Saltu al enhavo

Redingoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homo en kostumo kun redingoto (Parizo, 1813)

Redingoto (france:redingote, kakografio de la angla:riding coat) estas longa mantelo kun granda kolumo kaj eventuale unu ĝis tri pelerinoj. La redingoto ekestis en Anglio dum la 18-a jarcento kiel rajdomantelo kaj familiariĝis dum la 19-a jarcento en Francio kiel laŭmoda mantelo por viroj kaj virinoj. Ĝis hodiaŭ ekzistas derivaĵoj de tiu stilo da manteloj.

La termino redingoto anstataŭas la malnovan ne plu uzatan terminon ĵako.