Saltu al enhavo

Neptuno (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neptuno ♆
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
glacia giganta planedo • ekstera planedo • Ter-ekstera planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Neptuno vd
Malkovro
Malkovrinto Johann Gottfried Galle[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 1846[1][2]
Loko de malkovro Berlino[1]
Unua superflugo Voyager 2
(25-an de aŭgusto 1989)
Unua enorbitiĝo Neniam
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
4 503 443 661 km (30,10 AU)[2]
4 452 940 833 km (29,77 AU)
4 553 946 490 km (30,44 AU)
Discentreco 0,011214269[2]
Meza anomaliangulo 267,767281°
Klinangulo 1,767975° (rilate al la ekliptiko)[2]; 6,43° (rilate al la suna ekvatoro); 0,72° (rilate al la laplaca ebeno)
Periodo 60 190 tagoj (164,79 jaroj)[2]
Meza cirkulrapido 5,43 km/s[2]
Longitudo de
suprenira nodo
131,794310°
Argum. de periapsido 265,646853°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Jes, 14[2]
Jes[2]
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
49 528 km vd
49 528 ± 30 km[2]
48 682 ± 60 km[2]
0,0171 ± 0,0013
7,6408 × 109 km2
6,254 × 1013 km3[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,0243 × 1026 kg
1,638 × 103 kg/m3
11,15 m/s2[2]
23 500 m/s[2]
Rotacia periodo
- Sidera periodo

0,6713 tagoj (16h 6min 36s)[2]
Aksa kliniteco 28,32°[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 72 K (averaĝe, je 1 baro)
55 K (averaĝe, je 0,1 baroj)[2]
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,41[2]
0,290[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
7,67 vd
8,0
7,78[2]
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

2,2″[2]
2,4″[2]
vdr

Neptuno estas la oka kaj plej ekstera[3] planedo de la sunsistemo. Ĝi estas ankaŭ la lasta kaj malplej granda el la kvar gasgigantoj, sed la kvara plej granda kaj tria plej peza el ĉiuj planedoj de la sunsistemo[4].Neptuno estas la nura objekto en la Sunsistemo kiu nun estas konsiderata planedo (Plutono ne plu estas konsiderata planedo) kiun normalaspekta persono ne povas vidi de la Tero per la nuda okulo, kvankam Urano estas tiel malforte videbla ke ankaŭ ĝi estis nur konsiderata planedo malfrue.

Malkovris Neptunon la germana astronomo Johann Gottfried Galle la 23-an de septembro 1846[1], helpe de kalkuloj de Urbain Le Verrier kaj John Couch Adams[2], kiuj kalkulis la lokon de tiu planedo per la perturboj de la orbito de Urano.

Neptuno estis nomata laŭ Neptuno, la romia dio de oceano. Ĝia signo estas ♆, stiligita tridento.

Neptuno estas nevidebla nudokule[5] kaj en teleskopo aperas kiel bluverda disko. Ĝin vizitis nur unu kosmosondilo: Voyager 2, kiu preterpasis ĝin la 25-an de aŭgusto 1989. Ĝia plej granda satelito estas Tritono.

Urbain Le Verrier.

La desegnoj de Galileo montras, ke la planedon Neptuno oni observis por la unua fojo la 28an de decembro 1612, kaj denove la 27an de januaro 1613;[6] en ambaŭ okazoj, Galileo konfuziĝis inter Neptuno kaj stelo proksima al Jupitero en la nokta ĉielo.[7]

