Saltu al enhavo

Ureo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karbamido
Struktura formulo 3D
Struktura formulo
Stereokemia formulo
3D
3D Kemia strukturo de Ureo
3D
Sintezo de Wöhler: Ureo ↔ Amonia cianato
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Ureo[2] estas organika kemikombinaĵo havanta la kemian formulon (NH2)2CO. Ĝi estis la unua organika kemia kombinaĵo artefarite kreata el neorganikaj kemioj, kiu montras ke vitalismo ne estas ĝusta ismo.

Ureo estis la unua organika kemia kombinaĵo artefarite kreata el neorganika kemio de Friedrich Wöhler en 1828, kiu kreis ĝin per reakcio inter kalia kombinaĵo (KOCN) kaj (NH4)2SO4. Wöhler provis krei alian kombinaĵon, sed kiam li kreis ureon, li malpruvis vitalismon, kiu estas la teorio ke ĉiu kemio de vivanta estanto estas malsama ol neanima materioj. Tiel naskiĝis organika kemio.

Post la malkovro Wöhler skribis al Berzelius: "Mi devas diri al vi, ke mi povas krei ureon sen uzo de renoj, nek homaj nek hundaj. Amonia cianato estas ureo."

Ĝi troviĝas en mamula kaj amfibia urino kaj en tiu de kelkaj fiŝoj. Birdoj kaj reptilioj ekskrecias acidon (C5H4N4O3, ureata acido), pro malsama metabolismo, kiu bezonas malpli da akvo.

Wöhler sensukcese provis prepari amonian cianaton pere de reakcio inter la amonia klorido kaj arĝenta cianato. Anstataŭ la esperitan amonian cianaton, li estigis ureon[3]:

NH4Cl + AgO-C≡N → NH4O-C≡N (NH2-C=O-NH2) + AgCl

Sintezo 2

[redakti | redakti fonton]

karbona duoksido+2amoniakoureo+akvo

Kun la tempopaso, pro varmo kaj ŝanĝo de pH, ureo degradiĝas en amonian cianaton[4]

H2N-CO-NH2 → NH4-O-C≡N

La urea ciklo (konata ankaŭ kiel ornitina ciklo) estas ciklo de biokemiaj reakcioj kiuj produktas ureon (NH2)2CO el amoniako (NH3).

Esplorintoj kiuj studis la ureon

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PCS Sales. Arkivita el la originalo je 2017-06-23. Alirita 2017-06-17.
  2. Ureo[rompita ligilo]
  3. From Vital Force to Structural Formulas, Otto Theodor Benfey
  4. Handbook of Isoelectric Focusing and Proteomics, David Garfin, Satinder Ahuja