David C. Jewitt
Aspekto
David C. Jewitt | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | David C. Jewitt |
Dato de naskiĝo | 1958 |
Naskiĝloko | Britio |
Aĝo | 66 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Britio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Kavli Prize in Astrophysics, Premio Shaw, Premio Shaw pri Astronomio [+] |
Portalo pri Homoj | |
David C. Jewitt (naskiĝis en 1958 en Britio) estas brita astronomo
Li ricevis sian diplomon en 1979 en la Universitato de Londono, fariĝis doktoro pri astronomio en la Kalifornia Instituto de Teknologio en 1980.
Liaj studoj temas pri la kometoj, la transneptunaj objektoj la naturaj satelitoj de Jupitero kaj la formiĝo de la sunsistemo.
Li malkovris aŭ kun-malkovris plurajn el la naturaj satelitoj de Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno en kunlaboro kun Scott S. Sheppard[1]
Li malkovris ankaŭ, kun Chadwick A. Trujillo kaj Jane X. Luu, la transneptunan objekton (19308) 1996 TO66
La asteroido 6434 Jewitt tiel nomiĝis en lia honoro.
Naturaj satelitoj malkovritaj
[redakti | redakti fonton]Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Remalkovro. Temiston malkovris Charles Kowal kaj Elizabeth Roemer en 1975