La floso de la Meduzo
La floso de la Meduzo | |
Théodore Géricault, Le Radeau de la Méduse, 1819 | |
Oleo sur tolo | |
491 cm × 712 cm cm | |
Muzeo de Luvro (Parizo) | |
La floso de la Meduzo (france: Le Radeau de la Méduse) estas fama romantika Oleo-pentrado de Théodore Géricault. La pentraĵo, kiu estas unu el la simboloj de franca romantikismo, prezentas la mizerajn pluvivantojn de la franca fregato La Meduse, kiu alfundiĝis ĉe la okcidentafrika marbordo en 1816.
La pentraĵo estis ekspoziciita en la Salono de Parizo en 1819 kaj kaŭzis grandan skandalon.
Disvolviĝo de eventoj
[redakti | redakti fonton]Dum ŝipveturado de francaj koloniistoj kaj sklavkomercistoj en 1816 al Senegalo, la ŝipo "La Méduse" vrakiĝis en sablejo proksime de la marbordo de la Nacia parko Banc d'Arguin en Maŭritanio.
La kapitano decidis forlasi la ŝipon, sed ĉar estis nur ses savboatoj, la maristoj konstruis enorman floson por 150 personoj por la resto de la pasaĝeroj. Dum oficiroj kaj membroj de la alta klaso suriris la savboatojn, tamen la laboristoj, soldatoj kaj simplaj maristoj estis abandonitaj sur la floson kaj ricevis preskaŭ neniujn provizojn krom vino kaj biskvitoj en nesufiĉa kvanto. Vidinte, ke treni la floson ne eblas, la ŝipanoj en la savboatoj tranĉis la trenŝnurojn kaj forlasis la floson al ĝia sorto.
La situacio en la floso rapide malboniĝis. En la unua nokto, 20 el la pasaĝeroj sinmortigis aŭ mortis. En la dua nokto, la soldatoj kaj maristoj, certaj pri sia morto, trinkis ĝis ebrio. Iuj el la soldatoj, kiuj jam deĵoris en la armeo de Napoleono Bonaparte, antaŭ la Burbona Restaŭrado, deziris ribeli kaj rapide okazis sanga batalo sur la floso. En la kvara tago la postvivantoj komencis manĝi la korpojn de siaj mortintaj amikoj. Post ok tagoj, la plej fortaj el la pasaĝeroj ĵetis la malfortajn kaj vunditojn en la akvon.
Post du semajnoj, la floso estas savita de alia franca ŝipo, sed tiam restis en la floso nur 15 ankoraŭ vivantaj personoj en nehomaj kondiĉoj. Poste la supervivintoj de la vrako akuzis la aristokratajn oficirojn kaj rakontis la teruran sperton de la supervivo dum 15 tagoj en improvizita floso kaj devigitaj je kanibalismo por supervivi.
La momento kaptita
[redakti | redakti fonton]La momento reprezentata en la pentraĵo okazas dum malhela tagohoro, kiam oni supozas, ke alproksimiĝas ŝipo savonta la balzanojn. La situacio de tiuj estas drama: multaj balzanoj kuŝas ĉu senvivaj ĉu ŝvenaj kaj la aliaj dramece inkliniĝas al la punkto kie estas la alproksimiĝanta ŝipo.
La pentraĵo ilustras eventon priskribitan de unu el la postvivantoj - la momento, kiam la postvivantoj vidis ŝipon ĉe la horizonto, sed ĝi ne rimarkis ilin kaj malaperis. La pentraĵo provas prezenti la momenton, kiam la espero de la postvivantoj fariĝis malespero. La ŝipo (nomita Argos) revenis du horojn poste kaj savis la postvivantojn.
Konsekvencoj
[redakti | redakti fonton]Kiam la historio de la medusa floso en Francio fariĝis konata, publika ŝtormo eksplodis. Al la ŝoko de la priskriboj pri la rapida perdo de homa moralo aldoniĝis kritiko de klasa kaj rasa fono. Sociaj kritikistoj vidis la floson kiel alegorio de la nova-malnova monarkia politiko, kiu preferis savi la superajn klasojn kaj forlasi la malriĉulojn al sia sorto. Pro popola koleriĝo, Ludoviko la 18-a devis entrepreni juĝon kontraŭ la kapitano de "La Méduse" kiu estis kondamnita. La tuta procezo estis skandalo kontraŭ la aristokratio kaj la burbona koruptado.
La grandskala pentraĵo (preskaŭ 5 metroj por 7 metroj) estis politika deklaro esprimanta kaŝan politikan kritikon prezentante malferman kritikon de la ŝipa kapitano, kiu estis nesperta kaj elektita al sia posteno pro siaj politikaj rilatoj, kaj nerekte de liaj senditoj - la reĝo kaj franca registaro. Ĉi tio estas historia pentraĵo, kaj ĝia novigo en prezentado de evento el freŝa historio (evento okazinta du jarojn antaŭe, kaj fakte estis novaĵa evento).
En ĉi tiu fono, Géricault klopodis fari sian krion, uzante pentraĵarton kun heroaj trajtoj, kiuj estas karakterizataj en la tradicio de la pentrado de prezentaĵoj de mitologiaj aŭ bibliaj scenoj, sed kiu efektive prezentas aktualan eventon. Li demonstrative asimilis nigre haŭtajn figurojn (precipe la viron mansvingantan de la masto) kiel protesto kontraŭ sklaveco ankoraŭ ne abolita en Francio tiutempe.
