Pidjon ha-ben
La pidjon ha-ben (hebree פדיון הבן) aŭ elaĉeto de la unuenaskita filo estas religie necesa rito en judismo, aparte atentata en ortodoksa judismo. En ĝi per uzo de arĝentaj moneroj unuenaskita juda filo estas "liberigita" el lia naskiĝo-stato de sankteco, kiam li atingas aĝon de tridek tagoj.
La elaĉeto estas atingata per donado de kvin arĝentaj moneroj al juda pastro de la familio Kohen, do al patrolinia posteulo de la pastra familio de Aaron. Biblia fonto de la rito estas la Toraaj versoj Eliro 13,2 kaj sekvaj.
"Unuenaskita filo" estas ĉiu knabo, kiu estas la unua naskito de sia patrino (do ne gravas ke eventuale la patro jam donis vivon al alia filo). Elaĉeto ne necesas, se la patro estas el la pastraj familioj Kohen aŭ Levi, aŭ la patrino estas filino de pastro el la familioj Kohen aŭ Levi. Krome ĝi ankaŭ ne necesas kiam la knabo naskiĝis per cezara sekco.