Protokolo de Kioto
protokolo de Kioto al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo | |
---|---|
naturprotekta protokolo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Unuiĝintaj Nacioj |
Lingvoj | |
Lingvo | angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa |
Eldonado | |
Eldondato | 10-a de decembro 1997 |
La protokolo de Kioto estas internacia traktato, adoptita en Kioto (Japanio) en 11-an de decembro 1997, kiel aldonaĵo al la UN-a konvencio UNFCCC. La protokolo de Kioto celas bremsi la tutmondan varmiĝon kaj pli ĝenerale klimatŝanĝiĝojn. Ĝi fiksas akcepteblan ellasatan nivelon de karbona dioksido kaj de kvin aliaj forcejaj gasoj por la subskribintaj landoj. La 16-an de februaro 2005 ĝi ekvalidis, post kiam Rusio ratifikis ĝin fine de la 2005-a jaro. El la ratifikintaj landoj (en februaro 2006 ili estis 161, kun rimarkinda escepto de Usono kaj Aŭstralio) nur tridek ok devos malpliigi siajn forcejgasajn ellasojn ĝis 2012 kompare al la nivelo de 1990.
Aŭstralio je la 3-a de decembro 2007 ratifikis la traktaton, sed Usono en 2001 eĉ retiris sian subskribon kaj rifuzis la ratifikadon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Forceja efiko
- Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015 kaj Pariza interkonsento kiel ĝia rezulto