Naskitaj sur la ruino
Aspekto
Naskitaj sur la Ruino - Okinavo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Miyamoto Masao | |
Eldonjaro | 1976 | |
Urbo | Osaka | |
Eldoninto | Librejo Pirato | |
Paĝoj | 147 | |
Naskitaj sur la Ruino - Okinavo estas romano de Miyamoto Masao, originale verkita en Esperanto. Ĝin eldonis Librejo Pirato el Osako en la jaro 1976.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu fikcio, bazita sur la vivhistorio de la aŭtoro, temas pri la vivo de Japanaj soldatoj en Usona malliberejo, sur la Okinava Insulo, fine de la Dua Mondmilito.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La heroo, Hamada, estas kaptita kiam li estas soldato sur la insulo Okinavo. Sendita en malliberejon, li provas daŭrigi kaj propagandi siajn kontraŭmilitismajn ideojn ĉe siaj samsortanoj. La rakonto ankaŭ pentras la koncentrejan vivon: kaptado de militfruktoj (ŝteletoj), venĝo kontraŭ la oficiroj pro ilia krueleco, sopiro por la rehejmeniro, strikoj kaj nejustaj punoj...
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Recenzo
[redakti | redakti fonton]- William Auld, Recenzo de Miyamoto Masao, Naskitaj sur la ruino: Okinavo (Osaka: Pirato, 1976). World Literature Today 52:158. (1978)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Kategorioj:
- Libroj de Miyamoto Masao
- Esperanto-libroj aperintaj en 1976
- Eldonaĵoj de Librejo Pirato
- Esperantlingvaj romanoj
- Verkoj el la originala esperantlingva literaturo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto