El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mădăraș
Mădăraș [mədəraŝ ], hungare Csíkmadaras [ĉikmadaraŝ ], estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio norde de Miercurea Ciuc . Administre ĝi ĝis 2004 apartenis al Dănești kaj tiam memstariĝis.
En 1910 nombris 2 255, en 1992 2 297 loĝantojn (hungaroj ).
Ĝia unua skriba menciaĵo estas en 1567 . En la 17-a kaj 18-a jarcentoj ĝi havis fer- kaj merkurminejojn. Dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo en 1848 -1849 oni fabrikis ankaŭ pulvon. Ĝi estis fama popolpotada centro. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario , al departemento Csík .
Tiuj komunumoj ĉiujare aranĝas renkontiĝojn.
Dónát Bíró (9-a de majo 1930 – Reghin , 25-a de majo 2010 ): mezlerneja instruisto, lokhistoriisto en Reghin .
Dénes Cs. Bogács , (1882 - ): lokhistoriisto [1] Arkivigite je 2014-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
Rozália Gyarmati (Rozi Gyarmati, nask. Tamás) (25-a de aŭgusto 1948 ): poetino, tradukistino, pentristino en Svedujo .
Ferenc Kiss (Csíkmadaras, 1825 – Meran , 1-a de februaro 1873 ): patrujdefenda vickolonelo, militfakverkisto.
Márton Miklós (23-a de oktobro 1923 – 17-a de aprilo 2012 ): instruisto, kulturorganizinto, kunlaborinto de vilaĝmonografio
Álmos Vorzsák (n. 10-a de julio 1945 ): ekonomikisto, universitata profesoro[2] .
Miklós Márton: Édesanyám rózsafája (popolkantoj de la vilaĝo). 2007.
Pál-Antal Sándor, Ördögh Imre, Balázs Dénes, Miklós Márton: Csíkmadaras (monografio), 2006 .
Distrikto Harghita (Rumanio) Municipoj
Urboj
Komunumoj