Ripo
Aspekto
Ripo estas ĉiu kurba osto aŭ kartilago, kiuj ĉirkaŭas la bruston de la homo aŭ aliaj bestoj.
Religie
[redakti | redakti fonton]Dio kreis la unuan virinon el la ripo de la unua viro (Adamo); estis skribita en la Malnova Testamento.
Botanike
[redakti | redakti fonton]Ripo aŭ nervuro estas elstara linio aŭ listelo de organo, precipe de folio, ĝenerale pli facile videbla sur la ekstera flanko de la limbo kaj de iaj fruktoj: folio estas karakterizata de la aranĝiĝo kaj dividiĝo de la ripoj en la limbo, ekzemple paralele ripa, plume ripa, mane ripa, stele ripa[1].
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri ripo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:
„ Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo. ” „ Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-08-06.