Saltu al enhavo

Afrotropiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrotropiso
ekoregiono
ekozono [+]
Koordinatoj4° 30′ 0″ S, 25° 0′ 0″ O (mapo)-4.525Koordinatoj: 4° 30′ 0″ S, 25° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Afrotropiso (Tero)
Afrotropiso (Tero)
Map
Afrotropiso
Vikimedia Komunejo:  Afrotropic [+]
vdr
La afrotropisa ekozono (verde).
Situo de la afrotropisa ekozono.

La afrotropisoafrotropisa ekozono estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. La ekozono ne kovras la tutan afrikan kontinenton kaj estas nek ekskluzive afrika nek ekskluzive tropika laŭ la ĝenerala aŭ nuntempa geografia signifo. La termino fakte ne estas analizebla. Tial la Esperanta nova vorto, senpere derivata de la latina-scienca termino Afrotropis (ankaŭ tiele germane uzata), estas kaj bone internacie rekonebla kaj ne erariga kiel laŭvorta traduko. La ekozono ampleksas Afrikon sude de Saharo, la pli sudajn kaj pli orientajn randaĵojn de Araba Duoninsulo, la insulon de Madagaskaro , sudan Iranon kaj ekstreme sudokcidentan Pakistanon, kaj la insulojn de okcidenta Hinda Oceano. Antaŭe ĝi estis nomata Etiopa zono.

Precipaj ekologiaj partoj

[redakti | redakti fonton]
Disvastiĝo de la afrotropisaj biomoj.

Plejmulto de la afrotropisa ekozono, escepte la suda pinto, havas tropikan klimaton. Larĝa zono de dezertoj, inkluzive de tiuj de Afriko kaj la Araba dezerto de la Araba duoninsulo , disigas la afrotropison de la palearktiso, kiu entenas Nordafrikon kaj mezvarman Eŭrazion. La geografiaj teritorioj ĉi-sube, ĉiu el ili arigante plurajn ekoregionojn, prezentas apartajn karakterizojn. Oni povas nomi ilin ekoprovincoj.

Sahela-sudana ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Sude de Saharo, du zonoj de tropikaj malalt-gresaj herbejoj kaj savanoj etendiĝas transe de la kontinento, ekde Atlantiko ĝis Etiopaj Altaĵoj. Ĝuste sude de Saharo troviĝas la Sahela zono, transira zono de duonaridaj herbejoj kaj akaciosavanoj. Precipitaĵo plialtiĝas pli suden en la sudanaj savanoj, ankaŭ konata kiel la Sudana Regiono, zono de plialt-gresaj herbejoj kaj savanoj. La sudanaj savanoj gastigas du grandajn inunditajn herbejojn, la saharajn inunditajn herbejojn (la t.n. regiono Sudd) en Sud-Sudano, kaj la niĝeran landinternan delton en Malio. La arbara-savana mozaiko estas transira zono inter la herbejoj kaj la zono de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj apud la ekvatoro.

Sudaraba ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi ekoprovinco enhavas montarajn duonarbarajn ekoregionojn : tiun de Al Hajar Al Gharbi (Omano) kaj la sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj en Sauda Arabujo kaj Jemeno.

Afrik-arbara ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]
Pozicio de la zono de konverĝo intertropika en januaro (blue) kaj en julio (ruĝe)

Ĝi estas teritorio de malaltaĵaj tropikaj humidaj foliarbaroj, kiuj trairas plejparton de la ekvatora zono de konverĝo intertropika. La gvineaj arbaroj de Okcidentafriko etendiĝas laŭlonge de la marbordo ekde Gvineo ĝis Togolando, kaj preter la Benina Senarbejo, suden ĝis Angolo. Landinterne troviĝas la vastaj kongaj arbaroj. Alia zono de humida arbaro estas la orientafrikaj marbordaj arbaroj kiuj etendiĝas ekde la sudo de Somalujo ĝis Sud-Afriko.

