Saltu al enhavo

Rabaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rabaglo
Rabaglo
Rabaglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. rapax
Aquila rapax
(Temminck, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Rabaglo (Aquila rapax) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiu aglo, ĝi apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdajn genrojn, kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp.

    Iam ĝi estis konsiderata kiel tutrilata al migranta birdo Stepaglo, Aquila nipalensis aŭ eĉ Aquila rapax nipalensis, kaj la du formoj estis pritraktataj kiel samspeciaj. Tamen, DNA studoj pruvis, ke tiuj birdoj ne estas eĉ la plej proksimaj samfamilianoj.

    Ili estis disigitaj baze sur markataj diferencoj en morfologio kaj anatomio;[1][2][3] du molekulaj studoj, ĉiu baze sur tre malgranda nombro de genoj, indikis, ke tiuj specioj estas distingaj sed malsamopinias pri kiom proksime rilataj ili estas.[4]

    Disvastiĝo

    [redakti | redakti fonton]

    Ĝi reproduktiĝas en plejparto de Afriko kaj norde kaj sude de la deserto Saharo, suda Rusio, Kaŭkazo, centra Azio, nordokcidenta Ĉinio, Mongolio kaj la tuta Barato.

    Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en stepoj kaj ebenaĵoj kun malalta herbaro; kelkaj vintras en Barato kaj Hindoĉinio. Ĝi oftas en mezsekaj zonoj. Tra sia teritorio ĝi favoras malfermajn sekajn habitatojn, kiaj dezertoj, duondezertoj, stepojsavanoj, ebenaĵoj.

    Ties populacio estas ĉirkaŭkalkulata je inter 100.000 kaj 1.000.000 ekzempleroj.

    Tiu estas granda aglo kun helbrunaj supraj partoj kaj nigrecaj flugiloj kaj vosto. Subaj partoj estas tre palaj. Tiu specio estas pli malgranda kaj pala ol Stepaglo, kvankam ĝi ne havas ties palan gorĝon. La vosto estas mallonga, rondforma kaj havas nekontrastajn grizajn striojn.

    Ĝi estas simila al Malgranda kriaglo, Aquila pomarina, sed tiu ĉi havas ruĝan makulon en la nuko, dum la Malgranda kriaglo havas ĝin helbrunan; kaj tiu ĉi havas blankajn flugilajn makuloj, dum la Malgranda kriaglo neniam. Ĝi longas ĉirkaŭ 62-79 cm kaj havas enverguron de 165-220 cm. Maskloj pezas el 1,6 ĝis 2 kg; inoj el 1,6 ĝis 2,5 kg.

    Junuloj estas malpli kontrastaj ol plenkreskuloj kaj montras blankajn striojn en flugiloj, sed ambaŭ montras ampleksan variecon en plumarkoloro.

    Reproduktado

    [redakti | redakti fonton]
    Aquila rapax - MHNT

    Temas pri loĝanta birdo kiu nestas en arboj, rokoj aŭ eĉ surgrunde. La ino demetas el 1 ĝis 3 ovojn. Kovado daŭras 40 ĝis 45 tagojn. La ido elnestiĝas post 80 tagoj kaj estas zorgotaj de la gepatroj dum unu monato kaj duono kaj foje restas ĉe la gepatroj ĝis la venonta reprodukta sezono.

    Ĉe hundeda ŝosemortinto en Etiopio.

    Temas pri pigrema birdo, kiu ripozas longe surgrunde kaj poste povas superflugi la grundon. Ili manĝas grandan kvanton de freŝa tuttipa viando, sed ĉefe de etaj mamuloj ĝis grando de kuniklo, reptilioj, insektoj kaj birdoj ĝis grando de koko aŭ numido. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn -ofte kun vulturoj- kaj povas forrabi predojn de aliaj rabobirdoj, de kio venas kaj la latina scienca nomo kaj la komuna nomo kiel ties traduko.

    La voĉo estas korveca bojado kaŭ-kaŭ-kaŭ, sed ĝi estas plej ofte silentema birdo, escepte dum pariĝadaj ceremonioj.

    Subspecioj

    [redakti | redakti fonton]

    Oni konas tri subspeciojn de Aquila rapax:[5]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. Clark, W. S. (1992): The taxonomy of Steppe and Tawny Eagles, with criteria for separation of museum specimens and live eagles. Bulletin of the British Ornithologists' Club 112: 150–157
    2. Olson, Storrs L. (1994): Cranial osteology of Tawny and Steppe Eagles Aquila rapax and A. nipalensis. Bulletin of the British Ornithologists' Club 114: 264–267
    3. Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159 COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF fulltext Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
    4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-26. Alirita 2011-09-20.
    5. url=https://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, konsultita la 12an de junio de 2011, Clements, J.F., T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]
    • [1][rompita ligilo]
    • Rabaglo ĉe Animal Diversity Web