Martelego
Aspekto
Martelego | |
---|---|
Martelego | |
Klasifiko | serurista instrumentaro, konstrua instrumentaro |
Uzata por | batado de malmola materialo |
Rilataj | martelo |
Martelego estas povega martelo, nome ilo kun granda, ebeneca, ofte metala kapo, ligita al levilo (aŭ tenilo). La grando kaj pezego de ties kapo ebligas ke martelego apliku pli da forto ol aliaj marteloj de simila grando. Kun la maleo, ĝi kunhavas la kapablon distribui forton super ampleksa areo je maniero pli malpli homogena. Tio kontrastas kun aliaj tipoj de marteloj, kiuj koncentras forton en relative malgranda areo.