Ordeno (eklezio)
Aspekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: ordeno |
Ordeno (el la latina ordo) markas firme destinitan formon de vivo, en kiu vivas per pastra vivo viroj kaj virinoj en eklezio.
En kristanismo la ordeno estas socio de viroj (monaĥoj, ordenuloj, fratoj) aŭ virinoj (monaĥinoj, ordenulinoj, fratinoj), kiuj plenumis ordenajn religiajn votojn. Tre disvastigita maniero de vivo de multaj ordenoj estas socio de vivo en monaĥejo aŭ konvento, dum kiu la geordenuloj komune preĝas (precipe la tielnomataj liturgioj de horoj, jen alilingve en vikidatumoj), manĝas ĉetable, laboras kaj portas ordenan veston kun kapuĉa survesto froko. La socio de ordenuloj estas subigita al unu estro (abato, abatino, prioro, ktp).