Robin Gibb
Robin Gibb | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Robin Hugh Gibb |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1949 en Douglas |
Morto | 20-an de majo 2012 (62-jaraĝa) en Londono |
Deveno | Douglas, Insulo Man, Unuiĝinta Reĝlando |
Ĝenroj | Popmuziko rok-muziko diskoteka muziko |
Profesio | kantisto tekstisto |
Instrumentoj | voĉa muziko |
Aktivaj jaroj | 1958 - 2003 (grupo) 2003 - 2012 (soloa kariero) |
Eldoninto | Universal, BMG Music Publishing |
Parencaj temoj |
Bee Gees Barry Gibb Maurice Gibb Andy Gibb |
Retejo | www |
Persona informo | |
Naskonomo | Robin Hugh Gibb |
Mortokialo | Kojlorektuma kancero |
Tombo | Saint Mary the Virgin Churchyard (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Hugh Gibb (en) |
Frat(in)oj | Maurice Gibb, Barry Gibb kaj Andy Gibb |
Infano | Spencer Gibb (en) |
Parencoj | Steve Gibb (nevo) |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantaŭtoro kantoverkisto komponisto muzikproduktisto |
TTT | |
Retejo | https://www.robingibb.com/ |
Robin Gibb (plennome Robin Hugh Gibb) estis konata precipe kiel membro de frata muzika grupo Bee Gees, sed samtempe kun tiu ĉi kariero li havis ĉiam ankaŭ propran soloan vojon.
Robin naskiĝis la 22-a de decembro 1949 en Douglas sur Insulo Man, mortis la 20-an de majo 2012. Li estas dunaskito kun Maurice. El la unua geedzeco li havas du infanojn. Kun sia dua edzino li edziĝis en la jaro 1985. Ili havas filon.
Robin sur podio ludas neniun muzikan instrumenton, sed en privateco li ludas pianon, orgenon, akordionon kaj ĉelon. Li estis influita de Roy Orbison, The Beatles, Otis Redding... Lia ŝatokupo estas legado, historio, li ŝatas aŭskulti klasikan muzikon. Sian liberan tempon li pasigas alterne en Miami Beach kaj Oxfordshire. Li eldonis kvar soloajn albumojn - "Robins Reign" (1970), "How old are you?" (1983), "Secret Agent" (1984) kaj "Walls Have Eyes" (1985), en kiuj li kunlaboris kun sia frato Maurice. En januaro 2003 li eldonis sian kvinan soloan albumon "Magnet".
Eble la plej konata eŭropa furorkanto fariĝis kanto "Juliet" (1983) el la albumo "How Old Are You".