La Courneuve
La Courneuve | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 93027 [+] | ||||
Poŝtkodo | 93120 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 47 160 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 271 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 56′ N, 2° 24′ O (mapo)48.9313888888892.3958333333333Koordinatoj: 48° 56′ N, 2° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 40 m [+] | ||||
Areo | 7,52 km² ( 752 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo La Courneuve [+] | |||||
La Courneuve estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-Saint-Denis kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Courneuviens.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Courneuve estas unu el la proksimaj nordaj ĉirkaŭurboj de Parizo, kaj spertis industrialigon ekde la 19-a jarcento pro la ĉeesto de pluraj fervojoj. La marĉa grundo de la vilaĝo estis trafluita de la rivero Croult, alfluanteto de la Sejno. Oni aliformigis la riveron en kloakon ekde de la komenco de la 20-a jarcento, sed oni nuntempe konsideras remalkovri ĝin.
La Courneuve havas landlimojn kun la komunumoj Aubervilliers, Saint-Denis, Stains, Bobigny, Le Bourget, Dugny, Drancy kaj Pantin.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Courneuve estas relative malriĉa kaj tumultema ĉirkaŭurbo de Parizo. Dum vizito al La Courneuve, la tiama ministro pri internaj aferoj Nicolas Sarkozy deklaris, ke volis tiun ĉirkaŭurbon „per Kärcher purigi“. Tiun eldiron trovis multaj partoprenantoj de tumultoj en Francio en 2005 kiel ofendon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La muzeo de la legomaj kultivejoj prezentas depost 1982 la agrikulturan heredaĵon de la komunumo en malnova farmodomo. La parko de La Courneuve estas la tria plej vasta parko de la Pariza Regiono (400 ha), post la bosko de Boulogne kaj la bosko de Vincennes.
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]- Metroo
- Trajno
- La Courneuve - Aubervilliers
- La Courneuve - Dugny (fermita al pasaĝeroj)
- Tramo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine