« Mi pensis, ke la espero estas nek efektiva, nek iluzia, same kiel surtera vojo, kiu komence ne ekzistas, sed estiĝas post multeripeta paŝado de homaj piedoj. »
« Espérer, c’est démentir l’avenir. »
— Lusin, Naskiĝloko
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealologiko kaj konkreteco, do ĉe virino — sento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn. »
«Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio.»
«Ne perdu vin en maro de malespero. Estu esperema, estu optimisma. Nia lukto ne estas la lukto de unu tago, unu semajno, unu monato aŭ unu jaro, ĝi estas dumviva lukto. Neniam timu iomete brui kaj havi bonajn problemojn, necesajn problemojn.»
« (angle) Do not get lost in a sea of despair. Be hopeful, be optimistic. Our struggle is not the struggle of a day, a week, a month, or a year, it is the struggle of a lifetime. Never, ever be afraid to make some noise and get in good trouble, necessary trouble. »
« La minimumo, kiun mi povas fari estas paroli por la centoj da ĉimpanzoj, kiuj nun sidas kurbaj, mizeraj kaj sen espero, rigardante per mortaj okuloj el siaj metalaj malliberejoj. Ili ne povas mem paroli. »
«Tiuj ĉi estas malfacilaj tempoj. La mondo vundas. Ni vivas en timo kaj forgeso marŝi kun espero. Sed espero ne forgesis vin. Do, petu al ĝi vespermanĝi. Ĝi verŝajne malsatas kaj dankus la inviton.»
« (angle) These are hard times. The world hurts. We live in fear and forget to walk with hope. But hope has not forgotten you. So ask it to dinner. It's probably hungry and would appreciate the invitation. »
« (angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow. »
« Ĉiuj devas revi. Ni revas doni al ni esperon. Ĉesi revi - nu, tio estas kiel diri, ke vi neniam povos ŝanĝi vian sorton. Ĉu tio ne estas vero? »
« (angle) Everyone must dream. We dream to give ourselves hope. To stop dreaming — well, that’s like saying you can never change your fate. Isn’t that true? »
« Se niaj malamikecoj naskiĝas el timo, tiam memfida malavareco naskiĝas el espero. Unu el la centraj lecionoj, kiujn mi lernis post duonjarcenta laborado en la evolua mondo, estas, ke anstataŭigo de timo per espero probable estas la plej potenca trampolino de progreso. »
« Mi ekzistas kun la espero, ke ĉi tiuj memuaroj iel, mi ne scias, kiel povas trovi la vojon al la mensoj de la homaro en Iu Dimensio, kaj eble incitos rason de ribeluloj, kiuj rifuzos limiĝi al limigita Dimensieco. Tio estas la espero de miaj pli brilaj momentoj. »
« (angle) I exist in the hope that these memoirs, in some manner, I know not how, may find their way to the minds of humanity in Some Dimension, and may stir up a race of rebels who shall refuse to be confined to limited Dimensionality. That is the hope of my brighter moments. »
« Unu el plej grandaj allogaĵoj de la amasamovado estas ke ĝi anstataŭigas por ni esperon. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en socio, kie vaste disvastiĝis la ideo de la progreso. En nocio de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke malkontento, kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme turmenta. »
« En la nuntempasociohomoj povas vivi sen espero nur en tiu kazo, se oni tenas ilin en konsternita stato, se oni ĉiam igas kuri sen rekapti la spiron. Despero de senlaborulo konsistas ne tiom en perspektivo de kompleta malriĉeco, kiom en tio, ke li subite ekvidis Nenion — kompletan malplenon. Nome pro tio senlaboruloj prefere iras al vendistoj de espero ol al donantoj de senlaborulaj subvencioj. »
« Espero foje efikas kvazaŭ esplodaĵo, kaj foje ĝi disciplinigas kaj plenigas per pacienco: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La amasamovado dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras potencon, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je revo kaj alloga fantomo. La amasa movado post atingi celon ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam obeemo kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”[1]. »
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egiptasklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando. »