Saltu al enhavo

Vieira do Minho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vieira do Minho
urbo de Portugalo (1514 (Gregoria)–)
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4850
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 997  (2011) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 8° 8′ U (mapo)41.633333333333-8.1333333333333Koordinatoj: 41° 38′ N, 8° 8′ U (mapo) [+]
Areo 216,44 km² (21 644 ha) [+]
Vieira do Minho (Portugalio)
Vieira do Minho (Portugalio)
DEC
Situo de Vieira do Minho

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vieira do Minho [+]
vdr

Vieira do Minho estas portugala urbeto en la subregiono Ave, apartenanta al la Norda regiono en la nordoriento de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 2 372 loĝantoj (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Vieira do Minho kun 218,05 km² kaj 11 955 loĝantoj (2021), subdividita en 16 fregezioj. La municipo limas norde kun Terras de Bouro, norde kaj oriente kun Montalegre, sudoriente kun Cabeceiras de Basto, sude kun Fafe, sudokcidente kun Póvoa de Lanhoso kaj nordokcidente kun Amares.

La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra da Cabreira, precize en Alto do Talefe, je 1262 metroj de altitudo.

Ponto de Mizarela aŭ dos Frades, en Vila Nova, en Ruivães.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al Neolitiko, al Bronzepoko kaj al Ferepoko. La areo de la Serra da Cabreira, ĉe Salamonde kaj Ruivães ekzemple, estis militista areo por diversaj popoloj, ĉefe por romianoj, kiuj profitis la strategian valoron de la areo. Menhiroj, mamoas, rokgravuraĵoj, neolitikaj nekropoloj, romiaj setlejoj, kastrumoj, krom tre diversaj iloj el koto, fero kaj aliaj metaloj, estas atestiloj de la homa loĝado en la regiono.

Ankaŭ la Romia Imperio lasis restaĵojn. De tiu epoko, restis restaĵoj de vojo XVII de la Itinero de Antonino kiu ligis Braga, Chaves kaj Astorga, kaj restaĵoj de setlejoj tiuepokaj, kiel ekzemple la setlejo de São Cristovão - Ruivães.

Suevoj, islamanoj kaj aliaj historiaj popolmigroj okazis kaj ŝanĝis la homan aspekton de la areo, eĉ ĝis la moderna epoko, en la komenco de la 19-a jarcento, okaze de la francaj invadoj. En la printempo 1809, la municipo estis dufoje trapasata de la trupoj estritaj de la marŝalo Soult: la unua en la 15a de marto, survoje al Braga. La dua en la 17a de majo, dum urĝa retiriĝo tra la ponto de Misarela, kiam la brit-portugalaj trupoj de Wellesley alvenis al la altaĵo de Salamonde, cele al haltigo de ilia pasado, kion ili malsukcesis atingi.

Simile Vieira estis scenejo ankaŭ de la liberalaj militoj, ekzemple en Ruivães kie okazis bataloj inter liberaloj kaj absolutistoj, kaj iom poste, en aprilo 1846, en Vieira okazis la popola movado de “ Maria da Fonte” kie loĝis ties mentoro: nome pastro Casimiro José Vieira.

La municipon oni kreis en 1933, en Brancelhe.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 15 000 en la jarcentkomenco ĝis atingi pinton de 19 259 en 1950, sed poste malpliiĝis ĝis nunaj 12 000, pro elmigrado.

Fregezioj

[redakti | redakti fonton]

La municipo Vieira do Minho havas la jenajn fregeziojn:

  • Anissó e Soutelo
  • Anjos e Vilar Chão
  • Caniçada e Soengas
  • Cantelães
  • Eira Vedra
  • Guilhofrei
  • Louredo
  • Mosteiro
  • Parada de Bouro
  • Pinheiro
  • Rossas
  • Ruivães e Campos
  • Salamonde
  • Tabuaças
  • Ventosa e Cova
  • Vieira do Minho

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Iama urbodomo Paços do Concelho de Ribeira de Soaz kaj Pilorio de Caniçada
  • Pilorioj de Parada de Bouro kaj de Rossas
  • Arkeologiejo Monte do Castelo en Rossas kaj Domo de Profesoro Carlos Teixeira en Rossas
  • Pilorio, Ponto de Mizarela aŭ dos Frades en Vila Nova, kaj rokgravuraĵoj de Zebral aŭ Laje dos Cantinhos en Ruivães
  • Pousada de São Bento da Caniçada en Soengas
  • Domego Casa de Lamas en Vieira do Minho
  • Ponto de Parada en Parada de Bouro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vieira do Minho en la portugala Vikipedio.