En 1821, Alexis Bouvard publikigis en siaj astronomiaj tabeloj la orbiton de Urano.[8] La observoj montris gravajn perturbojn, kiuj kondukis Bouvard lanĉi la hipotezon ke la orbito de Urano devis esti perturbita per ajna alia korpo. En 1843, John Couch Adams kalkulis la orbiton de oka planedo laŭ la nenormalaĵoj observitaj en la orbito de Urano. Li sendis siajn kalkulojn al sir George Airy, nome Reĝa Astronomo, kiu petis plian informon. Adams ekredaktis respondon, sed li neniam finfine sendis ĝin. Urbain Le Verrier, la matematikisto kiu kunmalkovris la planedon Neptuno, en 1846, sendepende de Adams, publikigis siajn proprajn kalkulojn. En la sama jaro, John Herschel ekproponis la matematikan fokuson kaj konvinkis James Challis por serĉi la planedon proponitan de Le Verrier. Post multaj prokrastoj, Challis ekserĉis ties serĉadon, iom malpreta, en julio 1846. Tamen, dume, Le Verrier estis konvinkinta Johann Gottfried Galle por serĉi la planedon. Neptuno estis finfine malkovrita tiun saman nokton, la 23an de septembro 1846, ĝuste kie Le Verrier estis antaŭdirinta je ĝi plej verŝajne estas. Challis poste konstatis, ke li jam estis observinta antaŭe la planedon dufoje en aŭgusto, ne konstatinte ĝin.

El la malkovro, ekestis granda naciisma rivaleco inter francoj kaj britoj pri kiu precize havas prioritaton kaj devis ricevi la meritojn pro la malkovro.[9] Finfine establiĝis malferma internacia interkonsento ke kaj Le Verrier kaj Adams kune meritis la honorojn. Tamen, tiu interkonsento estas lastatempe pridubita fare de diversaj historiistoj ĉefe pro la remalkovro, en 1998, de la Dokumentoj de Neptuno (historiaj dokumentoj de la Reĝa Observatorio de Greenwich), kiuj ŝajne estis estinta celo de nedeca alproprigo fare de la astronomo Olin Eggen dum preskaŭ tri jardekoj kaj estis remalkovritaj tuj post lia morto. Post la reviziado de la dokumentoj, kelkaj historiistoj indikis, ke Adams meritas neniun honoron egalece kun Le Verrier.[10][11]

Tuj post sia malkovro, Neptuno estis nomita, simple, «la planedo kiu sekvas Uranon» aŭ «la planedo de Le Verrier». La unua sugesto de propra nomo devenis de Galle, kiu proponis la nomon Janus. En Anglio, Challis prezentis la nomon Oceano. En Francio, Le Verrier proponis, ke la nova planedo nomiĝu laŭ li mem Le Verrier, sugesto kiu kompreneble ne estis bone ricevita ekster Francio.

Dume, en diversaj apartaj kaj sendependaj okazoj, Adams proponis ŝanĝi la nomon de Urano kaj anstaatŭigi ĝin pere de Georgia, dum Le Verrier sugestis Neptuno por la nova planedo. Struve apogis tiun nomproponon la 29an de decembro 1846, en la Akademio de Sciencioj de Sankt-Peterburgo. En la romia mitologio, Neptuno estis la mardio, identigita kun la greka ento Pozidono. La postulo de mitologia nomo aspektis konvena kongrue kun la nomoj de la aliaj planedoj jam konataj delonge, el kiuj ĉiuj ricevis nomojn de romiaj diaĵoj.

La nomo de la planedo estas tradukita laŭvorte kiel stelo de la reĝo de la maro en ĉina, korea, japana kaj vjetnama (海王星 en ĉinaj karaktroj, 해왕성 en korea alfabeto). En Barato, la nomo havigita al la planedo estas Varuna (en devanagari: वरुण), nome la dio de la maro en la hinduisma/veda mitologio, nome la korespondanto al Pozidono/Neptuno en la grekromia mitologio.

