Kráľ
Kráľ | |
hungare: Sajószentkirály | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Kráľ | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Rimavská Sobota |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Rivero | Slaná |
Situo | Kráľ |
- alteco | 169 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 19′ 40″ N 20° 20′ 30″ O / 48.32778 °N, 20.34167 °O (mapo) |
Areo | 11,076066 km² (1 107,61 ha) |
Loĝantaro | 925 (31.12.2010) |
Denseco | 83,51 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1295 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 980 45 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | RS |
NUTS | 515078 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Kráľ | |
Retpaĝo: www.obec-kral.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Kráľ (krAlj), (hungare Sajószentkirály (ŝajOsentkirAj)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La slovaka kráľ kaj la hungara király signifas: reĝo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kráľ situas sur ebenaĵo kaj sur tre mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Sajó, laŭ la hungara landlimo, laŭ ĉefvojo Tornaľa-Miskolc, laŭ fervojo Lenartovce-Tornaľa. La lasta troviĝas 11 km. Kráľ najbaras kun Riečka.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1282 en formo "Zenthkyral". En 1680 la turkoj senhomigis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Sajószentkirály 661 da homoj, (escepte 3 germanojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Sajószentkirály apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornaľa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Sajószentkirály rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Kráľ 932 homoj, (649 hungaroj, 199 slovakoj, 80 ciganoj kaj aliaj). Limpasejo funkciis ĝis 2007, poste Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senĝene.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1829
- katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1752
- luterana preĝejo de 1972
- kastelo el la 18-a jarcento