Saltu al enhavo

Vratislav la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vratislav la 1-a
Reganto de Bohemio
Regado 915921
Antaŭulo Spytihněv la 1-a
Sekvanto Venceslao
Persona informo
Vratislav I.
Naskiĝo ĉ. 888
en Levý Hradec
Morto 13-an de februaro 921 (0921-02-13)
en Prago
Tombo St. George's Basilica (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Bořivoj la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ludmila de Bohemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Spytihněv la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Drahomíra de Stodor Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Boleslao la 1-a de Bohemio, Spytihněv (en) Traduki, Sankta Venceslao, Střezislava (en) Traduki, Pribyslava (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vratislav la 1-a (naskiĝis 888 - mortis 13-an de februaro 921) estis reganto de Bohemio ekde la jaro 915 ĝis sia morto en 921, el la dinastio Přemyslidoj.

Vratislav estis filo de princo Bořivoj la 1-a kaj princino sankta Ludmila kaj malpli aĝa frato de Spytihněv la 1-a. La legendoj priskribas lin kapabla reganto, versimile li kiel la unua ekspansiis ekster la limojn de la ĉeĥa kaldrono. Ĉirkaŭ la j. 916 li fondis bazilikon de sankta Georgo en Praga burgo, kie li ankaŭ estas entombigita. La eksterlandan politikon karakterigis bataloj kontraŭ hungaroj.

Kun edzino Drahomíra el la tribo Stodoranoj (regiono Brandenburgio), al kiu li edziĝis eble en la j. 906, li havis ses gefilojn, el tiuj elstariĝis du filoj: Venceslao kaj Boleslao. Unu lia filino eble estis Střezislava, edzino de princo Slavník. Alia teorio estas, ke parenco de Přemyslidoj estis Slavník mem. Ĉiukaze de ĉi tiu edziĝo volviĝas parencrilato inter la du princaj gentoj.

Vratislav la 1-a estis entombigita en Praga burgo en baziliko de sankta Georgo, devene sub la plankon antaŭ la pastrejo, hodiaŭ lia ostrestaro ripozas en tombo en la ĉefa navo. Post la morto de Vratislav lia edzino Drahomíra ekkonfliktis kun sia bopatrino Ludmila, kiu ankoraŭ dum lia vivo edukadis liajn filojn. Post la morto de la princo versimile triba kunveno decidis pri disdivido de la potenco inter Ludmila kaj ŝia bofilino Drahomíra. Al zorgo de Ludmila estis metita eduko de la estonta princo, male Drahomíra estis destinita anstataŭi lin en regado ĝis lia maturiĝo.

La konflikto inter ambaŭ virinoj eble kongruis kun la evoluo de internacia situacio, kie la potenco transiĝis de la bavaria duklando al Saksujo. Ŝajnas, ke Drahomíra emfazis pli la kunlaboron kun Saksujo malgraŭ la risko pri limigo de relative sendependa stato de Bohemio, dum Ludmila eble pli kredis pri plua ligo al Bavario.

La politika konflikto kulminis laŭ legendoj per murdo de Ludmila la 15-an de septembro 921 en remparburgo Tetín. Historiistoj mencias, ke Ludmila estis murdita de Tunna kaj Gommon, verŝajne varengoj (rusa nomo de nordlandaj Vikingoj), anoj de bataltaĉmento de princino Drahomíra.