Ekde sia malkovro ĝis 1930, Neptuno estis la plej malproksima konata planedo. Je la malkovro de Plutono en 1930, Neptuno iĝis la antaŭlasta planedo, scepte dum 20 jaroj inter 1979 kaj 1999 kiam Plutono eniris ene de ties orbito.[12] Tamen, la malkovro de la zono de Kuiper en 1992 kondukis multajn astronomojn al debato ĉu Plutono estu konsiderata planedon proprerajte aŭ kiel parto de la pli granda strukturo de la zono.[13][14] En 2006, la Internacia Astronomia Unio redifinis la vorton planedo por la unua fojo, reklasigante Plutonon kiel «nana planedo» farante denove Neptunon la lasta de la planedoj de la Sunsistemo.[15]

Unua jaro de Neptuno

[redakti | redakti fonton]

La 12an de julio 2011, post preskaŭ 165 terjaroj, Neptuno finfinigis sian unuan kompletan orbiton ĉirkaŭ la Suno ekde sia malkovro en 1846, en tio kio egalas al nur unu jaro laŭ konsideroj de ties propra traslacio. La sekva fojo en kiu Neptuno kompletigos alian orbiton ĉirkaŭ la Suno okazos en 2176.[16]

Fizikaj ecoj

[redakti | redakti fonton]

Kun maso je 1,0243 × 1026 kg[2], Neptuno estas ĉielkorpo inter Tero kaj la aliaj gasgigantoj: ĝia maso estas 17-oblo de tiu de Tero, sed nur 19-ono de tiu de Jupitero[4]. La neptunan surfacan graviton (11,15 m.s−2) superas nur la jupitera[4]. Ĝia ekvatora radiuso (24 764 km) estas preskaŭ kvaroble pli granda ol tiu de Tero[2].

Interna konsisto

[redakti | redakti fonton]
La interna strukturo de Neptuno.
1. Supra atmosfero kaj supraj nuboj
2. Atmosfero el hidrogenaj, heliumaj kaj metanaj gasoj
3. Mantelo el akvaj, amoniakaj kaj metanaj glacioj
4. Kerno el roko kaj glacio

La interna strukturo de Neptuno similas al tiu de Urano. Ĝia atmosfero konsistigas 5 ĝis 10% el ĝia maso kaj etendiĝas eble ĝis 10 aŭ 20% de la vojo al la kerno, ke ĝi atingas premon je proksimume 10 GPa. Pli altaj koncentritecoj da metano, amoniako kaj akvo troviĝas en la malsupraj regionoj de la atmosfero.

Tiuj pli varmaj kaj profundaj regionoj densiĝas kaj fariĝas varmega likva mantelo, kie temperaturo atingas 2 000 ĝis 5 000 K. La mantelo havas 10- aŭ 15-teran mason kaj riĉas je akvo, amoniako kaj metano[17]. Kiel kutime en planedoscienco, tiun miksaĵon oni nomas glacia, kvankam temas pri varma densega fluaĵo. Tiun fluaĵon, kiu havas altan elektran konduktivon, oni kelkfoje nomas akv-amoniaka oceano[18]. En prufundeco je 7 000 km, la kondiĉoj povas esti tiaj, ke metano diseriĝas en diamantajn kristalojn, kiuj precipitiĝas al la kerno.

La kerno de Neptuno konsistas el fero, nikelo kaj silikatoj, kaj probable havas mason je 1,2-oble tiu de Tero. La premo en la centro estas 700 GPa, plurmilionoble pli ol tiu de la tersurfaco, kaj la temperaturo povus esti 5 400 K.

Atmosfero

[redakti | redakti fonton]

En altaj tavoloj, la atmosfero de Neptuno enhavas 80% da hidrogeno kaj 19% da heliumo. Ankaŭ spuroj da metano ĉeestas. Ĉefaj sorbolinioj de metano okazas je ondolongoj super 600 nm, en ruĝa kaj transruĝa partoj de la elektromagneta spektro.

Kiel ĉe Urano, la sorbado de ruĝa lumo fare de la atmosfera metano parte donas al Neptuno ĝian bluan koloron[19], kvankam la neptuna lazuro kontrastas kun la pli dolĉa bluverdo de Urano. Ĉar la atmosfero de la du planedoj enhavas similan kvanton da metano, ia nekonata atmosfera konsistaĵo kredeble kontribuas al la koloro de Neptuno[20].

La atmosfero de Neptuno konsistas el du ĉefaj regionoj: la malsupra troposfero, kie temperaturo malkreskas kun alteco, kaj la stratosfero, kie temperaturo kreskas kun alteco. La limo inter la du (tropopaŭzo) havas premon je 10 kPa[21].

