Villaherreros
Villaherreros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34469 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 23′ N, 4° 28′ U (mapo)42.389166666667-4.4611111111111Koordinatoj: 42° 23′ N, 4° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 40,79 km² (4 079 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaherreros [+] | |||
Villaherreros [biljaeREros] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villaherreros estas komprenebla etimologie kiel Urbo de Forĝistoj (tiukadre aperas laboriloj de forĝisto en la supra duono de la blazono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 203 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 650 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 52 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte apartenanta al la Reto Natura 2000.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 10-a jarcento. Villaherreros aperis en la registra libro Becerro de las Behetrías de Castilla y León de 1351 literumita per la nomo Villa ferreros.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la romanika preĝejo de Sankta Romano, la palaco de la grafo de Cervellón, la ermitejoj de San Millán kaj de la Virgulino de Vallarna, la vinkeloj de Sankta Petro ktp.