Orient-gvineaj arbaroj
Orient-gvineaj arbaroj | |
---|---|
ekoregiono | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Koordinatoj | 6° 18′ 0″ N, 3° 36′ 0″ U (mapo)6.3-3.6Koordinatoj: 6° 18′ 0″ N, 3° 36′ 0″ U (mapo) [+] |
Orient-gvineaj arbaroj | |
La orient-gvineaj arbaroj estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko. La ekoregiono ampleksas la malaltaĵarajn arbarojn kiuj etendiĝas ekde Gvinea Golfo kelkajn cent kilometrojn landinternen, ekde okcidenta Ebur-Bordo ĝis la okcidenta bordo de Lago Voltao en Ganao. Kelkaj malgrandaj enklavoj troviĝas pli fore orienten kaj landinternen en Togolando kaj Benino. La Sasandro disigas la orient-gvineajn arbarojn de la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj, kiuj troviĝas okcidente. Landinternen kaj orienten, la orient-gvineaj arbaroj transiras al gvinea arbara-savana mozaiko.
La orient-gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluditaj en la biodiverseco-riĉaĵejo : gvineaj arbaroj de Okcidentafriko de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International). La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200-regiono gvineaj humidaj arbaroj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La diverseco je primatoj estas alta, kvankam pluraj specioj estas endanĝerigataj. La ekoregiono gastigas etajn populaciojn de arbara elefanto (Loxodonta ciclotys). La ĉefaj karnomanĝuloj de la ekoregiono estas la leopardo (Panthera pardus), la afrika ora kato (Caracal aurata) kaj la afrika civeto (Civettictis civetta), kvankam la tri specioj estas maloftaj.
La riĉeco je birdoj estas granda. Inter la okulfrapaj specioj oni povas citi blank-brustan numidon ( Agelastes meleagrides), Lobotos lobatus , Bycanistes cylindricus (Buceredoj), Glaucidium castaneum (Strigedoj), Illadopsis rufescens (Timaliedoj), Sieraleonan skistolaon (Schistolais leontica), Lamprotornis cupreocauda (Sturnedoj), Ŝarpean apalison (Apalis sharpei), nigrakronan batmocerkon (Bathmocercus cerviniventris), Picathartes gymnocephalus (Pikatartedoj), malakonoton de Lagden (Malaconotus lagdeni , Malakonotedoj) kaj Scotopelia ussheri (Strigedoj).
La reptilia kaj amfibia faŭnoj estas malmulte pristudataj.
Kvar specioj de mamuloj estas endemiaj en la ekoregiono : tri ronĝuloj (Dephomys eburnea, Malacomys cansdalei kaj Leimacomys buettneri) kaj unu soriko (Crocidura wimmeri).
Estas unu endemia reptiliospecio kaj dek-tri specioj de amfibioj, antaŭ ĉio arbaj ranoj el la familio de Rhacophoridae.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas krize endanĝerigita. Grandaj arbaraj areoj estas transformitaj en terkulturejojn kaj plantejojn. Ankaŭ la ĉasado kaj la arbarekspluatado estas tre ampleksaj, por brulligno kaj por eksportado de nobla konstruligno, kiaj la "afrika tektono" (Chlorophora) kaj la "mahagonoj" de la genroj Khaya kaj Entandrophragma. La sendifektaj areoj estas tre fragmentitaj kaj izolitaj.
Malpli ol 1% de la ekoregiono estas protektata.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Ebur-Bordo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0111 : Orient-gvineaj arbaroj (WWF)[rompita ligilo]
- angle Orient-gvineaj arbaroj (Wildworld) – Nacia Geografia Societo
- angle Orient-gvineaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Orient-gvineaj arbaroj (Globalspecies)[rompita ligilo]
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Eastern Guinean forests
- angle Tutmondaj 200; numero 1 : Gvineaj humidaj arbaroj ( WWF ) Arkivigite je 2016-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko (Naturprotekto Internacie)
- angle WDPA Arkivigite je 2009-08-04 per la retarkivo Wayback Machine