Komponaĵo, stilo kaj analizo
[redakti | redakti fonton]En la verko videblas klara piramida strukturo, kaj diagonaloj, ĉefe tiu kiu konsistigas unu el la flankoj de la triangulo, ĉar multaj brakoj de la balzanoj inkliniĝas al la sama direkto skizante la diagonalon. En la pinto de la piramido kaj de la ĉefa diagonalo, estas la plej drama kaj intensa punkto, kie videblas homo ŝvinganta tolaĵon por allogi la atenton de supozata ŝipo en la horizonto. En la mala flanko de la diagonalo, troviĝas la mala animstato, reprezentata de senespera maljunulo, ĉirkaŭita de kadavroj. Tiu ĉi homo retenas inter siaj brakoj sian mortintan filon kaj estas la unika figuro kiu ŝajne rigardas la rigardanton. Krome, la pentristo ĉirkaŭis lin per mantelo tre ruĝa, la ununura koloro en la floso krom malhelflavo, kun la celo estu la unua figuro atentiga, kaj tiele la rigardonto vidos unue tute malesperan maljunulon kaj devos sekvi la suprenirantajn diagonalojn (skizitaj de la lignaĵoj de la floso kaj de la brakoj de la flosanoj) por alveni al la kontraŭa figuro, kiu reprezentas la ekzaltitan esperon energian.
Elstaras la situo de la duarangaj elementoj de la komponaĵoj, ĉar la aŭtoro situas tiun etan floson plenplena je homoj inter grandegaj ondoj, kaj devigas la rigardanton serĉi la ŝipon kiun la balzanoj kredas esti vidintaj, spite ke tiu punkto estas tiom konfuza, ke oni ne povas diri certe, ke ĝi estas ŝipo. Male la minacantaj ondoj videblas klare maldekstre, en la mala flanko, kaj tiuj reprezentas la duran realon.
Alia rimarkinda detalo estas la povra velaro de la floso, kiu nehazarde montras la direkton de la vento kontraŭ la floso, kaj separante ilin el la supozita ŝipo. La simbolismo estas klara. La sorto kaj hazardo (direkto de la vento) preparas nur draman destinon. Tamen en la mala flanko la svinganta junulo oponas sin al la vento, dum sube la maljunulo aspektas kvazaŭ venkita de la vento.
La roluloj estas prezentitaj en novklasika stilo, sed la pentraĵo estas romantika, kaj naturalisma en la mara sceno, vestante la rolulojn kaj esprimante la emociojn sur iliaj vizaĝoj (priskriboj, kiuj ne aperas en la novklasika stilo). La pentraĵo diferencas de la novklasika stilo per tio, ke ĝi prezentas figurojn de simplaj homoj kaj ne de mitologiaj herooj.
Tiu ĉi verko estas modelo de la romantikismo, kaj en ĝi hegemonias la tristaj koloroj super la desegno. Krome, la aŭtoro montra per makabra realismo la scenon, fokuse sur la anatomio de la balzanoj kaj komponante la figurojn surbaze de linioj en zigzago kaj spiraloj.
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Delacroix pozis por tiu verko, ĉar li estis amiko de la aŭtoro. Delcroix estas la malhavigita figuro kun siaj brakoj etenditaj.
- Du el la postvivantoj, Henri Savigny kaj Alexandre Corréard, kun kiuj Géricault renkontiĝas, aperas ĉe la piedo de la flosa masto.
- La obsedo por la realismo instigis na Géricault amasigi verajn kadavrojn en sia pentrejo por imiti la morton kiel eble plej fidele.
- Aliflanke, la pentraĵo esta grandega, ĉirkaŭ 5 metrojn alta kaj 7 metrojn larĝa, kaj Géricault devis lui tutan pentrejon por realigi ĝin.
- La pentraĵo dekomence malsukcesis en la ekspozicio de 1819, sed poste iĝis la plej reprezenta verko de Géricault, kaj unu el la plej famaj pentraĵoj de la romantikismo en pentrarto.
- La ekspozicio de la verko estis iam malpermesita en Francio kaj devis ekspoziciiĝi en Londono.
Omaĝoj
[redakti | redakti fonton]- La pentraĵo resonas en la verko de Kara Walker sur la kovrilo de La Novjorkano (27.8.2007) kiel kritiko de la usona registaro post Uragano Katrina, kiu detruis Nov-Orleanon. Jen
- La verko estas menciita en la romano "La Silento de la Ŝafidoj", kaj ĝi aperas sur la kovrilo de la albumo "Sail Away" de la rok-bando Great White.
Filmo
[redakti | redakti fonton]La floso de la Meduzo (Le radeau de la Méduse) estas franca filmo de Iradj Azmi (1998), Aktoraro: Jean Yanne, Daniel Mesguich, Alain Macé, Claude Jade, Philippe Laudenbach, Rufus, Laurent Terzieff.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Historia del Arte vol.4, Juan Antonio Ramírez (direktorado), Alianza Eldonejo, 1997.
- El Naufragio de La Medusa. Carlos Calvera, Eldonoj Abraxas (2005).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://www.zoomorama.com Arkivigite je 2021-11-26 per la retarkivo Wayback Machine (serĉ-vorto: "Radeau Meduse")