Vasudeva Ŝaran Agravala
Vasudeva Ŝaran Agravala | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1904 | ||||
Morto | 1966 | ||||
Lingvoj | hindia vd | ||||
Ŝtataneco | Barato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto hindologo vd | ||||
Laborkampo | Hindologio kaj Sanskrita literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Padmavat Sanjivani Vyakhya vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vasudeva Ŝaran Agravala, foje konata kiel Vasudeva Saran Agravala, (1904–1966), estis barata sciencisto pri kultura historio, sanskrita kaj hindia literaturo, numismatiko, muzeologio kaj arta historio.[1] Li gajnis la premion de Sahitja Akademi pri la hindia lingvo en 1956 pro sia proza verko Padmavat Sanĝivani Vjaĥja.[2] Li estis profesoro ĉe la Departemento pri Arto kaj Arĥitekturo de la hindua Universitato Benares.[3]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Agravala naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1904, en vilaĝo en la distrikto Merat, Unuiĝintaj Provincoj. Li kompletigis mezlernejon en Laknaŭo, frekventis klasojn pri arto, kaj diplomiĝis (Bakalaŭro) ĉe la hindua Universitato de Benares; li poste magistriĝis ĉe la Universitato Laknaŭo en 1929 kaj doktoriĝis en literaturo ĉe Laknaŭo en 1941, kaj akiris la rangon de «D.Lit.» (doktoro pri literaturo) denove ĉe Laknaŭ en 1946.[4] Lian doktorajn tezon kaj esploradon eldonis la Universitato Laknaŭo en 1953 sub la titolo, Barato kiel konata de Paninio: la laboro temis pri la apliko de la verkoj de Paninio al kultura historio de Barato.[5]
Li iĝis: la kuratoro de Muzeo Mathura en 1931, du jaroj post lia magistriĝo; la direktoro de la Utar-Pradeŝa ŝtata muzeo en Laknaŭo en 1940; inspektoro pri muzeoj ĉe la Arĥeologia Servo de Barato, kun rilatoj al la centra-azia antikveca muzeo de Nov-Delhio, en 1946. En 1951, li movis al Hindua Universitato de Banares kiel profesoro kaj direktisto de la departemento pri arto kaj arĥitekturo.[6]
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Kalā aura saṃskr̥ti, Ilāhābāda : Sāhitya Bhavan Limiṭeḍ, 1952. (retejo en la angla)
- India as known to Panini: A study of the cultural material in Ashtadhyayi, Lucknow: University of Lucknow, 1953 (angle)
- Padmavat Sanjivani Vyakhya, 1955.[7] (hindie)
- Devī-māhātmyam = The glorification of the great goddess, Varanasi: All India Kashiraj Trust, 1963. (angle)
- The Heritage of Indian Art (La heredaĵo de la barata arto), Nov-Delhio: filo pri verkado, Ministrejo pri Informato kaj Dissendado, 1964. (angle)
- Studies in Indian art (Studadoj pri barata arto), Varanasio: Universitato Prakaŝan, 1965.
- (1964b) Wheel Flag of India Chakra-dhvaja: being a history and exposition of the meaning of the Dharma-chakra and the Sarnath Lion Capital (angle). Varanasi: Prithivi Prakashan. OCLC 1129478258.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vatsyayan 1994, pp. 9–10.
- ↑ AKADEMI AWARDS (1955-2019). Sahitya Akademi. Alirita 5-a de decembro 2020 .
- ↑ Vatsyayan 1994, pp. 7–9.
- ↑ Vatsyayan 1994, pp. 8–9.
- ↑ Vatsyayan 1994, pp. 8–10.
- ↑ Vatsyayan 1994, pp. 7–8.
- ↑ Agarwal, Vasudev Sharan. (septembro 2007) Padmavaat (mool Evam Sanjeev Vyakhya) (hindie). Lokbharati Prakashan. ISBN 978-81-8031-110-9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- AKADEMI AWARDS (1955-2019) (Angle, Hindie). Sahitya Akademi. Alirita 5-a de decembro 2020 .
- Vatsyayan, Kapila. (1994) “Ācārya Vāsudevajī”, Prof-ro Vasudeva Saran Agravala: bibliografia enketo pri siaj eldonitaj verkoj (angle). Nov-Delhio: Nacia Centro pri Arto «Indira Gandi», p. 7–11.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vasudeva Sharan Agrawala en la angla Vikipedio.