Texel
Municipo Texel | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Texel | Blazono de municipo Texel | |
nederlanda municipo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj | ||
Provinco | Nord-Holando | |
Urbestro | Michiel Uitdehaag | |
Ĉefloko | Den Burg | |
Areo - Tero - Akvo |
585,96 km² 169,82 km² 416,14 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
13.718 (1-a de julio 2006) 80,8 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 4′ N, 4° 48′ O (mapo)53.0666666666674.8Koordinatoj: 53° 4′ N, 4° 48′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | Pramo Den Helder - Texel | |
CBS-municipokodo | 0448 | |
Telefona kodo | 222 | |
Poŝtkodo | 1790–1797 | |
Oficiala retejo | https://www.texel.nl/ | |
Texel [ˈtɛsəl] (frise: Tessel; esperantigo: Teselo) estas insulo kaj municipo de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando, kaj ankaŭ estas parto de Okcidenta Frislando. Komence de 2021 en la municipo vivis 13 656 loĝantoj. La areo estas 585,96 km² el kiu la plej granda parto (416,14 km²) estas (interna- kaj ekstera) akvo, la terareo estas nur 170 km². La averaĝa longeco de Teselo estas 20 km kaj la averaĝa larĝeco 8 km. De la laboranta loĝantaro de pli ol 3500 homoj proks. 17% laboras en la agrikulturo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj loĝantoj de Teselo eble estis el la Meza ŝtonepoko (8000-4500 a. K); arkeologoj trovis indikojn por tio. En 1415 Teselo (la tuta insulo) ricevis urborajtojn. Pro tio la insulo, almenaŭ laŭ areo, estas la plej granda urbo de Nederlando.
La Kartvela ribelo de Teselo (en nederlanda: Opstand der Georgiërs) (5a de aprilo 1945 – 20a de majo 1945) estis insurekcio de la 882a Infanteria Bataliono Königin Tamara (Reĝino Tamar aŭ Tamara) de la Kartvela Legio de la Germana Armeo staciita en la Germani-okupita insulo Texel. La bataliono estis formita de 800 kartveloj kaj de 400 germanoj, kun ĉefe germanaj oficiroj. Ĝi estis unu el la lastaj bataloj en Eŭropo en la Dua Mondmilito.[1][2]
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Apud la centro de Den Burg estas Esperanto-monumento (vidu Listo de ZEO-j en Nederlando) inaŭgurita la 30-an de majo 1935 [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BBC "Coast" programme, 19a de oktobro 2012
- ↑ Zaloga, Steven J (2011). The Atlantic Wall (2): Belgium, The Netherlands, Denmark and Norway. Osprey Publishing. p. 57. ISBN 1780961456.
- ↑ Filmita arkivo farita en 1934-1935 pri la planado, konstruado kaj inaŭguro de la monumento: https://www.youtube.com/watch?v=7RxxRVZ9F8o
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Provinco Nord-Holando | |
---|---|
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |