Reo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon REO. |
Reo | |
Natura satelito de Saturno (V) | |
astronomia simbolo
| |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno V[1] |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Rea vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Giovanni Domenico Cassini[1] |
Dato de malkovro | 23-a de decembro 1672[1] |
Loko de malkovro | Parizo[1] |
Unua superflugo | Sondilo Voyager 1 (12-an de novembro 1980) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 527 108 km |
Discentreco | 0,0010 |
Klinangulo | 0,345° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 4,518 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | (1 529,0 ± 4,0) km (averaĝe) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(2,306518 ± 0,000353) × 1021 kg (1,233 ± 0,010) × 103 kg/m3 0,264 m/s2 635 m/s |
Rotacia periodo | Ligita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | 55 al 99 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
0,6[2] 0,65 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 10[3] |
Reo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, la dua plej granda post Titano.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]La 23-an de decembro 1655, Reon malkovris la franca-itala astronomo Giovanni Domenico Cassini, kiu ankaŭ malkovris Japeton, Dionon, kaj Tetison. John Herschel en 1847 donis al ĝi la nomon de la titanino Rhea, patrino de Zeŭso.
Fizikaj ecoj
[redakti | redakti fonton]Reo estas glacia astro, kies denso, 1 233 kg/m3, indikas ke ĝi konsistas el 25% da ŝtono (denso ĉ. 3 250 kg/m3) kaj 75% da glacio. Ĝia inercimomanto, mezurita de la kosmosondilo Cassini, indikas ke ĝi ne havas rokan kernon.
Reo estas forte koverta de krateroj kaj de helaj markoj. Oni povas dividi ĝin en du malsimiulajn regionojn: la unua regiono entenas kraterojn de pli ol 40 km de diametro, dum la dua regiono havas nur malgrandajn kraterojn. Tio pensigas, ke grava evento, okazinta dum la formiĝo de Reo "glatigis" ĝian surfacon.
Ringoj
[redakti | redakti fonton]La 6-an de marto 2008, la kosmosondilo Cassini, pasante apud Reo, malkovris perturbon en la fluo da elektronoj kaptitaj de la magneta kampo de Saturno.[4] Tiu perturbo estus ŝuldata al disko da polvo kaj rompitaĵoj orbitanta ĉirkaŭ Reo. Oni jam malkovris similajn ringojn ĉirkaŭ Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalisto.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
- ↑ Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)
- ↑ E. Lakdawalla,« A Ringed Moon of Saturn? Cassini Discovers Possible Rings at Rhea (Ringita saturna luno ? Cassini malkovris eblajn ringojn de Reo) Arkivigite je 2008-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Bildo de rotacianta Reo[rompita ligilo]
- france Reo Saturna satelito (el la paĝaro de Jean-Michel)
- angle Reo, el la paĝero de NASA Arkivigite je 2007-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle La plej granda glacia saturna luno
|