Saltu al enhavo

Vilmos Huszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Huszár
Persona informo
Naskonomo Herz Vilmos
Naskiĝo 5-an de januaro 1884 (1884-01-05)
en Budapeŝto
Morto 8-an de septembro 1960 (1960-09-08) (76-jaraĝa)
en Hierden
Tombo Begraafplaats Oostergaarde (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
dezajnisto
grafikisto
rezistobatalanto
tipografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vilmos Huszár [vilmoŝ husAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszár Vilmos estis hungara pentristo, grafikisto, fasonisto. Lia origina familia nomo estis Herz [herc].

Mekanika dadaisma danco (1923)

Vilmos Herz [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1884 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de septembro 1960 (laŭ alia informo 9-an de aŭgusto 1960) en Harderwijk (Nederlando).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Vilmos Huszár studis en Reĝa Industriarta Altlernejo inter 1901-1903, poste en akademio en Munkeno, dum someroj li lernis en Artistkolonio (Nagybánya). Post siaj studoj li migris al Nederlando. Li estis fondinta membro de De Stijl. Li okupiĝis pri diversaj artaj branĉoj (grafikaĵoj, vitraloj, meblofasonaĵoj, pupteatraĵoj).

Elektitaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj, artaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nagybányai ház (1904)
  • Kertben (1906)
  • Mechanikus tánc dada stílusban (1923, vidu la bildon dekstre)
  • Kompozíció (1926)
  • Fekvő ábra (1928)
  • Táncos pár (1928)
  • Színes ólomüveg ablak (vitralo, 1928)
  • Kompozíció (ĉ. 1955-1960)
  • Sunset