Spaco unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu ĝi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laŭ tridimensiaj rilatoj, kaj kiu estas konceptata de ĝi kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«Aristotelo komparis la menson de homo kun malplena tabuleto, sur kiu nenio estis skribita, sed sur kiu ĉiuj aferoj povus esti gravuritaj.... Estas tamen ĉi tiu diferenco, ke sur la tabuleto la skribado estas limigita de spaco, dum en la kazo de la menso, vi povas daŭre skribi kaj gravuri sen trovi iun limon, ĉar, kiel jam montrite, la menso estas senlima. »
« Aristoteles hominis animum comparavit tabulae rasae, cui nihil inscriptum sit, inscribi tamen omnia possint. … Hoc interest, quod in tabula lineas ducere non licet, nisi quousque margo permittat: in mente usque et usque scribendo, et sculpendo, terminum nusquam invenies quia (ut ante monitum) interminabilis est. »
« Feliĉe scienco, kiel tiu naturo al kiu ĝi apartenas, estas nek limigita de tempo nek de spaco. Ĝi apartenas al la mondo, kaj estas de neniu lando kaj de neniu aĝo. Ju pli ni scias, des pli ni sentas nian nescion; des pli ni sentas, kiom restas nekonata; kaj en filozofio, la sento de la makedona heroo neniam aplikeblas, - estas ĉiam novaj mondoj por konkeri. »
« (angle) Fortunately science, like that nature to which it belongs, is neither limited by time nor by space. It belongs to the world, and is of no country and of no age. The more we know, the more we feel our ignorance; the more we feel how much remains unknown; and in philosophy, the sentiment of the Macedonian hero can never apply, — there are always new worlds to conquer. »
« Mi provis foje meti homojn en perspektivo kontraŭ la vasteco de universala tempo kaj spaco. Mi okupiĝis pri kien ni, kiel raso, povas iri kaj kio povas esti nia celo en la universala skemo - se ni havas celon. Ĝenerale, mi kredas ke ni havas, kaj eble iun gravan. »
« (angle) I have tried at times to place humans in perspective against the vastness of universal time and space. I have been concerned with where we, as a race, may be going and what may be our purpose in the universal scheme — if we have a purpose. In general, I believe we do, and perhaps an important one. »
«Venos la tago, kiam, post uzado de spaco, la ventoj, la tajdoj, gravito, ni utiligos por Dio la energiojn de amo. Kaj, en tiu tago, por la dua fojo en la historio de la mondo, la homo malkovros fajron.»
«Vi havas tiom da aferoj en la fono, kiujn vi devas fari, ne restas spaco por pensi. Mi diras, forgesu ĉion tion kaj demandu vin: "Kio estas la plej simpla afero, kiu eble povus funkcii?"»
« (angle) You have so many things in the background that you're supposed to do, there's no room left to think. I say, forget all that and ask yourself, "What's the simplest thing that could possibly work?" »