Balatonkenese
Balatonkenese | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8174 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 559 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 2′ N, 18° 7′ O (mapo)47.03463055555618.109230555556Koordinatoj: 47° 2′ N, 18° 7′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 65,53 km² (6 553 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonkenese [+] | |||
Balatonkenese [balatonkeneŝe] (ofte mallonge Kenese) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj banloko en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonalmádi.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Balatonkenese situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, ĉe nord-orienta bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Balatonfüred-Budapeŝto. Balatonfűzfő estas proksime. Paralele kun la bordo longe etendiĝas kruda leŭsomuro. Székesfehérvár troviĝas je 40 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, poste romianoj setlis. La unua mencio pri la loko okazis greke jam en 990. Komence de la ŝtatiĝo ĝi estis eklezia bieno. Tutlanda parlamento okazis en 1532. Haveno konstruiĝis en 1846, komenciĝis la ŝipotrafiko, ĉe la bordo feriaj dometoj formiĝis. Por Balatonkenese (urbiĝinta en 2009) la fremdultafiko estas la plej grava.
Apartenis al la urbo ankaŭ ĉeborda, iam sendependa feriejo Balatonakarattya ĝis aŭtuno de 2014, havanta ankaŭ stacidomon. Tie estas vidindaĵo la jam morta ulmaco, kiu arbo estis departementa limo por la fiŝistoj. La publiko verkis legendon pri la arbo (Arbo de Francisko Rákóczi la 2-a).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana preĝejo (Balatonkenese) kun restintaj mezepokaj partoj
- malfrubaroka preĝejo Patrono de Hungaroj (Balatonkenese) kun 27 m-ojn alta turo
- paroĥo el la 16-a jarcento, nun biblioteko
- strando
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Balatonkenese naskiĝis:
En Balatonkenese mortis:
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- István Kenesei, lingvisto
- Krisztián Kenesei, futbalisto
- Albert Kenessey, akademiano