San Cebrián de Castro
San Cebrián de Castro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 240 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 42′ N, 5° 45′ U (mapo)41.705277777778-5.7563888888889Koordinatoj: 41° 42′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 686 m [+] | ||
Areo | 66,15 km² (6 615 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Cebrián de Castro [+] | |||
San Cebrián de Castro [sanzeBRJAN deKAStro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj San Cebrián de Castro kaj Fontanillas de Castro, krom la historia loko de Castrotorafe, okupas totalan areon de 65,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 238 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1129. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago, kies kruco videblas en la blazono. Meze de la 14-a jarcento dum enlanda milito Henriko la 2-a ordonis la detruon de la kastelo de San Cebrián pro la helpo al lia duonfrato Pedro la 1-a. En la Mezepoko la historio de San Cebrián estis rilata al tiu de Castrotorafe.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado, diglago).