Urbanizisto
Aspekto
Urbanizisto[1] estas arkitekto, kiu projektas urbon aŭ ties parton (kvartalon). La plej necesaj taskoj estas zorgado pri akvo, elektro, gaso, trafiko. La urbanizisto ankaŭ difinas lokojn por parkoj, loĝejoj, industriaj kaj komercaj zonoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en Mezopotamio postrestis urboj, kie ekzistis planitaj urboj kun kradosistemaj stratoj. Dum kaj iom post la mezepoko la sola vidpunkto estis la defendo de urbo, tial ekzemple la fonditaj urboj de hajdukoj estis rondaj (en Hungario. Dum regado de Napoleono la 3-a Georges Eugène Haussmann kreis modernan urbon el Parizo helpe de larĝaj bulvardoj. En la 20-a jarcento la plej impona projektita urbo estis Braziljo.
Kelkaj urboplanoj kaj urbanizistoj
[redakti | redakti fonton]- 1666 (depost incendio de Londono): Christopher Wren
- 1791 Vaŝingtono: Pierre Charles L'Enfant kaj Andrew Ellicott
- 1930 Magnitogorsk kaj similaj urboj en Sovetunio: Ernst May
- 1950 Chandigarh: Le Corbusier
- 1957 Braziljo: Lucio Costa
- 1960 Islamabado: Konstantinos Doxiadis
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans