
Ditrău | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Ditró (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 48′ N, 25° 30′ O (mapo)46.80388888888925.500833333333Koordinatoj: 46° 48′ N, 25° 30′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 744 m | |
Poŝtkodo | 537090 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 5.751 (en 2009) | |
– vilaĝo | 5.274 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 84353 | |
Ditrău [ditrəŭ] (hungare: Ditró[1]) estas komunumo en Rumanio, nordokcidente de Gheorgheni. Administre apartenas al ĝi Jolotca kaj Țengheler.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 6 987 loĝantojn (hungaroj); en 1992 6 772 (97 % da hungaroj)-
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis unue menciita skribe en 1567. En 1910 ĝi havis 6 987 loĝantojn (hungaroj); en 1992 6 772 (97 % da hungaroj). Ĝis la 1919 kaj inter la 1940 kaj la 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík). En ĝia teritorio estis malkovrita la ŝtonspeco ditroito. De tie devenas la prauloj de de Tivadar Puskás, kies nomon portas la loka liceo fondita en 1956.
Specialaĵo
[redakti | redakti fonton]En 2007 la vilaĝo ricevis la premion Ora Stelo de Eŭropa Unio en kadre de la programo Civitanoj kune – sen limoj inter Newton Abbot (Britujo), Tekovské Lužany (Slovakujo), Kampen (Nederlando), Quaregnon kaj Conde sur l’Escaut (Belgujo), Aÿ-Champagne (Francujo), Besigheim (Germanujo), Bátaszék (Hungarujo)[2].
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Katarino
- novgotika preĝejo de 1913, la turo estas 75 m-ojn alta
Ĝemelkomunumo
[redakti | redakti fonton]Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Erzsébet Bajkó, edziniĝnomo Tauffer (9-a de decembro 1909 – Ditrău, 2008): verkistino.
- Mátyás Bajkó (n. 1-a de marto 1925 – Debrecen, 3-a de oktobro 1999): eduksciencisto, universitata profesoro en Debrecen[3].
- Erzsébet B. Fülöp (n. 22-a de septembro 1967): aktorino
- Sándor Bíró (n. 18-a de julio 1957): ŝakisto, ŝakĵurnalisto, honorcivitano 2001.
- Erzsébet Bob Fülöp (22-a de septembro 1967): aktorino, universitata profesorino.
- Andor Csiby (4-a de februaro 1888 – Miercurea Ciuc, 29-a de oktobro 1960): juristo, redaktoro.
- Lőrinc Csiby (6-a de aŭgusto 1849 – Selmecbánya, 23-a de marto 1903): inĝeniero pri arbaroj, altlerneja profesoro.
- Éva Ditrói Csiby (n. Pomáz, 25-an de marto 1945): instruistino, advokatino, publicistino, verkistino.[4].
- Sándor Erőss (22-a de septembro 1907 – Budapest, 11-a de februaro 1974): okulkuracisto, fakverkisto
- Ignác-Csaba Filip (n. 30-a de marto 1963): instruisto, flutisto.
- Levente Filip (n. 4-a de aprilo 1969): aldisto.
- Zoltán Fülöp (26-a de januaro 1932 - Miercurea Ciuc, 20-a de junio 2014): instruisto pri biologio, lernejinspektisto, sportĵurnalisto.
- Attila Fodor (n. 1977): muzikologo, universitata instruisto.
- Alajos Gaál (21-a de aŭgusto 1889 – Budapest, 30-a de novembro 1967): redaktoro, publicisto.
- András Gaál: pentristo.
- Endre Gaál (11-a de majo 1882 – samloke, 12-a de septembro 1950): advokato, redaktoro, publicisto.
- Margit Gaál (n. 10-a de junio 1954): feltofaristino[5]
- Géza Gergely: (Comănești, 21-a de junio 1935) instruisto, lokhistoriisto.
- László Kelemen (n. 1-a de majo 1960): komponisto, popolmuzikologo, ĉefdirektoro de Domo de Tradicioj (heredaĵo) en Budapeŝto, honorcivitano 2014.
