Nejto
Nejto | |||||
---|---|---|---|---|---|
akva dio • milita dio • mortodio | |||||
Karakterizaĵoj | |||||
Sekso | ina | ||||
En hieroglifoj |
| ||||
Transskribo | Nejt | ||||
Transskribo | neɪθ | ||||
Kulto | |||||
Centro de kulto | Ĥmun | ||||
Familio | |||||
Gepatroj | Nu kaj Meĥet-Veret | ||||
Patro | Sobek | ||||
Patrino | Mehet-Weret | ||||
Infanoj | Sobek, Apofiso, Reo | ||||
simbolo | pafarko, ŝildo, trairitaj sagoj | ||||
En alia projekto | |||||
Kategorio en Vikimedia Komunejo | Neith | ||||
Nejto[1] estas egipta diino. Ŝiaj taskoj evoluis dum la jarmiloj. Ŝi estas unu el la unue konataj diinoj.
Prezentado
[redakti | redakti fonton]Nejto estas montrita ofte en homa formo kun sago kaj pafarko en la manoj kaj la ruĝa krono de malsupra Egiptio sur la kapo[2].
Signifo
[redakti | redakti fonton]Nejto estas la patrino de la krokodildio Sobek, kies patro estis Setho[2].
Komence ŝi estis militdiino, ĉasdiino kaj protektanto de la reĝa potenco. Ŝi eltrovis teksarton. Dum la nova imperio ŝi iĝis kreintino, kiu naskis Reon[2] kaj en Memphis ŝi estis la protektanto de faraono[3].
Kiam la liboj invadis Egiption, ŝi iĝis ĉefdiino en Sais.
Poste ŝi estis forpelita al la malsupra mondo, tie ŝi kaj Iziso, Neftiso kaj Serket estis la kvar protektantoj de la mortintoj. Ŝi protektis la filon de Horuso, Duamutef[2].
La diservo konsistis el pastrinaj dancoj antaŭ la bildo de Neith.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ĉapitro 5, "Muzo de la templo de Nejto", de la novelo Tais el Ateno (1972) de Ivan Efremov en traduko de Jurij Finkel (esperante)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Neith (2006-06-07). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-02-01 . (germane)
- ↑ nemo.nu la 7-an de junio 2006 (angle)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Joe J. Heydecker: "Die Schwestern der Venus, Die Frau in den Mythen und Religionen" (La fratinoj de Venuso. Virino en mitoj kaj religioj); Munkeno 1991