Linio 6 (metroo de Madrido)
Linio 6 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio Guzmán el Bueno sur linio 6 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Madrido |
Historio | |
Malfermo | 1979 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 23,5 km |
Ŝpuro | 1 445 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
28 stacioj | |
La linio 6 estas la ununura cirkla linio de la metroo de Madrido, kaj ĝi vertebrigas la sistemon, faciligante la trairon inter la periferiaj lokoj kaj tiel evitas la radiecon se ĝi mankus. Ĝi konsistas el 28 stacioj kun kajoj el 115 metroj, ligitaj per 23,472 km da fervojoj en tunelo el larĝa kalibro. Ĝi permesas ŝanĝi trajnon dufoje al ĉiuj linioj de la reto (kaj eĉ tri en la linioj 3 kaj 4) krom la linioj 8 kaj 11, kiuj ekiĝas el la cirkla linio sed ne estas en ĝi, kaj de la periferiaj (kiaj la linio 12 kaj tiuj de la Leĝera Metroo).
Ĉar konstruita por la ŝanĝo de trajnoj kun multaj aliaj linioj kaj por trairi tutan centran zonon de la urbo, plena je deklivoj, estas unu el la unuaj linioj, kune kun la linio 5, kiu konstruiĝis je granda profundeco, por ke ĝi ne suferu grandajn niveldiferencojn en sia trairo. En ĝia trairo troviĝas kelkaj el la grandaj interŝanĝejoj konstruitaj dum la lastaj jaroj: Moncloa, Príncipe Pío, Plaza Elíptica kaj Avenida de América. Kaj la ligoj kun la trajna sistemo "Proksimaĵoj Madrido" (Cercanías) de Nuevos Ministerios, Laguna kaj Méndez Álvaro kiu estas ankaŭ la Aŭtobusa Suda Stacidomo de Madrido.
Stacioj
[redakti | redakti fonton]- Laguna (Laguno)
- Carpetana
- Oporto
- Opañel (Opanjelo)
- Plaza Elíptica (Elipsa placo)
- Usera (Usero)
- Legazpi
- Arganzuela-Planetario
- Méndez Álvaro
- Pacífico (Pacifiko)
- Conde de Casal
- Sainz de Baranda
- O'Donnell
- Manuel Becerra (Manuel Becerra)
- Diego de León (Diego de Leono)
- Avenida de América (Avenuo de Ameriko)
- República Argentina (Argentina Respubliko)
- Nuevos Ministerios (Novaj Ministerioj)
- Cuatro Caminos (Vojkruciĝo)
- Guzmán el Bueno
- Vicente Aleixandre
- Ciudad Universitaria (Universitata Urbo)
- Moncloa (Monkloo)
- Argüelles
- Príncipe Pío (Princo Pio)
- Puerta del Ángel (Pordo de la Anĝelo)
- Alto de Extremadura
- Lucero (Brilastro)