Strioj de altaj nuboj ombras al pli malsupra nuba tavolo

Modeloj pensigas, ke la troposferon de Neptuno strias nuboj de varianta konsisto, depende de la alteco. La plej supraj nuboj havas premon je malpli ol unu baro, kie la temperaturo konvenas, por ke metano likviĝu. Je premoj inter 1 kaj 5 baroj (100 kaj 500 kPa), nuboj el amoniako kaj hidrogena sulfido kredeble formiĝas. Super premo je 5 baroj, la nuboj povus konsisti el amoniako, amoniaka sulfido, hidrogena sulfido kaj akvo. Pli profundaj nuboj el akva glacio devus troviĝi je 50-bara premo (5 MPa), kie la temperaturo atingas 0 °C. Sub tio, povas esti nuboj el amoniako kaj hidrogena sulfido.

Altaj nuboj de Neptuno estis observitaj ombrante la nediafanan nubotavolon malsupre. Ankaŭ ekzistas altaj nubaj strioj, kiuj ĉirkaŭzonas la tutan planedon je konstanta latitudo. Tiuj ĉirkaŭaj strioj larĝas je 50 ĝis 150 km kaj superas la nubotavolon je 50 ĝis 110 km[22].

La lumspektroj de Neptuno pensigas, ke ĝia malsupra stratosfero estas nebula pro likviĝo de produktaĵoj de ultraviola lumdisigo de metano, kiel etano kaj acetileno[21]. La stratosfero ankaŭ enhavas spurojn da karbona monooksido kaj hidrogena cianido[21]. La stratosfero de Neptuno estas pli varma ol tiu de Urano pro la alta koncentriteco je hidrokarbonoj[21].

Pro ankoraŭ nekonataj kialoj, la termosfero de Neptuno estas nenormale varma je 750 K[23]. La planedo estas tro malproksima de la suno, por ke tiu varmo estu kreita de ultraviola radiado. Ebla kialo por tiu varmiĝo estas atmosfera interago kun jonoj de la magneta kampo de la planedo. Aliaj ebloj estas deinternaj gravitaj ondoj disperdiĝantaj en la atmosfero. La termosfero enhavas spurojn da karbona duoksido kaj akvo, kiuj povus deveni de eksteraj fontoj, kiel meteorŝtonoj kaj polvo.

Magnetosfero

[redakti | redakti fonton]
Grandokomparo de Neptuno kaj Tero.

Ankaŭ la magnetosfero de Neptuno similas al tiu de Urano: la magneta kampo estas klinita je 47° rilate al la rotacia akso, kaj discentra je almenaŭ 0,55 radiuso (13 500 km) de la fizika centro de la planedo. Antaŭ ol Voyager 2 vizitis Neptunon, oni hipotezis, ke la klinita magnetofero de Urano estas rezulto de ĝia klinita rotacio. Tamen, komparante la magnetajn kampojn de ambaŭ planedoj, sciencistoj nun pensas, ke la orientiĝo povas rezulti de internaj fluaĵoj en la planedo kaj ne la rezulto de la klino de la propra planedo mem aŭ de ajna ebla inversigo de la kampoj en ambaŭ planedoj. Tiu kampo povas esti generita per fluaĵaj konvektaj movoj en maldika sfereca tavolo de likvoj kiuj estu bonaj elektrokonduktoroj (probable kombino de amoniako, metano kaj akvo)[24] kio rezultas en agado de dinamo.[25]

