Trikoloro
Trikoloro, kiel esence diras la nomo, estas flago havanta tri kolorojn. Tamen oni kutime konsideras trikoloroj nur tiujn flagojn, kiuj konsistas el tri kvaranguloj, kun eventuala aldono de stelo, blazono k.s. Fakte, pro praktikaj kialoj, oni eĉ povas paroli pri "dukoloraj trikoloroj" (!): "La Niĝeria flago estas vertikala trikoloro verda-blanka-verda." Trikoloro estas la plej ofta formo de flago en la mondo.
Ofte kiam oni diras "la trikoloro", oni intencas la francan flagon.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Oni povas distingi inter 4 specoj de trikoloroj:
Vertikala trikoloro
[redakti | redakti fonton]la flago estas vertikale dividita.
Horizontala trikoloro
[redakti | redakti fonton]la flago estas horizontale dividita. Ekzistas du varioj Egalstria.
Egalstria
[redakti | redakti fonton]Tiu estas la formo en 99% de la okazoj.
Kun malsamaj strilarĝoj
[redakti | redakti fonton]Vertikal-horizontala trikoloro
[redakti | redakti fonton]la flago estas unue vertikale, poste horizontale dividita.
Oblikva trikoloro
[redakti | redakti fonton]la flago estas oblikve dividita