Orientafrik-savana ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Orientafrik-altaĵara ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Montara regiono de Afriko, ekde Etiopaj Altaĵoj ĝis Drakensbergoj en Sud-Afriko, inkluzive de la Okcident-Rifta Valo. Okulfrapa flaŭro, tiel podokarpo kaj afrokarpo, kiel ankaŭ gigantaj lobelioj kaj senecioj.

Sudafrik-savana ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Sudafrik-dezerta ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Kablanda ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi ekoprovinco kongruas kun la Kablanda Flaŭra Provinco, kaj konstituas la plej sudan pinton de Afriko. Ĝi havas mediteranean klimaton kaj karakteriziĝas de multe da endemiaj taksonoj kiaj la familio Proteaceae kaj la genro vidringtonio, kiuj ankaŭ troviĝas en la aŭstralazia ekozono.

Madagaskara ekoprovinco

[redakti | redakti fonton]

Madagaskaro kaj la najbaraj insuloj konstituas apartan ekoprovincon de la ekozono, kun multaj endemiaj taksonoj kiaj la lemuroj. Madagaskaro kaj la Sejŝeloj estas partoj de la praa superkontinento de Gondvano, kiuj derompiĝis de Afriko antaŭ milionoj da jaroj. Aliaj insuloj de Hinda Oceano, kiel Komoroj kaj Maskarenoj, estas vulkanaj insuloj kiuj formiĝis pli freŝdate. Madagaskaro ampleksas plurajn gravajn ekosistemojn, pro tio ke siaj biodiverseco kaj grado de endemiismo estas ekstreme altaj.

Endemiaj plantoj kaj bestoj

[redakti | redakti fonton]
Diversaj vegetaĵaro-tipoj en la afrotropisa ekozono.

La afrotropisa ekozono gastigas iom da endemiaj plantfamilioj. Ekoregionoj de Madagaskaro kaj la insuloj de Hinda Oceano gastigas dek endemiajn familiojn de angiospermoj; ok estas endemiaj al Madagaskaro, (Asteropeiaceae, Didymelaceae, Didiereaceae, Kaliphoraceae, Melanophyllaceae, Physenaceae, Sarcolaenaceae, kaj Sphaerosepalaceae), unu al Sejŝeloj (Mesdusagynaceae) kaj unu al Maskarenoj (Psiloxylaceae). Dek du plantfamilioj estas endemiaj aŭ kvazaŭ endemiaj al Sud-Afriko ( inkluzive de Curtisiaceae, Heteropyxidaceae, Penaeaceae, Psiloxylaceae kaj Rhynchocalycaceae) de kiuj kvin estas endemiaj al la Kablanda Flaŭra Provinco (inkluzive de Grubbiaceae). Aliaj endemiaj afrotropisaj familioj inkluzivas Barbeyaceae, Montiniaceae, Myrothamnaceae kaj Oliniaceae.

La Orientafrikaj grandaj lagoj (Viktoria-lago, Malavio, kaj Tanzanio) estas la centro de biodiverseco de multaj dolĉakvaj fiŝoj, precipe cikledoj. Ili gastigas pli ol du trionojn de la taksitaj 2 000 specioj en la familio [1]. La okcidentafrikaj riveroj el la marborda regiono nur kovras etan parton de Okcidentafriko, sed gastigas 322 de okcidentafrikaj fiŝspecioj, kun 247 limigitaj al tiu ĉi areo kaj 129 limigitaj al pli malgrandaj areoj.

La faŭno de la centraj riveroj ampleksas 194 fiŝajn speciojn kaj nur 33 limigitajn al malgrandaj areoj [2].

La ekozono havas diversajn endemiajn birdajn familiojn, inkluzive de strutojn (Struthionidae), nektariniedojn, vangaedojn, sekretaribirdon (Sagittariidae), Numida meleagris (Numididae), kaj kolioformajn birdojn (Coliidae). Do, pluraj familioj de paseroformaj birdoj restriktiĝas al la afrotropisa ekozono; tiuj inkluzivas Chaetopidae kaj pikatartedojn (Picathartidae).

