Palermo
Palermo | ||
sicile: Paliermu | ||
urbo | ||
Palermo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Palermo | ||
Ŝtato | Italio | |
---|---|---|
Duoninsulo | Apenino | |
Insulo | Sicilio | |
Provinco | Provinco de Palermo | |
Historiaj regionoj | 5
| |
Memorindaĵoj | 5
| |
Konstruaĵoj | Teatro Massimo, Politeama | |
Maro | Tirena Maro | |
Situo | Palermo | |
- alteco | 14 m s. m. | |
- koordinatoj | 38° 07′ 00″ N 13° 22′ 00″ O / 38.11667 °N, 13.36667 °O (mapo) | |
Areo | 160,6 km² (16 060 ha) | |
Loĝantaro | 671 864 (31.03.2017) | |
Denseco | 4 183 loĝ./km² | |
Botanika ĝardeno | Orto botanico di Palermo | |
Fondo | 736 a.K. | |
Urbestro | Leoluca Orlando | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 90100 | |
Telefona antaŭkodo | +91 | |
ISTAT | 082053 | |
Patrono | Sankta Rozalia | |
Festa tago | 15-a de julio | |
Situo de Palermo enkadre de Italio
| ||
Situo enkadre de Sicilio
| ||
Vikimedia Komunejo: Palermo | ||
Retpaĝo: www.comune.palermo.it | ||
Demonimo : Palermitani
|
Palermo (pa'lɛrmo, sicililingve Palermu) estas ĉefurbo de Sicilio kaj de provinco Palermo en Italio. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de Sicilio, borde de la Tirena Maro. La loĝantoj estas preskaŭ 700mil.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo "Palermo" devenas el la greka Πανόρμος (Panormos), kiu signifas παν = ĉiu kaj όρμος = haveno, ĉar ĉirkaŭ la urbo la maro kaj du riveretoj kreis plurflankan havenon. La Romianoj tenis la nomon preskaŭ senŝanĝe (Panormus). Sub la araboj la nomo estis adaptita al la araba elparolo kaj iĝis Balarm, de kiu venis poste la nuna nomo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kvankam prahistoriaj vilaĝoj en la areo jam ekzistis, veran urbon fondis la Fenicoj en la 8-a jarcento. La nomo de la urbeto estis Mabbonath (=loĝloko) kaj poste Zyz (=floro) (eble ambaŭ samtempe).
La grekoj bone konis ĝin sub la nomo de Πανόρμος (Panormos), kvankam ĝi restis fenika urbo ĝis la konkero fare de Romio en 254 a.K.. La Romianoj tenis la grekan nomon, ŝanĝetita en Panormus.
Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio dum kelkaj jardekoj Palermo apartenis al diversaj regantoj. Ĉirkaŭ 535 Bizancio, venkinta la Vandalojn, akiris Palermon, kiu restis sub ĝis la konkero fare la Araboj en 831. La Araboj elektis Palermon kiel ĉefurbo de Sicilio.
En 1071 la normanda Roĝero de Hauteville prenis Palermon de la Araboj post kvarjara sieĝo. Palermo restis sub la normandoj ĉirkaŭ 100 jarojn, poste ĝi estis regata de la Ŝtaŭfoj (1194-1266), de la Anĵuanoj (nur dum 16 jarojn).
En 1282, post popola tumulto, alvenis en Sicilion Petro la 3-a, reĝo de Aragono, kiu deklaris sin ankaŭ reĝo de Sicilio. Palermo restis longdaŭre ĉefurbo (parte kune kun Katanio) de la Reĝlando Sicilio (aŭ de Trinakrio), tiam preskaŭ sendependa parto de la Kronlando de Aragono.
En la 15-a jarcento du gravaj eventoj ŝanĝas la rolon de Palermo. En 1442 Alfonso la 5-a de Aragono iĝas reĝo de Napolo. La du reĝlandoj de Sicilio kaj de Napolo unuiĝas kun ĉefurbo Napolo. En 1469 Izabela la 1-a de Kastilio edziniĝas kun Fernando la 2-a de Aragono kaj sekve Kastilio kaj Aragono kreas la novan reĝlandon de Hispanio. Sub Hispanio, estas viĉreĝo en Palermo, reganta la Sicilio kaj malsama de la viĉereĝo en Napolo, kiu regas la ceteran Suditalion.
En 1713 la Traktato de Utreĥto donas Sicilion al la Savoja dinastio, kiu tamen interŝanĝas ĝin kun Sardinio. Sicilio apartenas ekde tiam al la Reĝlando de la Du Sicilioj (kvankam la nomo estis kreita nur en 1816), krom dum kelkaj jaroj je la tempo de Napoleono. La ĉefurbo de la reĝlando estas Napolo; Palermo gardas la malpli gravan rolon de "ĉefurbo de la insula parto de la reĝlando".
