Liptovská Osada
Liptovská Osada | |
hungare: Oszada, germane: Unterberg | |
municipo | |
Ŝoseo tra Liptovská Osada
| |
|
|
Oficiala nomo: Liptovská Osada | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Ružomberok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Malaltaj Tatroj |
Rivero | Korytnica |
Situo | Liptovská Osada |
- alteco | 714 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 57′ 00″ N 19° 15′ 45″ O / 48.95000 °N, 19.26250 °O (mapo) |
Areo | 50,195211 km² (5 019,52 ha) |
Loĝantaro | 1 647 (31.12.2010) |
Denseco | 32,81 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1288 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 034 73 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | RK |
NUTS | 510637 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Liptovská Osada | |
Retpaĝo: www.liptovskaosada.com | |
Portalo pri Slovakio |
Liptovská Osada (hungare Oszada [osada], germane Unterberg) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Liptovská Osada situas ĉe kunfluejo de 3 rojoj inter montoj 1007, 1049, 949 kaj 919 m altaj, laŭ ĉefvojo Banská Bystrica-Ružomberok. La lasta urbo troviĝas je 15, Banská Bystrica je 40 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1288. En 1715 36 familioj pagis impostojn. En 1787 714 vilaĝanoj loĝis en 86 domoj, en 1828 969 vilaĝanoj loĝis en 129 domoj. En 1813 poŝto ekfunkciis, kie ankaŭ la diliĝencoj ŝanĝis la ĉevalojn. Post 1899 la oficiala hungara loknomo iĝis Liptószada pro la hungariga politiko, kie en 1910 laŭ la popolnombrado vivis 1457 homoj, (plejparte slovakoj). Inter 1908-1974 fervojeto liveris la lignojn al Ružomberok. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Rózsahegy, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Liptovská Osada 1674 homoj, (1660 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1752