Vadmigrado
Vadmigrado estas migrado en vadmaro. Spertulo ordinare gvidas organizitan vadmigradon.
Karakterizaĵoj de la vadmigrado
[redakti | redakti fonton]La vado, tio estas la margrundo, kiun oni nur vidas ĉe malalta tajdo, konsistas el ŝlimo. Tio ĉi estas alnaĝaĵo de la maro kaj konsistas el miksaĵo de sablo, argilo, kalko kaj organikaj komponantoj. Oni diferencigas inter sablovado, ŝlimvado kaj miksvado, kiu estas miksaĵo el la du aliaj. Por vadmigrado la plej bone taŭga grundo estas sablovado kaj miksvado. En ili oni ne tro enprofundiĝas, tial la irado estas pli facila kaj malstreĉiga. Sablovado povas esti tre malmola, dum en ŝlimvado oni povas enprofundiĝi ĝis la genuoj, malofte eĉ ĝis la kokso.
Depende de la vadspeco oni kutime iras nudpiede en sablovado kaj kun alte fermitaj ŝuoj en ŝlimvado pro la tie vivantaj konkoj. La migradon en sablovado sen ŝuoj oni sentas pli agrabla, la piedoj estas nature masaĝataj. Migrado en tiu vasta pejzaĝo kaj pura aero estas konsiderata kiel ripoziga, kaj ĝi stimulu la malstreĉiĝon.
Nespertuloj faru vadmigradon nur en akompano de vadgvidisto, ĉar ĉe la alfluo pro la pleniĝado de la defluejoj la vojo reen povos esti barita. La vadgvidisto estas informita pri la tajdo kaj ŝanĝiĝema situo de la defluejoj kaj laŭe planas la migradon. Plia danĝero estas la mara nebulo, kiu povas aperi subite kaj malfaciligas la orientadon. La sunradiado en la vado estas tre intensa pro la reflekto de sunlumo de la malseka grundo, kio povas kaŭzi sunbrulumon.
Kadre de organizita vadgvidado oni ricevas informojn pri la naturejo vadmaro, vivestaĵoj en la vadgrundo kaj efiko de tajdo je la vadmaro.
Gvidataj vadmigradoj estas ofertataj de la plej multaj turismaj oficejoj aŭ asocioj de naturprotektado[1].
La vadmaro estas sub naturprotektado. Tial validas reguloj, kiuj ekzemple malpermesas la surpaŝon de difinitaj areoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekzemplo: Schutzstation Wattenmeer (protektstacio vadmaro) en Ŝlesvig-Holstinio.