Santa Coloma (Rioĥo)
Santa Coloma | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26315 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 98 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 22′ N, 2° 39′ U (mapo)42.366944444444-2.6555555555556Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 763 m [+] | ||
Areo | 20,24 km² (2 024 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Coloma (La Rioja) [+] | |||
Santa Coloma [santakoLOma] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la centrokcidento de la regiono. La loknomo Santa Coloma aludas etimologie al kristana sanktulo, sed oni dubas ĉu temas pri Sankta Kolumba de Kordovo aŭ plej verŝajne pri Sankta Kolombe de Sens (Francio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tiu municipo estas sur la dekstra bordo de la rivero Yalde en la Supra Rioĥo.
Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la loka ŝoseo al Manjarrés norde kaj Castroviejo sude. Ĝi estas je 762 metroj super marnivelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Monaĥejo de Santa Coloma, en la samnoma loko, estis restaŭrita de Ordonjo la 2-a en la jaro 923 post ties konkero. Pérez de Urbel asertas, ke ĝia restaŭrado eble estis farita de monaĥoj devenaj de la monaĥejo de San Mamés kaj Santa Coloma de Ura, en Burgoso. Tiu monaĥejo ekdependis de la Monaĥejo de Santa María de Nájera pro donaco fare de la reĝino Estefanía, en nekonata dato sed inter 1054 kaj 1060.
En 1812, dum la Milito de Hispana Sendependigo, okazis en Santa Coloma kunsido de reprezentantoj 59 loĝlokoj en kiu oni postulis la kreadon de propra provinco, kiu poste estos la provinco Logronjo kaj poste estos Rioĥo. Tial tio temas pri la plej frua pra-rioĥismo. Tiu okazaĵo estas nomita en historiografio kiel Convención de Santa Coloma aŭ Junta General de La Rioja. Monumento fare de la skulptisto Miguel Ángel Sainz omaĝas tiun fakton en la placo de la Convención. Ĉiujare la Parlamento de Rioĥo memorigas tiun eventon la 8an de Junio, per kio oni komencas la celebradon de la Tago de Rioĥo (9a de Junio).
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 505 loĝantoj ĝis la nunaj 100.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe cerealoj kaj aliaj kultivoj sen irigacio, krom la fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ produktado de kolbasoj.
La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo Salamanchurri ktp.