Växjö
Växjö | |||
---|---|---|---|
| |||
urba areo de Svedio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 350 03–359 99 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 282 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 915 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo)56.88902992486114.802795326212Koordinatoj: 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 167 m [+] | ||
Areo | 37,23 km² (3 723 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Växjö [+] | |||
Koordinatoj: 56° 52′ 48″ N 14° 48′ 00″ O / 56.88000 °N, 14.80000 °O (mapo)
Växjö estas urbo de suda Svedio, en la regiono Småland. Ĝi havis 55 600 loĝantojn en la jaro 2005. Växjö estas la administra, kultura kaj industria centro de la moderna sveda provinco Kronobergs län. Ĝi estas cetere la sidejo de la episkopejo de Växjö.
La nomo de la urbo devenas onidire de la svedaj vortoj "väg" (vojo) kaj "sjö" (lago) : ĝi rilatas al la vojo super la frostita lago de Växjö, kiun farmistoj uzis vintre por atingi la vendoplacon (kiu poste fariĝis la urbocentro).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La universitato de Växjö havis 14 mil studentojn en 2004. En la urbo troviĝas pluraj gravaj firmaoj kiel Alstom aŭ Aerotech Telub. Växjö gastigas la nacian muzeon pri vitro [1] Arkivigite je 2007-11-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj proklamis sin kiel la "ĉefurbo de la reĝlando de Kristalo", kaj de la "reĝlando de Meblaro" [2].
Sveda Elmigrula Instituto
[redakti | redakti fonton]En Växjö situas la Sveda Elmigrula Instituto [3] Arkivigite je 2005-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, kiu estis establita en 1965 apud la lago, kore de la urbo. Ĝi entenas arkivojn, librejon, muzeon kaj serĉcentron rilate al la amasa sveda elmigrado al Usono, kiu okazis inter 1846 kaj 1930.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Tuj norde de Växjö staras la kastelo Kronoberg, ruina fortikaĵo konstruita en la 15-a jarcento. Ĝi estis interalie uzita kiel bazo de Nils Dacke.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Joachim Björklund, futbalisto
- Jonas Björkman, tenisisto
- Karl-Birger Blomdahl, komponisto de la 20-a jarcento
- Martin Kellerman, bildrakontisto
- Carolina Klüft, atleto
- Pär Lagerkvist, verkisto kaj Nobel-premio pri literaturo de 1951
- Otto Lindblad, 19-a jarcenta komponisto
- Carolus Linnaeus, kuracisto kaj zoologo
- Christina Nilsson, 19-a jarcenta opera kantistino
- Thomas Ravelli, futbalisto
- Håkan Syrén, sveda militisto kaj generalo
- Mats Wilander, tenisisto
- The Ark, muzikgrupo