En 1860 popolaj tumultoj favore de Giuseppe Garibaldi helpas lian eniron en la urbon la 28-an de majo. (Estis tamen poste ankaŭ kelkaj tumultoj kontraŭ la novan reĝlandon.) Palermo, kiel la cetero de Sicilio, estis parto de la nova Reĝlando de Italio ekde sia ekesto en 1861.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Palermo situas en la nordokcidenta bordo de Sicilio, ĉe la Tirena Maro.
Ĉirkaŭ la urbo estas kalkoŝtonaj montetoj, limigantaj malgrandan ebenaĵon nomatan "Conca d'Oro" (=Ora Kuvo).
El tiuj montetoj fluis al la maro riveretoj kiuj estis gravaj en la antikva epoko sed nun kuras subtere.
La klimato estas sufiĉe varma, sed ankaŭ estas influata de la maro. Ĝi estas tipa mediteranea klimato. Averaĝe, la temperaturo de la plej malvarma monato (februaro) estas inter 8 kaj 15°C, kaj de la plej varma (aŭgusto) inter 22 kaj 31°C. Pluvoj okazas ĉefe inter oktobro kaj aprilo; somero estas seka sezono. La jara kvanto de pluvo estas ĉirkaŭ 850 mm kaj la nombro de pluvtagoj jare estas ĉirkaŭ 80.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Palaco de la Normandoj (nun parlamentejo) kun la Palaca Kapelo
- Preĝejo Sankta Johano de la ermitoj * Katedralo de Palermo
- Palaco de Orleano
- Ponto de la Admiralo
- Preĝejo Sankta Kataldo
- Preĝejo Sankta Maria de la Admiralo
- Nova Pordego (Porta Nuova)
- Ĉina Palaceto
- Palaco La Zisa
- Proksimaj arkeologiaj lokoj Himero kaj Kaverno de la Adaŭro
- Groto Adaŭro
Servoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Palermo naskiĝis:
- sankta Nimfa (4-a jarcento)
- Oliva el Palermo, sanktulino (5-a jarcento)
- papo Agatono, sakta (7-a jarcento)
- papo Serĝo la 1-a, sankta, (7-a jarcento)
- Filareto el Kalabrio, sanktulo (11-a jarcento)
- Rozalia, sanktulino (12-a jarcento)
- Vilhelmo la 1-a, reĝo de Sicilio (12-a jarcento)
- Vilhelmo la 2-a, reĝo de Sicilio (12-a jarcento)
- Vilhelmo la 3-a, reĝo de Sicilio (12-a jarcento)
- Antonello el Palermo, pentristo (15-a jarcento)
- Sigismondo d'India, muzikverkisto (17-a jarcento)
- Alessandro Cagliostro, aventuristo kaj alkemiisto (18-a jarcento)
- Giuseppe Velasco, pentristo (18-a/19-a jarcento)
- Luisa de Orleano, edzino de Leopoldo la 1-a kaj tiel unua reĝino de Belgio (19-a jarcento)
- Ferdinando la 2-a, reĝo de la Du Sicilioj (19-a jarcento)
- Maria Kristina Burbono, reĝino de Hispanio (19-a jarcento)
- Ernesto Basile, arkitekto de la movado Art Nouveau (1857-1932)
- Vittorio Emanuele Orlando, itala politikisto (19-a/20-a jarcento)
- Franco Franchi kaj Ciccio Ingrassia, komikaj aktoroj (20-a jarcento)
- Paolo Borsellino kaj Giovanni Falcone, juĝistoj murditaj de mafio (20-a jarcento)
- Natalia Ginzburg, itala verkistino (20-a jarcento)
- Giuseppe Tomasi di Lampedusa, itala verkisto (20-a jarcento)
- Ugo La Malfa, itala politikisto (20-a jarcento)
- Enzo Sellerio, itala eldonisto (20-a jarcento)
- hungara operokantistino Paula Takács (20-a jarcento)
- Leoluca Orlando, itala politikisto (vivanta)
- Sergio Mattarella, itala politikisto kaj prezidanto (vivanta)
En Palermo mortis:
- Leonardo Sciascia, itala verkisto (20-a jarcento)
- hungara grafo kaj mecenato Dénes Andrássy
- hungara oficiro Lajos Tüköry
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Palermo havas gravan havenon, de kiu iras pramoj al Cagliari, Ĝenovo, Livorno kaj Napolo kaj eksterlanden al Tunizo. Ĝi havas ankaŭ internacian flughavenon (flughaveno Falcone-Borsellino) kaj malnovan flughavenon, nome Flughaveno Palermo-Boccadifalco.
En la regiono ĉirkaŭ Palermo gravas marborda turismo.
Sporto
[redakti | redakti fonton]Esperanto-grupo estis fondita en Palermo en 1906 de Vitangelo Nalli, kiu tie propagandis ekde 1903, kaj aliaj movadanoj, interalie Stefano la Colla. Ĝi komence nomiĝis „Junulara Amikaro Esperantista“, kaj en 1908 iĝis Esperanto-Grupo de Palermo.