La dupoluso de la magneta kampo, en la magneta ekvatoro de Neptuno, estas de ĉirkaŭ 14 mikrotesloj (0.14 G).[26] La magneta dupolusa momanto de Neptuno estas proksimume 2.2 × 1017 T·m³ (14 μT·RN³, kie RN estas la radiuso de Neptuno). La magneta kampo de Neptuno havas kompleksan geometrion, kiu inkludas kontribuojn relative grandajn de komponantoj ne dupolusaj, inkludante kvarpolusan momanton kiu povas superi la forton de la dupolusan momanton. Male, la Tero, Jupitero kaj Saturno havas nur kvarpolusajn momantojn relative malgrandajn, kaj iliaj kampoj estas malpli klinaj rilate al la polusa akso. La granda kvarpolusa momanto de Neptuno povas esti la rezulto de la elmovo rilata al la centro de la planedo kaj de la geometriaj limigoj de la dinamo generanta la magnetan kampon.[27][28]

La fraparko de Neptuno, en kiu la magnetosfero ekbremsas la sunventon, ekestas je distanco de 34.9 fojojn la radiuso de la planedo. La magnetopaŭzo, kie la premo de la magnetosfero obstaklas la sunventon, estas je distanco de inter 23 kaj 26.5 fojojn la radiuso de Neptuno. La vosto de la magnetosfero etendiĝas almenaŭ ĝis 72 radiusoj de Neptuno, kaj probable multe pli malproksime.[27]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ringoj de Neptuno.
Neptunaj ringoj.

Neptuno havas maldikan ringan sistemon. Neptuno havas kvin ringoj: Galle, Le Verrier, Lassell, Arago, kaj Adams. [29]

La meteologio de Neptuno karakteriziĝas per tre dinamikaj ŝtormosistemoj, kun ventoj kiuj atingas rapidojn de preskaŭ 600 m/s (2200 km/h), preskaŭ atingante flurapidecojn supersonajn.[30] Pli tipe, pere de la sekvo de la movado de la persistantaj nuboj, oni pruvis, ke la rapidecoj de la vento varias de 20 m/s en la direkto oriente ĝis 325 m/s al okcidento.[31]

La Granda Malhela Makulo, vidita el la kosmosondilo Voyager 2.

En la supra parto de la nuboj, la rapideco de la hegemoniaj ventoj gamas inter 400 m/s laŭlonge de la ekvatoro ĝis 250 m/s en la polusoj.[24] La plimulto de la ventoj en Neptuno moviĝas en direkto mala al la rotacio de la planedo.[32] La ĝenerala modelo de ventoj montras rotacion antaŭena en altaj latitudoj kontraŭ la malantanŭena rotacio en pli malaltaj latitudoj. Oni pensas, ke la diferenco en la fludirekto estas okazigita pro «haŭt-efiko» kaj ne de alia pli prokfunda atmosfera procezo.[33] Je 70° S de latitudo, ŝpruco de alta rapideco vojaĝas je rapideco de 300 m/s.[33]

Neptuno diferenciĝas de Urano pro sia tipa nivelo de la meteologia aktivideco. Voyager 2 observis meteologiajn fenomenojn en Neptuno dum sia superflugo en 1989, sed ĝi ne observis kompareblajn fenomenojn en Urano dum sia superflugo en 1986.[34]

En 2007, oni malkovris, ke la supra troposfero de la suda poluso de Neptuno estas proksimume 10 K pli varma ol la cetero de la planedo, kiu haas averaĝo de proksimume 73 K (−200 °C). La diferenco de temperaturo estas sufiĉa por ke la metano, kiu aliloke frostiĝas en la troposfero, eskapas al la stratosfero proksime de la poluso.[35] Tiu pli varma regiono estas tia pro la aksa klineco de Neptuno, kiu estis eksponinta la sudan poluson al la Suno dum la lasta kvarono de la jaro de Neptuno, aŭ dum ĉirkaŭ 40 terkaroj. Ĉar Neptuno moviĝas malrapide al la flanko mala al la Suno, la suda poluso malheliĝos kaj la norda poludo heliĝos, kio rezultas en la fakto, ke la liberigo de metano ŝanĝiĝas al la norda poluso.[36]

Pro la sezonaj ŝamnĝoj, oni observis, ke la zonoj de nuboj en la suda duonsfero de Neptuno pliiĝis en grando kaj albedo. Tiun tendencon oni observis por la unua fojo en 1980 kaj oni supozis, ke ĝi daŭris ĝis proksimume la jaro 2020. La longa orbita periodo rezultas en la fakto ke la sezonoj en Neptuno daŭran kvardek jarojn.[37]

Naturaj satelitoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naturaj satelitoj de Neptuno.

