Ĥupah
Aspekto
Ĥupah (en hebrea חוּפָּה, pl. חוּפּוֹת, ĥuppot, laŭvorte, "kanopeo" aŭ "kovrejo"), ankaŭ ĥuppah, ĉipe, ĉupah, aŭ ĉuppa, estas kanopeo aŭ kovrotuko sub kiu juda paro staras dum sia nupta ceremonio. Ĝi konsistas el tuko, foje talito, etendita aŭ subtenita el kvar fostoj, aŭ foje mane tenita de helpantoj en la ceremonio. Ĥupah simbolas la hejmon kiun la paro konstruas kune.
Laŭ plia ĝenerala senco, chupah referencas al la metodo laŭ kiu nesuin, nome la dua etapo de Juda geedziĝo, estas plenumita. Laŭ kelkaj opinioj, ĝi estas plenumita de la paro staranta sub la kanopeo; tamen, estas aliaj konsideroj.[1][2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Abraham P. Bloch, The Biblical and historical background of Jewish customs and ceremonies (KTAV Publishing House, Inc., 1980 ISBN 978-0-87068-658-0)
- Isaac Klein, A guide to Jewish religious practice (KTAV Publishing House, Inc., 1979 ISBN 978-0-87334-004-5)
- Rabbi John Rayner, Guide to Jewish Marriage (London: 1975)