Ŝubekulo
Ŝubekulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Balaeniceps rex Gould, 1850 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ŝubekulo (Balaeniceps rex) estas la ununura birda specio de la familio de balenocipitedoj de la ordo cikonioformaj. Ĝia araba nomo estas abu markub (arabe أبو مركوب, patro de la ŝuoj).
La ŝubekulo ricevis sian nomon pro sia ŝuforma beko, kiu estas 19 centimetrojn granda. La korpolongeco atingas eĉ 120 centimetrojn.
Ĝi estas granda afrotropisa birdo kiu vivas en tropika orienta Afriko, kaj ĉefe en Ugando. Ĝi nestas surgrunde, kie la ino demetas 2 ovojn. Nokte la ino ĉiam kovas, tage ofte kovas la masklo. Se la temperaturo estas varmega, ĝi ofte malvarmigas la ovojn per akvo. La idoj elkoviĝas post 30 tagoj; ili havas densan, grizan lanugaron. La idoj restas en la nesto dum 3 ĝis 3,5 monatoj. Ili devas memstariĝi kiam ili estas 4-monataĝaj.
La ŝubekulo manĝas fiŝojn, ĉefe pulmofiŝojn aŭ specifajn fiŝojn, kiuj povas vivi en kotaj akvoj aŭ eĉ fore de ĝi inter la koto. Do, la birdo kutime ĉeestas kotajn herbejojn kaj ĉe riveroj.
Ĝi flugas kun entirita kapo kaj eligas sonon similan kiel cikonio.
La birdon daŭre danĝerigas malpliiĝo de la vivo-areo (senakvigoj de marĉoj, forbruligoj de fragmitaroj, fiŝado, kaj tiel plu).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
elflugante
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]