La ĉefa natura satelito de Neptuno estas sendube Tritono, unu el la plej grandaj lunoj de la sunsistemo, kiun malkovris William Lassell nur 17 tagojn post la malkovro de Neptuno mem.

La aliaj satelitoj oficiale agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio estas Najado, Talaso, Despino, Galateo, Lariso, Proteo, Nereido, Halimedo, Psamato, Sao, Laomedeo kaj Nezo.

La nomoj de la neptunaj satelitoj ĉiuj omaĝas marajn diojn.

Planeda simbolo de Neptuno

Planedoj preter Neptuno

[redakti | redakti fonton]
Percival Lowell, kreinto de la Planedo X-hipotezo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Planedoj preter Neptuno.

Sekvante la eltrovon de la planedo Neptuno en 1846, ekzistis konsiderinda konjekto ke alia planedo povus ekzisti preter sia orbito.[38] La serĉo komenciĝis en la mezo de la 19-a jarcento kaj daŭris ĉe la komenco de la 20-a kun la serĉado de Percival Lowell de Planedo X (dek, en romiaj ciferoj). Lowell proponis la Planendo X-hipotezon por klarigi ŝajnajn diferencojn en la orbitoj de la gigantaj planedoj, precipe Urano kaj Neptuno,[39] konjektante ke la gravito de granda nevidita naŭa planedo povus esti perturbinta Uranon sufiĉe por respondeci pri la neregulaĵoj.[40]

