Millie Small
Millie Small | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Millicent Dolly May Small |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1947 en Clarendon Parish |
Morto | 5-an de majo 2020 (72-jaraĝa) en Londono |
Ŝtataneco | Jamajko |
Familio | |
Amkunulo | Peter Asher (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | kantisto diskografa artisto |
Millicent Dolly May Small (6a de Oktobro 1947 – 5a de Majo 2020)[1][2] estis jamajka kantisto kaj kantoverkisto kiu estas plej bone konata pro sia sukceso de 1964 nome "My Boy Lollipop". La kanto atingis la duan rangon en la pintolistoj kaj de Unuiĝinta Reĝlando kaj de Usono kaj vendiĝis en ĉirkaŭ sep milionoj da ekzempleroj tutmonde. Ĝi estis ankaŭ la unua grava sukceso de Island Records kaj helpis al la diskomarko atingi sian ĉeftendencan sukceson. Ŝi estis la unua internacia registristino de Karibio, kaj ties plej sukcesa ludistino.[3]
Ŝia unua registraĵo en Londono, "Don't You Know", faris malmultan efikon je sia publikigo fare de Fontana Records fine de 1963, sed por la sekva registraĵo Blackwell rekrutis gitariston kaj aranĝiston Ernest Ranglin por helpi la sesion. Ranglin kaj liaj muzikistoj adoptis la ĵus populariĝinta ska stilon, kaj ŝia rearanĝo de "My Boy Lollipop", kanto origine publikigita en Usono fare de la junulo Barbie Gaye fine de 1956, iĝis tuj sukcesa.[4]
Ŝi turneis en Britio kaj aperis ofte en brita televido, antaŭ kolapsi pro elĉerpiĝo kaj manĝovenenado; ŝi ankaŭ suferis trafikakcidenton. Kvankam sekva unuopaĵo nome "Sweet William" estis malpli sukcesa, kaj atingis nur 30an rangon en UR,[5] 40an en Usono, kaj 22an en Kanado,[6] ŝi jam estis internacia famulino. Ŝi ricevis oran diskon en Novjorko, kaj estis montrita en kabrioleto je sia reveno al Kingstono kie ŝi ludis en kelkaj gravaj spektakloj, iam kun Otis Redding, Patti LaBelle, kaj Inez and Charlie Foxx. Ŝi ludis ankaŭ en Ska Spektaklo en la Monda Foiro de Novjorko de 1964.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chris Salewicz. "Millie Small obituary".
- ↑ Bruce Eder. Millie Small | Biography. AllMusic. Alirita 27a de Januaro 2014 .
- ↑ 3,0 3,1 Laurence Cane-Honeysett, "Millie Small, the Lollipop Girl", Record Collector. Alirita la 7an de Majo 2020
- ↑ "The Woman Who Started It All", Jamaica Gleaner, 13a de Oktobro 2013. Alirita la 13an de Oktobro 2013.
- ↑ Roberts, David (2006). British Hit Singles & Albums (19a eld.). London: Guinness World Records Limited. p. 367. ISBN 1-904994-10-5.
- ↑ RPM Top 45 Singles – 8a de Septembro, 1964.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografia artikolo de 1964 el gazeto Teenville
- Artikolo pri ŝia 60a datreveno en Jamaica Gleaner Arkivigite je 2006-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Diskografio ĉe la retejo de MusicMatch Arkivigite je 2018-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Millie Small ĉe Webstarts