Tramway Français Standard
Aspekto
Tramway Français Standard | |
---|---|
tram model | |
TFS de Tramtransporto en Grenoblo | |
Nomo kaj tipo | |
Alia nomo | TFS |
Tipo | Tramo |
Servado | |
Servadojaroj | ekde 1984 |
Produktado | |
Produktisto | GEC Alsthom |
Modelo | TFS-1, TFS-2 |
Nombro de konstruitaj trajnoj | ~ 200 |
Trajtoj | |
Longeco | 29,40 m |
Larĝeco | 2,30 m |
Alteco | 3,36 m |
Pordoj | po 4 duoblaj ambaŭflanke |
Maksimuma rapido | 70 km/h |
Pezo | 56,6 t |
Kapacito | 178 (52 sidlokoj) |
Elirpovumo | 550 kW |
Ŝpuro | 1 435 mm, 1 000 mm |
Kurenta sistemo | 750 V |
Tramway Français Standard aŭ TFS estas tramo kun parte malalta planko konstruita de GEC Alsthom en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.
Vendita en 162 ekzempleroj, la TFS estis dezajnita por kontentigi la bezonojn de francaj urboj, kiuj volis ekipi sin per moderna tramreto. Tiel, ĝi konsistigas simbolon de la reenkonduko de tramoj en Francion ekde la fino de la 1980-aj jaroj.
Unua versio, nome TFS-1, estis liverita al Nanto inter 1984 kaj 1990. Ĝi estis sekvita de dua serio, nome TFS-2, kiu ekipis la tramvojojn de Grenoblo kaj Rueno same kiel la unuan linion de Parizo. Derivita versio kun metra ŝpuro estis ankaŭ enkondukita por la reto de Saint-Étienne.