La eltrovo de Plutono fare de Clyde Tombaugh en 1930 ŝajnis validigi la hipotezon de Lowell, kaj Plutono estis oficiale nomita la naŭa planedo. En 1978, Plutono estis decide celkonscia esti tro malgranda por sia gravito por influi la gigantajn planedojn, rezultigante mallongan serĉon por deka planedo. La serĉo estis plejparte prirezignita en la fruaj 1990-aj jaroj, kiam studo de mezuradoj faritaj per la kosmosondilo Voyager 2 trovis ke la neregulaĵoj observitaj en la orbito de Urano ŝuldiĝis al eta trotaksado de la maso de Neptuno.[41] Post 1992, la eltrovo de multaj malgrandaj glaciaj objektoj kun similaj aŭ eĉ pli larĝaj orbitoj ol Plutono kondukis al debato pri ĉu Plutono devus resti planedo, aŭ ĉu ĝi kaj ĝiaj najbaroj devus, kiel la asteroidoj, ricevi sian propran apartan klasifikon. Kvankam kelkaj el la pli grandaj membroj de tiu grupo estis komence priskribitaj kiel planedoj, en 2006 la Internacia Astronomia Unio (IAU) reklasifikis Plutonon kaj ĝiajn plej grandajn najbarojn kiel nanajn planedojn, lasante Neptunon la plej malproksima konata planedo en la Sunsistemo.[42]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Gazetteer of Planetary Nomenclature (angle). Usona geologia agentejo USGS. Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 Dr. David R. Williams. Neptune Fact Sheet (angle). NASA. Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  3. Laŭ la difino de “planedo” aprobita la 24-an de aŭgusto 2006 dum la 26-a ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio. Antaŭ tiu oficiala difino, Plutono estis konsiderata kiel la plej ekstera planedo.
  4. 4,0 4,1 4,2 Dr. David R. Williams. Planetary Fact Sheet - Metric (angle). NASA. Alirita la 1-an de aprilo 2010.
  5. Kun videbla magnitudo je 8,0, Neptuno estas malpli brila ol la malplej brilaj nudokule videblaj steloj, kiuj havas videblan magnitudon je proksimume 6,0.
  6. García, Simón (2009). «Galileo “casi” descubrió Neptuno». laverdad.es.
  7. Marcelo Dos Santos La furia de Poseidón eldonejo Axxón, El descubrimiento de Neptuno.
  8. S. Débarbat, S. Grillot, J. Lévy Alexis Bouvard (1767 - 1843) L’Observatoire de Paris, 13an de majo 2002 arkivita en [1] la 16am de aprilo 2002.
  9. 1846. «El descubrimiento de Neptuno.» El Mundo (2009).
  10. «Neptuno es mío. La verdad sobre el descubrimiento del planeta.» La Nación (2003).[2] (el Retarkivo 20151005223758)
  11. Marcelo Peralta El asunto Neptuno. alirita la 4an de novembro 2010, arkivita en [3] la 23an de novembro 2011.
  12. Tony Long Jan. 21, 1979: Neptune Moves Outside Pluto's Wacky Orbit 2008, en wired.com, arkivita en [4] la 5an de decembro 2012, alirita la 11an de septembro 2009.
  13. Weissman, Paul R. The Kuiper Belt en Annual Review of Astronomy and Astrophysics, alirita la 4an de oktobro 2006
  14. The Status of Pluto: A clarification en gazetarkonferenco de la Internacia Astronomia Unio, 1999, alirita la 25an de majo 2006, arkivita en [5] la 16an de februaro 2006
  15. IAU 2006 General Assembly: Resolutions 5 and 6 de 24a de aŭgusto 2006, IAU en PDF.
  16. Feliz cumpleaños, Neptuno! en astronomos.org, alirita la 12an de julio 2011, arkivita en [6] la 15an de julio 2011.
  17. Calvin J. Hamilton. Neptune (angle). Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  18. S. Atreya, P. Egeler, K. Baines (2006). Water-ammonia ionic ocean on Uranus and Neptune? (angle) (PDF). Geophysical Research Abstracts. Arkivita el la originalo je 2012-02-05. Alirita 2010-04-03 2010. Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  19. Hubble Space Telescope Observations of Neptune (angle). Hubble News Center (1995). Alirita la 11-an de aprilo 2010.
  20. Neptune overview (angle). Solar System Exploration. NASA. Arkivita el la originalo je 2008-03-03. Alirita 2010-04-11 2010. Alirita la 11-an de aprilo 2010.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 Jonathan I. Lunine (1993). The Atmospheres of Uranus and Neptune (angle) (PDF). Lunar and Planetary Observatory, Universitato de Arizono. Alirita la 11-an de aprilo 2010.