- Tibor Kolozsi (n. 1965): skulptisto.
- István Kovács, originala nomo ĝis 1945 Jenő Rosner (24-a de oktobro 1911 – Budapeŝto, februaro 2012): altranga komunista politikisto en Hungario.
- Ferenc Köllő (n. 1951): muzikisto, dirigento en Miercurea Ciuc.
- Julianna Kurkó Ádám Joákimné (6-a de aprilo 1876 – samloke, 26-a de majo 1973): popola kantistino [6].
- Béla Pál (Ciumani, 29-a de junio 1929 – Ditrău, 17-a de majo 1993): mezlerneja instruisto pri matematiko, politika malliberulo, postmorta honora civitano de la vilaĝo (4-a de junio 2005).
- Csaba Petres (n. 19-a de julio 1951): muzikinstruisto, ĥorestro, komponisto.
- Ignác Petres (Ciumani, 9-a de majo 1905 – Ditrău, 20-a de aŭgusto 1978): bazlerneja instruisto, muzikinstruisto, ĥorestro.
- Lajos Petres (n. Ciumani, 29-a de januaro 1939): muzikinstruisto, ĥorestro, amatora lignoskulptisto, kulturorganizanto.
- József P. Lengyel: verkisto tie instruis inter 1960 – 1966.
- Adolf Puskás (Ditró, 1871 – Gyergyószentmiklós, 1913) ĉefnotario de Gheorgheni.
- Levente Sándor (n. 4-a de novembro 1963): reklamgrafikisto, afiŝdizajnisto kaj fotografisto de teatro Csíki Játékszín[7][8].
- Lőrinc Siklódy (17-a de septembro 1876 – Budapest, 21-a de septembro 1945): skulptisto.
- Márton Tarisznyás (20-a de novembro 1927 – Gheorgheni, 9-a de oktobro 1980): etnografo, muzeologo.
- Tekla Tötszegi, Kelemen (9-a de junio 1964): etnografino, fratino de komponisto László Kelemen.
- Péter Pál Trucza (n. 4-a de aŭgusto 1947 – samloke, 9-a de oktobro 1997): instruisto pri rumana kaj hungara lingvoj, loknom- kaj personnomesploristo, poeto, postmorta honora civatano de la vilaĝo (2006).
- László Ujvárossy (n. 21-a de januaro 1955): grafikisto[9][10].
- László Vencser (n. 17-a de junio 1947): romia katolika teologo, universitata profesoro.
- Aladár Vendl (18-a de novembro 1886 – Budapest, 9-a de januaro 1971): geologo, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio, laŭreato de Kossuth-premio.
- Mária Vendl (26-a de majo 1890 – Sopron, 17-a de aŭgusto 1945): mineralogino.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ 13-a de novembro 2007, ĵurnalo Hargita Népe
- ↑ https://www.oki.hu/oldal.php?tipus=cikk&kod=2000-03-xx-Brezsnyanszky-In Arkivigite je 2007-02-19 per la retarkivo Wayback Machine]
- ↑ Ditrói Csiby Éva: A rövidtávfutó maratonja (hungare) (HTML). kisalfold.hu. Arkivita el la originalo je 2013-12-13. Alirita 2013-12-29 .
- ↑ Gaál Margit (hungare) (HTML). popartcov. Alirita 2013-12-29 .[rompita ligilo]
- ↑ vidu ĉe Ernő Albert
- ↑ Sándor Levente: 12 plakát / 12 afișe (hungare, rumane). Arkivita el la originalo je 2007-06-29. Alirita 2013-12-29 .
- ↑ Fotoj ĉe Flickr. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita (ne plu aktiva, 2013-12-29) .]
- ↑ Biografio hungare. Alirita (ne plu havebla, 2013-12-29) .[rompita ligilo]
- ↑ Ujvárossy László Ujvárossy (angle) (HTML). Alirita 2013-12-29 .[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Famaj personoj Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzikistoj devenintaj el vilaĝo
- Retejo de la komunumo hungare
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2007-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Katolika preĝejo en Ditrău
|