Afriko havas tri endemiajn ordojn de mamuloj, la Tubetodentulojn (orikteropo), Afrosoricida (Tenrecidae kaj Chrysochloridae), kaj Makroscelidulojn. La tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj estas bone konataj por siaj diversecoj de grandaj mamuloj. Kvar specioj de Homedoj (Hominidae) estas endemiaj al la afrotropisa ekozono : ambaŭ specioj de gorilo (okcidenta gorilo, Gorilla gorilla, kaj orienta gorilo,Gorilla beringei) kaj ambaŭ specioj de la ĉimpanza genro, ĉimpanzo (Pan troglodytes), kaj bonobo (Pan paniscus). Homoj kaj iliaj prapatroj originis en Afriko.

Laŭbiome klasifikataj afrotropisaj ekoregionoj

[redakti | redakti fonton]
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Ruando,  Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj  Angolo,  Ekvatora Gvineo,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj  Kameruno,  Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj  Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj  Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko  Ekvatora Gvineo,  Kameruno,  Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj  Kenjo,  Sud-Sudano,  Tanzanio,  Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj  Benino,  Ebura Bordo,  Ganao,  Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj  Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj  Ebura Bordo,  Gvineo,  Liberio,  Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj  Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko  Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj  Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj  Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj  Francio,  Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj  Ekvatora Gvineo,  Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Kenjo,  Somalio,  Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Malavio,  Mozambiko,  Tanzanio,  Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj  Ebura Bordo,  Liberio,  Gvineo,  Sieraleono
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
AT0201 Verdakabaj sekaj arbaroj  Kaboverdo
AT0202 Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj  Madagaskaro
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj  Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Tanzanio,  Zambio
AT0705 Orient-sudana savano  Centr-Afrika Respubliko,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sudano,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj  Mozambiko,  Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko  Benino,  Kameruno,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Niĝerio,  Senegalo,  Sieraleono,  Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko  Centr-Afrika Respubliko,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj  Burkino,  Kameruno,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko  Burundo,  Etiopio,  Kenjo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Tanzanio,  Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano  Benino,  Burkino,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Malio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Gabono,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
Afrotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0801 Al-Haĵaraj montaraj duonarbaroj  Omano
Afrotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
AT0902 Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj {{{1 Namibio
AT0905 Saharaj inunditaj herbejoj  Sud-Sudano
AT0907 Zambezaj inunditaj herbejoj  Angolo,  Bocvano,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Mozambiko,  Tanzanio,  Zambio
Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj  Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj  Lesoto,  Svazilando,  Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj  Etiopio
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko  Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj  Sud-Afriko
AT1013 Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Ugando
Afrotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AT1201 Sekaj arbustaroj de Albany  Sud-Afriko
Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj  Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj  Ĉado,  Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto  Eritreo,  Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj  Eritreo,  Etiopio,  Ĝibutio,  Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto  Angolo, {{{1 Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj  Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto  Angolo, {{{1 Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj  Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj  Jemeno,  Sauda Arabio
Afrotropisaj mangrovarbaroj
AT1401 Centrafrikaj mangrovoj  Angolo,  Ekvatora Gvineo,  Gabono,  Ganao,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Niĝerio
AT1402 Orientafrikaj mangrovoj  Kenjo,  Mozambiko,  Somalio,  Tanzanio
AT1403 Gvineaj mangrovoj  Ebura Bordo,  Gambio,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Liberio,  Senegalo,  Sieraleono
AT1404 Madagaskaraj mangrovoj  Madagaskaro
AT1405 Sudafrikaj mangrovoj  Mozambiko,  Sud-Afriko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Farias, I.P. et al. 2000 : Total Evidence: Molecules, Morphology, and the Phylogenetics of Cichlid Fishes,Journal of Experimental Zoology (Mol Dev Evol) 288:76–92
  2. angle Moritz T. & Linsenmair, K.E. 2001 : West African fish diversity – distribution patterns and possible conclusions for conservation strategies (in African Biodiversity: Molecules, Organisms, Ecosystems, Springer

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]