  22. Max, C. E.; Macintosh, B. A.; Gibbard, S. G.; Gavel, D. T.; Roe, H. G.; de Pater, I.; Ghez, A. M.; Acton, D. S.; Lai, O.; Stomski, P.; Wizinowich, P. L. (2003). Cloud Structures on Neptune Observed with Keck Telescope Adaptive Optics (angle). The Astronomical Journal. Alirita la 20-an de aprilo 2010.
  23. Broadfoot, A.L.; Atreya, S.K.; Bertaŭ, J.L. kaj aliaj (1999). Ultraviolet Spectrometer Observations of Neptune and Triton (angle) (PDF). Science. Alirita la 25-an de aprilo 2010.
  24. 24,0 24,1 Elkins-Tanton, Linda T. (2006). «Uranus, Neptune, Pluto, and the Outer Solar System». Chelsea House (en angla) (New York). pp. 79-83. ISBN 978-0-8160-5197-7.
  25. Stanley, Sabine kaj Bloxham, Jeremy, Convective-region geometry as the cause of Uranus' and Neptune's unusual magnetic fields, en Nature, 11a de marto 2004, volumo 428, numero 6979, pp. 151-153, doi= 10.1038/nature02376, pmid= 15014493, bibcode = 2004Natur.428..151S
  26. Connerney, J. E. P., Acuña, Mario H. kaj Ness, Norman F. The magnetic field of Neptune, 1991, Journal of Geophysics Research, volumo 96, pp. 19, 23-42, bibcode=1991JGR....9619023C, doi=10.1029/91JA01165
  27. 27,0 27,1 Ness, N. F., Acuña, M. H., Burlaga, L. F., Connerney, J. E. P., Lepping, R. P. kaj Neubauer, F. M. Magnetic Fields at Neptune, Science, 1989m volumo 246, numero 4936, pp. 1473-1478, doi=10.1126/science.246.4936.1473, pmid=17756002, bibcode=1989Sci...246.1473N
  28. Russell, C. T. kaj Luhmann, J. G. Neptune: Magnetic Field and Magnetosphere University of California, Los Angeles, alirita la 12an de decembro 2015, arkivita la 29an de junio 2019 en [7]
  29. Fraser Cain (12a de Marto 2012). The Rings of Neptune. University Today. Alirita la 22-an de januaro 2022.
  30. Suomi, V.E., Limaye, S. S. kaj Johnson, D. R. High Winds of Neptune: A possible mechanism, 1991, Science, volumo 251, numero 4996, pp. 929-932, doi=10.1126/science.251.4996.929, pmid=17847386, bibcode=1991Sci...251..929S
  31. Hammel, H. B.; Beebe, R. F.; De Jong, E. M.; Hansen, C. J.; Howell, C.D.; Ingersoll, A. P.; Johnson, T. V.; Limaye, S. S.; Magalhaes, J.A.; Pollack, J. B.; Sromovsky, L. A.; Suomi, V.E.; Swift, C. E. (1989). «Neptune's wind speeds obtained by tracking clouds in Voyager 2 images». Science 245 (4924): 1367-1369. Bibcode:1989Sci...245.1367H. PMID 17798743. doi:10.1126/science.245.4924.1367.
  32. Burgess, Eric Far Encounter: The Neptune System 1991, Columbia University Press, ISBN = 978-0-231-07412-4.
  33. 33,0 33,1 Lunine, Jonathan I. «The Atmospheres of Uranus and Neptune». Annual Review of Astronomy and Astrophysics (en angla) 31: 217-263. Bibcode:1993ARA&A..31..217L. ISSN 0066-4146. doi:10.1146/annurev.aa.31.090193.001245.
  34. Lavoie, Sue PIA02245: Neptune's blue-green atmosphere NASA JPL, 16a de februaro 2000, alirita la 13an de decembro 2015.
  35. Orton, G. S.; Encrenaz, T.; Leyrat, C.; Puetter, R.; Friedson, A.J. (2007). «Evidence for methane escape and strong seasonal and dynamical perturbations of Neptune's atmospheric temperatures». Astronomy and Astrophysics 473: L5-L8. Bibcode:2007A&A...473L...5O. doi:10.1051/0004-6361:20078277.
  36. Orton, Glenn kaj Encrenaz, Thérèse A Warm South Pole? Yes, On Neptune! en ESO, 18a de septembro 2007, alirita la 13an de decembro 2015
  37. Villard, Ray kaj Devitt, Terry Brighter Neptune Suggests A Planetary Change Of Seasons en Hubble News Center, 15a de majo 2003, alirita la 13an de decembro 2008
  38. Meyersohn, Ryanne Maxine (2023-05-28). Figueroa Nieves, Rosa Amelia (ed.). Estudio Comprensivo del Origen de la Humanidad. (n.p.). Prenite 2024-10-19.
  39. Bower, E. C. (1931). On the orbit and mass of Pluto with an ephemeris for 1931-1932. Lick Observatory Bulletins, 15, 171–178. https://doi.org/10.5479/ads/bib/1931licob.15.171b
  40. Tombaugh, C. W. (1946). The search for the ninth planet, Pluto. Leaflet of the Astronomical Society of the Pacific, 5(209), 73.
  41. Standage, T. (2001). The Neptune File: A story of astronomical rivalry and the pioneers of planet hunting. Berkley Books. ISBN 978-0-8027-1363-6.
  42. "IAU 2006 General Assembly: Resolutions 5 and 6" (PDF). International Astronomical Union. 2006-08-24. Prenite 2024-10-19.

Aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]