Rybnik
Rybnik | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Rybnika | ||||
Provinco | Silezia provinco | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 659000 (Rybnicki Okręg Węglowy (ROW)) | ||||
Fondita en | 9-a jarcento | ||||
Urborajtoj | Proksimume 1250 | ||||
Koordinatoj | 50° 5′ N, 18° 33′ O (mapo)50.08333333333318.55Koordinatoj: 50° 5′ N, 18° 33′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 210 m | ||||
Areo | 148 km² | ||||
Loĝantaro | 141580 (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 956 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 44-200 do 44-292 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 32 | ||||
Aŭtokodo | SR | ||||
Estro | Adam Fudali | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul. Chrobrego 2 | ||||
Retpoŝto de estraro | rybnik@um.rybnik.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 44-200 | ||||
Telefono de estraro | (+48 32) 422-30-11 | ||||
Fakso de estraro | (+48 32) 422-41-24 | ||||
Poŝto de estraro | rybnik@um.rybnik.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | vidu supre | ||||
Komunuma retejo | https://www.rybnik.pl/ | ||||
Rybnik estas urbo en Silezia provinco en suda Pollando. La nomo en malnovpola lingvo signifas fiŝlagon.
Rybnik estas proksime al la landlimo kun la Ĉeĥio kaj ĵus ekster la suda landlimo de la plej granda urba areo en Pollando, la Supra Silesia Metropola Unio. Rybnik distancas ĉirkaŭ 290 km de Varsovio kaj ĉirkaŭ 100 km de Krakovo. La loĝantaron de la urbo estas de proksimume 141.387 (junio 2009), dum ĝia metropola regiono havas 0.7 milionojn da loĝantoj. Rybnik estas grava ekonomia regiono de Pollando, kaj videbla centro de la kulturo, kun fama Lernejo de Muziko kaj "Philharmonika Orkestro".
Loĝantaro kaj loko
[redakti | redakti fonton]La urbo mem laŭ la stato de la 30-a de junio 2009 havis 141.387 loĝantojn (interalie 0.03% fremdulojn), tio egalis densecon 955,3 por unu km². Rybnik rangas kiel la 25-a plej granda urbo en Pollando. La senlaboreco de Rybnik estas multe pli malalta (4,6%) ol la averaĝa en la tuta Pollando 8,8% (ĝis oktobro 2008). Etne, 88% de Rybnik loĝantaro deklaras sin kiel poloj (en la loka dialekto "polusoj"), 9% kiel silezianoj kaj 3% kiel "aliaj". La urbo Rybnik estas la centro de la metropola regiono, la Karba Regiono Rybnik (Rybnicki Okręg Węglowy) kun loĝantaro de 0,7 milionoj. La distanco al Katowice temas pri 50 km, kaj al Ostrava temas pri 30 km.
Plebiscito de 1921
[redakti | redakti fonton]Post la unua mondmilito fondiĝis la Dua Pola Respubliko. Plebiscito estis okazigita en 1921 pri la alligiteco de la etne miksita regiono de Supra Silezio. En la urbo Rybnik, 4 714 voĉoj (70.8%) voĉdonis por restado en la Germana Regno, 1 943 voĉoj estis por aliĝado al de Pollando. Tamen, ĉar en la tuta distrikto Rybnik nur 34,7 % voĉdonis por la Germana Regno kaj 65,5 % por Pollando, la urbo Rybnik kaj la plej granda parto de la distrikto estis asignitaj al Pollando. Tri ribeloj de polaj naciistoj en Supra Silezio akompanis la sekcion de Supra Silezio, kies unua estis centrita en Rybnik en 1919.
Reprezalioj dum la dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]Dum la dua mondmilito la 27-an de julio 1942 kunfondintoj de Pola Sekreta Ribela Organizaĵo skoltoj Paweł kaj Franciszek Buchalik estis post kruelaj torturoj publike pendumitaj de Gestapo en la nuna kvartalo Gotartowice.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Franciszek Blachnicki (naskiĝis la 24-an de marto 1921 en Rybnik, mortis la 27-an de februaro 1987 en Carlsberg, Germanio) – pola katolika pastro, fondinto de Movado Lumo-Vivo, malliberulo de koncentrejoj, persekutata de Sekureca Servo en Pola Popola Respubliko, Honorinda Servisto de Dio, fondinto de komunumoj de la konsekra vivo.
- Otto Ogiermann (naskiĝinta la 14-an de februaro 1912 en Rybnik-Piaski, mortinta la 28-an de oktobro 2005 en Berlin-Kladow) estis germana jezuito.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Dorsten, Bedburg-Hau kaj Eurasburg, Germanio
- Saint Vallier, Mazamet kaj Liévin, Francio
- Ivano-Frankivsk, Ukrainio
- Bar, Ukrainio
- Szolnok, Hungario
- Lariso, Grekio
- Newtonabbey, Norda Irlando
- Karviná, Ĉeĥio
- Haderslev, Danio
- kaj subdistrikta komunumo Vilnius, Litovio
Esperanto en Rybnik
[redakti | redakti fonton]- En la elementa lernejo n-ro 34 je la nomo de Irena Sendlerowa la instruistino Teresa Konsek fakultative instruas Esperanton.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Almenaŭ laŭ noto de la retejo Facebook, videbla en oktobro 2017, sed intertempe delonge ne plu.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jerzy Klistała, Martyrologium mieszkańców Ziemi Rybnickiej, Wodzisławia Śląskiego, Żor, Raciborza w latach 1939-1945. Słownik biograficzny (Martireco de la loĝantaro de Rybnik-Tero, Wodzisław Śląski Żory, Racibórz en la jaroj 1939-1945. Biografia vortaro), Towarzystwo Opieki nad Oświęcimiem (Protekt-Societo pri Oświęcim) 2006, ISBN 83-916718-2-8
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (pole)
- Rybnik Centrum en la retejo Facebook (pole)
- Rybnik "mia urbo" (same pole)