Eventa Servo

La sistemo por diskonigi Esperanto-eventojn tutmonde!

2150

registritaj uzantoj

20630

registritaj eventoj

Historio

Fernando Ŝajani kreis la retejon Eventa Servo en 2017. En lia urbo troviĝas malmultaj esperantistoj, tial maloftas la renkontiĝoj. Li certis, ke esperantistoj agas en aliaj urboj kaj landoj, sed kiujn eventojn ili organizas? Kie? Kiam? Li kreis Eventan Servon por ordigi tiajn informojn.

En aprilo 2019, Fernando donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. UEA kaj TEJO ekde tiam instigas al la uza­do de Eventa Servo por informi Espe­rantujon pri in­ternaciaj, lan­daj kaj lokaj eventoj, kon­gresoj, kun­venoj, renkontiĝoj k.s.

Fine de 2020, Eventa Servo iĝis la oficiala posteulo de la Kalendaro de Eventoj.hu.

Helpantoj

Yves Nevelsteen eksciis pri Eventa Servo en 2018. Li tuj komprenis ĝian potencialon kaj tial multe ekhelpis varbi por la retejo. Hodiaŭ li daŭre estas 'ĉefhelpanto': konsilanto, testanto de novaj funkcioj kaj komunikanto (kun uzantoj kaj gazetaro).
Robin van der Vliet ekde 2020 ankaŭ helpas pri konsilado kaj programado.

Ni aparte dankas Fernando Maia, vic-prezidanton de UEA, pro liaj apogo kaj helpo disvastigi Eventan Servon.

Se ankaŭ vi volas helpi, aliĝu al ĉi tiu Telegram-grupo.

Artikoloj kaj prelegoj pri Eventa Servo

Kiel kreskigi Esperantujon per Eventa Servo (Prelego de Yves Nevelsteen por la Londona Esperanto-klubo kaj La Verda Stelo en januaro 2023)

Eventa Servo havigis novan retadreson (Artikolo aperinta en Libera Folio 2022-12-06)

Zamenhof-festoj tutmonde: superrigardo en Eventa Servo (Gazetara komuniko de UEA kiu plurfoje mencias Eventan Servon - 2022-11-30)

Eventa Servo: evoluoj kaj planoj (Artikolo de Yves Nevelsteen kiu aperis en la oktobra numero de 2022 de Revuo Esperanto

Ĉu viaj eventoj estas diskonigindaj? (Artikolo de Yves Nevelsteen kiu aperis en la februara numero de 2020 de Revuo Esperanto)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020 (Gazetara komuniko de UEA kiu plurfoje mencias Eventan Servon)

Eventa Servo helpas trovi retajn renkontiĝojn (Intervjuo kun Yves Nevelsteen kiu aperis en Libera Folio en aprilo 2020)

Prelego de Fernando Ŝajani pri Eventa Servo (por virtuala Zoom-kunveno de la klubo La Verda Stelo 2020-12)

Prelego de Yves Nevelsteen pri Eventa Servo (por la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020-08)

Eventa Servo – La nova sistemo por diskonigi Esperantajn eventojn (Artikolo de Fernando kiu aperis en Kontakto 6-2018)

Vidu pli da informoj en Vikipedio.

Facile listigi kaj trovi eventojn!

Per Eventa Servo oni povas vidi eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo laŭ mapo, listo, kartaro kaj kalendaro.

Ankaŭ eblas filtri la eventojn laŭ kontinentoj, landoj kaj urboj.

Aboni per via kalendara programo

Oni povas aboni landan aŭ organizan eventan liston per kalendara programo kiel Google Calendar, Apple iCal aŭ simila.

Uzebla per komputilo aŭ poŝtelefono

Oni povas uzi Eventan Servon per tradicia komputilo, poŝtelefono aŭ tabulkomputilo. Instali aplikaĵon ne necesas.

UEA kaj TEJO

Eventa Servo apartenas al Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun apogo de Tutmonda Esperanta Junulara Organizo (TEJO).

Ambaŭ organizoj instigas la uzadon de Eventa Servo por informi Esperantujon pri internaciaj, landaj kaj lokaj eventoj, kongresoj, kunvenoj, renkontiĝoj k.s.

Kaj multaj aliaj avantaĝoj

Dosierujo

Aldonu fotojn kaj dosierojn al viaj eventoj.

Sociaj komunikiloj

Facile diskonigu vian eventon per diversaj sociaj komunikiloj kiel Facebook, Twitter, WhatsApp, Telegram, retpoŝtaj servoj ktp.

Senpaga kaj malfermitkoda

Estas tute senpaga. La programkodo estas libera en Github. Se vi volas kontribui al la programado, kontaktu nin.

Teknologioj

Konektu la eventojn al aliaj sistemoj per API-teknologio. Abonu la eventan liston per RSS-teknologio.

Dankoj al partneraj teknologiaj kompanioj

Ni dankas ĉi tiujn kompaniojn pro la permeso uzi iliajn teknologiojn senpage por plibonigi Eventan Servon.

Jetbrains Sentry Github Lokalise

EventaServo estas kreita de Fernando Ŝajani per
Kosmotek Tecnologia da Informação LTDA
CNPJ 45.619.066/0001-00
AV. Brigadeiro Faria Lima, 2369 - Conj. 1102
01452-922 - São Paulo - SP - Brazilo
[email protected]